去目錄頁

Ĵoganto -kuristo ?

alonsososo, 2012年3月30日

讯息: 17

语言: Esperanto

alonsososo (显示个人资料) 2012年3月30日下午7:30:35

Ĉu iu, kiu ĵogas, estas ĵogisto aŭ ĵoganto? Kaj ĉu estas iu, kiu kuras hobie malrapide, kuranto aŭ ĵoganto?

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年3月30日下午7:33:14

Forigite

antoniomoya (显示个人资料) 2012年3月30日下午8:49:33

alonsososo:Ĉu iu, kiu ĵogas, estas ĵogisto aŭ ĵoganto? Kaj ĉu estas iu, kiu kuras hobie malrapide, kuranto aŭ ĵoganto?
Ĵogas?? Mi konsultis tri vortarojn, kaj neniu el ili enhavas tiun vorton. Kion ĝi signifas?

Amike.

Chainy (显示个人资料) 2012年3月30日下午9:08:19

antoniomoya:
alonsososo:Ĉu iu, kiu ĵogas, estas ĵogisto aŭ ĵoganto? Kaj ĉu estas iu, kiu kuras hobie malrapide, kuranto aŭ ĵoganto?
Ĵogas?? Mi konsultis tri vortarojn, kaj neniu el ili enhavas tiun vorton. Kion ĝi signifas?

Amike.
Jes, iu Lernu-vortaristo ŝajne mem elpensis tiun vorton. Ĝi ne estas en NPIV2002, ReVo, Wells, Kondratjev, Hron, Schuetz....

to jog = kuri/kureti.

Mi forigos 'ĵogi' en la Lernu-vortaro.

alonsososo (显示个人资料) 2012年3月30日下午9:15:08

Chainy:

Do, tiam ni havas "kuretanto", ĉu ne?

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年3月30日下午9:15:22

Forigite

Chainy (显示个人资料) 2012年3月30日下午9:29:30

alonsososo:Do, tiam ni havas "kuiretanto", ĉu ne?
kuIri = to cook (Prepari nutraĵon, elmetante ĝin al varmego por igi ĝin manĝebla)

Por 'jogger', kial ne simple 'kuranto' aŭ 'kuristo'?

Chainy (显示个人资料) 2012年3月30日下午9:32:10

Estas ofta miskompreno, ke IST egalas al “profesiulo”, sed ĝia vera signifo estas pli vasta
(El PMEG: IST)

alonsososo (显示个人资料) 2012年3月31日上午5:10:42

Chainy:
alonsososo:Do, tiam ni havas "kuiretanto", ĉu ne?
kuIri = to cook (Prepari nutraĵon, elmetante ĝin al varmego por igi ĝin manĝebla)

Por 'jogger', kial ne simple 'kuranto' aŭ 'kuristo'?
"kuiri" mi jam plibonigis. Dankon Chainy.

Nu, "jogger" estas io speciala, la "reinvento" de 70aj- jaroj de amasmovado en la moderna mondo. La vorto sed oni jam povas trovi ĉe Shakespeare (laŭ wikipedio)

Ĉu ne estas havebla vorto por tio?

antoniomoya (显示个人资料) 2012年3月31日上午5:19:59

Chainy:Jes, iu Lernu-vortaristo ŝajne mem elpensis tiun vorton. Ĝi ne estas en NPIV2002, ReVo, Wells, Kondratjev, Hron, Schuetz....

to jog = kuri/kureti.

Mi forigos 'ĵogi' en la Lernu-vortaro.
Oh, dankon. Tiu Lernu-vortaristo, farante tion, sendube pensis "plifaciligi" la lingvon, ne nur por okcidentanoj, sed ĉefe por azianoj. demando.gif Kia ideo!

Ĉu ne sufiĉis al li la esperantajn rimedojn?

Amike.

回到上端