Späť na obsah

Reta PIV fine aperos

od flipe, 4. apríla 2012

Príspevky: 30

Jazyk: Esperanto

novatago (Zobraziť profil) 10. apríla 2012 10:20:17

Chainy:Kion vi celas diri? Ĉu ke iu petis, ke la retejo postulu pasvortojn? Sed kial? Ankaŭ al mi tio ŝajnas iom stranga.
Laŭ PIV: *demand/i (tr) Peti pri sciigo, informo

Do, mi celis diri, ke (laŭ mia kompreno) iu demandis, ĉu la nuna pasvorta postulado estos ankaŭ post la beta-versio; kaj ke la respondo recivita estis jesa.

Ĝis, Novatago.

Chainy (Zobraziť profil) 10. apríla 2012 16:48:00

novatago:
darkweasel:Ĉu vi planas konservi tiun postulon ankaŭ, kiam tio ne plu estos "beta-versio"?
Mi legis ie ke jes laŭ persono, kiu supozeble demandis ĝin.
Tio ŝajnas al mi iom neklara, kiam vi uzas 'ĝin' en tiu frazo. Mi dirus:

"...kiu supozeble demandis pri tio."

novatago (Zobraziť profil) 10. apríla 2012 17:03:08

Chainy:
novatago:
darkweasel:Ĉu vi planas konservi tiun postulon ankaŭ, kiam tio ne plu estos "beta-versio"?
Mi legis ie ke jes laŭ persono, kiu supozeble demandis ĝin.
Tio ŝajnas al mi iom neklara, kiam vi uzas 'ĝin' en tiu frazo. Mi dirus:

"...kiu supozeble demandis pri tio."
Laŭ mi ne eblas miskompreno. Mia frazo estas estas tre mallonga, mia frazo ne havas "ion" sed "iuj"; do, nur eblas pensi ke tiu "ĝin" rilatas al la demando de darkweasel.

Mi ne vidas ian malsamecon inter via propono kaj la mia. Eĉ ankaŭ eblas diri "...kiu supozeble demandis tion."

Ĝis, Novatago.

Chainy (Zobraziť profil) 10. apríla 2012 17:14:00

Novatago, vidu tiun ĉi PMEG-paĝon pri "Tio kaj ĝi"

novatago (Zobraziť profil) 10. apríla 2012 21:09:43

Chainy:Novatago, vidu tiun ĉi PMEG-paĝon pri "Tio kaj ĝi"
Do, vi pravas. Tamen, eĉ tiel, mi pensas ke estas pli facile kompreni mian celon, ol pensi ke tiu "ĝin", kiun mi skribis temis ĝuste nur pro la o-vorto "postulo" menciita de Darkweasel. Sendube ĝi estas malĝuste skribita frazo, sed laŭ mi, malfacile miskomprenebla. Kiam mi vidas ion ne ĝuste skribita (aŭ ĝuste skribita, sed skribita iel fremde laŭ mia kutimo), mi klopodas serĉi la pli verŝajnan signifon de ĝi.

Dankon pro la atentigo.

Ĝis, Novatago.

Sxak (Zobraziť profil) 15. apríla 2012 3:06:58

Kaj kie estas ilustraĵoj?

opalo (Zobraziť profil) 15. apríla 2012 5:46:51

Ankoraŭ ne disponeblas la ilustraĵoj. Ili alvenos.

erinja (Zobraziť profil) 15. apríla 2012 12:08:45

Vilius:
Chainy:Kion vi celas diri? Ĉu ke iu petis, ke la retejo postulu pasvortojn? Sed kial? Ankaŭ al mi tio ŝajnas iom stranga.
Eble tio estis unu de kondiĉoj de SAT?
Tio estas postulo de SAT. SAT ne volas ke persono venu kun ia skripto por komplete forŝteli la enhavon. SAT petis ke la teamo kiu kreis retan PIV iel malebligu (aŭ almenaŭ malfaciligu) tion.

Do la bezono ensaluto ne malaperos. Sed se vi agordos la kuketon tiel ke vi aŭtomate ensalutiĝos en tiu paĝo, ne plu estas ĝene.

Pro tio ke la programisto de reta PIV estas la programisto de lernu, li povis ligi la kontojn, do uzantoj de lernu (kaj aliaj projektoj de E@I) ne devas krei novan konton.

opalo:Ankoraŭ ne disponeblas la ilustraĵoj. Ili alvenos.
Kiel vi scias ke la ilustraĵoj alvenos, opalo?

darkweasel (Zobraziť profil) 15. apríla 2012 12:17:42

erinja:
Vilius:
Chainy:Kion vi celas diri? Ĉu ke iu petis, ke la retejo postulu pasvortojn? Sed kial? Ankaŭ al mi tio ŝajnas iom stranga.
Eble tio estis unu de kondiĉoj de SAT?
Tio estas postulo de SAT. SAT ne volas ke persono venu kun ia skripto por komplete forŝteli la enhavon. SAT petis ke la teamo kiu kreis retan PIV iel malebligu (aŭ almenaŭ malfaciligu) tion.
Dankon por via respondo.

Nu, se tio estis la postulo, laŭ mi tiu bezona ensaluto tute ne malebligas ion ajn tian. Skripto, kiu povas elŝuti la enhavon de la vortaro, ankaŭ povas ensaluti en robotan konton. (Ĝin registri ja povas homo.)

Chainy (Zobraziť profil) 15. apríla 2012 13:42:13

Jes, dankon al vi Erin, pro la respondo.

Cetere, dum legado de Libera Folio, mi rimarkis, ke iuj homoj ne estas tre kontentaj pri la malofta komunikado de la teamo kiu respondecas pri la kreado de la enreta NPIV. Multaj homoj havas demandojn pri ĝi, sed oni nur tre malofte aŭdas ion de la programisto(j).

Mi suspektas, ke nur Jev laboras super la programado de vortaro.net, do oni povas facile kompreni, ke li havas malmulte da tempo por komunikiĝi kun donacintoj. Sed eble estus bone, se iu povus helpi lin ĉi-rilate...

Estus bone, se iu reprezentanto de la teamo skribu almenaŭ iajn respondojn al la homoj ĉe Libera Folio, en la komentoj tie. Tio estas, se estas 'teamo' - aŭ ĉu estas nur Jev?!

Nahor