Aportes: 34
Idioma: Esperanto
antoniomoya (Mostrar perfil) 6 de abril de 2012 22:33:22
maximkaaa:Kial anglalingvaj homoj lernas Esperanton kiam la tuta tero lernas anglan?Tre bona demando.
Estas vere ke anglalingvanoj preskaŭ ne bezonas lerni fremdajn lingvojn, ĉar la monda cetero studas la anglan.
Ĉiu anglalingvulo kiu lernas kaj uzas Esperanton estas, por mi, iu admirinda kaj laŭdinda. Mi dankas lin pro sia manko de memcentreco, kaj pro sia lingva humileco. Krom sia intereso por aliaj kulturoj kaj homoj.
Amike.
robbkvasnak (Mostrar perfil) 7 de abril de 2012 00:16:33
vejktoro (Mostrar perfil) 7 de abril de 2012 04:16:08
maratonisto:Mi ŝatus scii, kiujn fremdajn lingvojn oni instruas en lernejoj en anglalingvaj landoj.En orienta Kanado oni devas lerni la francan. Fakte, nuntempe multaj geknaboj ricevas instrukcion nur france. Oni ne lernas pri la angla lingvo ĝis la naua au deka jaro.
En la Nordo iom da la lokaj lingvoj estas instruata lerneje.
Sed mi ne scias pri centra au okcidenta Kanado... estas grandega lando.
Ĉu la junaj lernuloj de Vankuvro povas lerni iun ajn azian lingvon?
vejktoro (Mostrar perfil) 7 de abril de 2012 05:01:25
maximkaaa:Kial anglalingvaj homoj lernas Esperanton kiam la tuta tero lernas anglan?Mi kredas ke estas bona scipovi komuniki je kiel multaj manieroj kiel eblas.
Puzlas, sed de tempo al tempo mi renkontas iun kiu ne ŝatas ke mi lernas (au volas lerni) sian lingvon!
Kial? Ili demandas.
Maljusta, ĉu ne? Oni povas havi la ĝojon lerni kaj paroli novan lingvon sed mi ne povas? Ĉu ĉar mia patrino parolas angle? Nu, certe mi neniam trovas tiun sentimenton ĉi tie, sed statas alie.
Esperante ni renkontas egala. Ĉiu volas esti egala. Ĝi ne estas mia lingvo kaj ne la via... Tiu 'stas nia lingvo.