Al la enhavo

Ĵoganto -kuristo ?

de alonsososo, 2012-marto-30

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

alonsososo (Montri la profilon) 2012-marto-30 19:30:35

Ĉu iu, kiu ĵogas, estas ĵogisto aŭ ĵoganto? Kaj ĉu estas iu, kiu kuras hobie malrapide, kuranto aŭ ĵoganto?

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-marto-30 19:33:14

Forigite

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-marto-30 20:49:33

alonsososo:Ĉu iu, kiu ĵogas, estas ĵogisto aŭ ĵoganto? Kaj ĉu estas iu, kiu kuras hobie malrapide, kuranto aŭ ĵoganto?
Ĵogas?? Mi konsultis tri vortarojn, kaj neniu el ili enhavas tiun vorton. Kion ĝi signifas?

Amike.

Chainy (Montri la profilon) 2012-marto-30 21:08:19

antoniomoya:
alonsososo:Ĉu iu, kiu ĵogas, estas ĵogisto aŭ ĵoganto? Kaj ĉu estas iu, kiu kuras hobie malrapide, kuranto aŭ ĵoganto?
Ĵogas?? Mi konsultis tri vortarojn, kaj neniu el ili enhavas tiun vorton. Kion ĝi signifas?

Amike.
Jes, iu Lernu-vortaristo ŝajne mem elpensis tiun vorton. Ĝi ne estas en NPIV2002, ReVo, Wells, Kondratjev, Hron, Schuetz....

to jog = kuri/kureti.

Mi forigos 'ĵogi' en la Lernu-vortaro.

alonsososo (Montri la profilon) 2012-marto-30 21:15:08

Chainy:
antoniomoya:
alonsososo:Ĉu iu, kiu ĵogas, estas ĵogisto aŭ ĵoganto? Kaj ĉu estas iu, kiu kuras hobie malrapide, kuranto aŭ ĵoganto?
Ĵogas?? Mi konsultis tri vortarojn, kaj neniu el ili enhavas tiun vorton. Kion ĝi signifas?

Amike.
Jes, iu Lernu-vortaristo ŝajne mem elpensis tiun vorton. Ĝi ne estas en NPIV2002, ReVo, Wells, Kondratjev, Hron, Schuetz....

to jog = kuri/kureti.

Mi forigos 'ĵogi' en la Lernu-vortaro.
Do, tiam ni havas "kuretanto", ĉu ne?

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-marto-30 21:15:22

Forigite

Chainy (Montri la profilon) 2012-marto-30 21:29:30

alonsososo:Do, tiam ni havas "kuiretanto", ĉu ne?
kuIri = to cook (Prepari nutraĵon, elmetante ĝin al varmego por igi ĝin manĝebla)

Por 'jogger', kial ne simple 'kuranto' aŭ 'kuristo'?

Chainy (Montri la profilon) 2012-marto-30 21:32:10

Estas ofta miskompreno, ke IST egalas al “profesiulo”, sed ĝia vera signifo estas pli vasta
(El PMEG: IST)

alonsososo (Montri la profilon) 2012-marto-31 05:10:42

Chainy:
alonsososo:Do, tiam ni havas "kuiretanto", ĉu ne?
kuIri = to cook (Prepari nutraĵon, elmetante ĝin al varmego por igi ĝin manĝebla)

Por 'jogger', kial ne simple 'kuranto' aŭ 'kuristo'?
"kuiri" mi jam plibonigis. Dankon Chainy.

Nu, "jogger" estas io speciala, la "reinvento" de 70aj- jaroj de amasmovado en la moderna mondo. La vorto sed oni jam povas trovi ĉe Shakespeare (laŭ wikipedio)

Ĉu ne estas havebla vorto por tio?

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-marto-31 05:19:59

Chainy:Jes, iu Lernu-vortaristo ŝajne mem elpensis tiun vorton. Ĝi ne estas en NPIV2002, ReVo, Wells, Kondratjev, Hron, Schuetz....

to jog = kuri/kureti.

Mi forigos 'ĵogi' en la Lernu-vortaro.
Oh, dankon. Tiu Lernu-vortaristo, farante tion, sendube pensis "plifaciligi" la lingvon, ne nur por okcidentanoj, sed ĉefe por azianoj. demando.gif Kia ideo!

Ĉu ne sufiĉis al li la esperantajn rimedojn?

Amike.

Reen al la supro