Al la enhavo

Kio estas Dio ?

de Paquillo, 2012-aprilo-10

Mesaĝoj: 164

Lingvo: Esperanto

lagtendisto (Montri la profilon) 2012-majo-05 17:33:54

Paquillo:
Zato:
Paquillo:
tamen, mi pensas, ke la plej grava afero estas, kian dion ni havas en niaj mensoj?
Mi pensas, ke tia afero tute ne estas grava; la plej grava afero estas, kiaj dioj ekzistas reale?
kaj, ĉu niaj mensoj ne ekzistas reale?
hej, ĉu vi estas apuso?
Bonvolu, Paquillo. Ne lasu provoki vin. Mi opinas. Dum diskuto pri la aferon Dion. Se oni enmetas "la realo" kaj "la vero" al diskuto. Sekve. La diskuto emociiĝas. Mi pluopinas. Kio Zato mencias. Tiu estas sia persona interpreto de Dio. Kiun oni povas akzepti. Sed. Ankaŭ. Kiun oni ne devas akzepti.

Paquillo (Montri la profilon) 2012-majo-05 17:44:46

Zato:
Paquillo:kaj, ĉu niaj mensoj ne ekzistas reale?
Jes, niaj mensoj ekzistas reale, tamen, mi ne certas, ke ankaŭ tio, kio ekzistas en mia menso, ekzistas reale.
Paquillo:hej, ĉu vi estas apuso?
Jes!
antŭ nur du semajnoj, mi tovis apuson kiu suferis malgrandan akcidenton en sia maldekstra flugilo, kaj mi telefonvokis al la polico por ke ili savu ĝin, post du horoj alvenis al mia hejmo laboranto de centro de protektado de la naturo de valencio http://www.cma.gva.es/areas/estado/biodiversidad/b...
ili devis veturi preskau 200 kilometrojn en tute por preni la apuson kaj porti ĝin ĉe ili.
kaj ĝi saviĝis!!

Paquillo (Montri la profilon) 2012-majo-05 17:47:55

spreecamper:
Paquillo:
Zato:
Paquillo:
tamen, mi pensas, ke la plej grava afero estas, kian dion ni havas en niaj mensoj?
Mi pensas, ke tia afero tute ne estas grava; la plej grava afero estas, kiaj dioj ekzistas reale?
kaj, ĉu niaj mensoj ne ekzistas reale?
hej, ĉu vi estas apuso?
Bonvolu, Paquillo. Ne lasu provoki vin. Mi opinas. Dum diskuto pri la aferon Dion. Se oni enmetas "la realo" kaj "la vero" al diskuto. Sekve. La diskuto emociiĝas. Mi pluopinas. Kio Zato mencias. Tiu estas sia persona interpreto de Dio. Kiun oni povas akzepti. Sed. Ankaŭ. Kiun oni ne devas akzepti.
ŝajnas ke zato ne tro serioze parolas pri la temo dio. mi ne scias.

Zato (Montri la profilon) 2012-majo-05 17:51:34

Paquillo:antŭ nur du semajnoj, mi tovis apuson kiu suferis malgrandan akcidenton en sia maldekstra flugilo, kaj mi telefonvokis al la polico por ke ili savu ĝin, post du horoj alvenis al mia hejmo laboranto de centro de protektado de la naturo de valencio http://www.cma.gva.es/areas/estado/biodiversidad/b...
ili devis veturi preskau 200 kilometrojn en tute por preni la apuson kaj porti ĝin ĉe ili.
kaj ĝi saviĝis!!
Dankon al vi de ĉiuj apusoj! ridulo.gif

vincas (Montri la profilon) 2012-majo-05 19:01:41

Zato:
vincas:
Zato:Kompreneble, Dio estas ulo. Superulo, kiu kreis la universon, homojn kaj bestojn. Li devas esti simila al viro, ĉar li kreis viron simila al si mem.
Dio ne povas havi sekson. Ĝi estas nek viro, nek virino.
Dio povas ĉion. ridulo.gif Se li volas esti viro, do li povas esti viro. Li kun virino Maria ja eĉ havas filon, ĉu ne?
Jes Dio povas ĉion, sed kial Dio devas esti simila al viro? Ĉu estas ia ĉitaĵo el Biblio, kiu apogus viajn vortojn.

Zato (Montri la profilon) 2012-majo-06 05:16:27

vincas:
Jes Dio povas ĉion, sed kial Dio devas esti simila al viro? Ĉu estas ia ĉitaĵo el Biblio, kiu apogus viajn vortojn.
"Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin"

Dio estas "Li", la kreita homo estas "lin". Do, ambaŭ estas viroj. Kie vi vidis homon sen sekso? Ni eĉ scias la nomon de tiu viro: Adamo. Dio kreis ankaŭ virinon, tamen, en Biblio la virino ne nomiĝas "homon". Simple en multaj lingvoj la vorto "homo" signifas ankaŭ "viron". Tio estas la fakto. Do, Dio kreis viron laŭ sia bildo. Sekve, Dio estas viro.

Zato (Montri la profilon) 2012-majo-06 05:22:48

Paquillo:ŝajnas ke zato ne tro serioze parolas pri la temo dio. mi ne scias.
Kial vi pensas, ke mi parolas ne serioze? Ĉu via demando estas pri ne reala Dio? Se jes, do, vi mem parolas ne serioze.

vincas (Montri la profilon) 2012-majo-06 08:49:23

Zato:"Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin"

Dio estas "Li", la kreita homo estas "lin". Do, ambaŭ estas viroj. Kie vi vidis homon sen sekso? Ni eĉ scias la nomon de tiu viro: Adamo. Dio kreis ankaŭ virinon, tamen, en Biblio la virino ne nomiĝas "homon". Simple en multaj lingvoj la vorto "homo" signifas ankaŭ "viron". Tio estas la fakto. Do, Dio kreis viron laŭ sia bildo. Sekve, Dio estas viro.
Dio estas spirito kaj ĉu spirito havas sekson? Dio kreis ambaŭ virinon kaj viron laŭ sia bildo.
Dio ne favoras nek viron, nek virinon, Dio estas super ia sekso. Kvankam Dio povis krei
virinojn kaj virinojn Dio mem estas nek viro, nek virino.

Ni ankaŭ en Biblio povas trovi inajn bildojn de Dio:
(Isaiah 49:14-15; 66:13) kiel patrino;
(Hosea 13:8) aŭ kiel ursino

Sunjo (Montri la profilon) 2012-majo-06 16:54:58

Ĉu laŭ la dekalogo ne estas malpermesata al kredantoj havi iun imagon de Dio?
Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero;

Zato (Montri la profilon) 2012-majo-06 18:32:17

Sunjo:Ĉu laŭ la dekalogo ne estas malpermesata al kredantoj havi iun imagon de Dio?
Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero;
Ja kredantoj estas homoj. Ili havas cerbon. Ĉu eblas malpermesi uzadon de ĝi? Ili volas scii, kio estas Dio?

Reen al la supro