前往目錄

Kial anglalingvaj homoj lernas Esperanton?

貼文者: maximkaaa, 2012年4月2日

訊息: 34

語言: Esperanto

antoniomoya (顯示個人資料) 2012年4月6日下午10:33:22

maximkaaa:Kial anglalingvaj homoj lernas Esperanton kiam la tuta tero lernas anglan?
Tre bona demando.

Estas vere ke anglalingvanoj preskaŭ ne bezonas lerni fremdajn lingvojn, ĉar la monda cetero studas la anglan.

Ĉiu anglalingvulo kiu lernas kaj uzas Esperanton estas, por mi, iu admirinda kaj laŭdinda. Mi dankas lin pro sia manko de memcentreco, kaj pro sia lingva humileco. Krom sia intereso por aliaj kulturoj kaj homoj.

Amike.

robbkvasnak (顯示個人資料) 2012年4月7日上午12:16:33

Kiel mi jam skribis - eĉ en Usono ne ĉiuj parolas la anglan. Do tiuj kiuj uzas la numeron de usonanoj kiel anglaparolantoj eraras. Mi loĝas en regiono kie oni fakte bezonas la hispanan por multaj aferoj de la vivo. Mi scipovas la hispanan kaj mi legas lokan tagĵurnalon en la hispana. Mi konas homojn ĉitie kiuj ne scipovas la anglan.

vejktoro (顯示個人資料) 2012年4月7日上午4:16:08

maratonisto:Mi ŝatus scii, kiujn fremdajn lingvojn oni instruas en lernejoj en anglalingvaj landoj.
En orienta Kanado oni devas lerni la francan. Fakte, nuntempe multaj geknaboj ricevas instrukcion nur france. Oni ne lernas pri la angla lingvo ĝis la naua au deka jaro.

En la Nordo iom da la lokaj lingvoj estas instruata lerneje.

Sed mi ne scias pri centra au okcidenta Kanado... estas grandega lando.
Ĉu la junaj lernuloj de Vankuvro povas lerni iun ajn azian lingvon?

vejktoro (顯示個人資料) 2012年4月7日上午5:01:25

maximkaaa:Kial anglalingvaj homoj lernas Esperanton kiam la tuta tero lernas anglan?
Mi kredas ke estas bona scipovi komuniki je kiel multaj manieroj kiel eblas.

Puzlas, sed de tempo al tempo mi renkontas iun kiu ne ŝatas ke mi lernas (au volas lerni) sian lingvon!
Kial? Ili demandas.
Maljusta, ĉu ne? Oni povas havi la ĝojon lerni kaj paroli novan lingvon sed mi ne povas? Ĉu ĉar mia patrino parolas angle? Nu, certe mi neniam trovas tiun sentimenton ĉi tie, sed statas alie.

Esperante ni renkontas egala. Ĉiu volas esti egala. Ĝi ne estas mia lingvo kaj ne la via... Tiu 'stas nia lingvo.

回到上端