إلى المحتويات

Kio estas Dio ?

من Paquillo, 10 أبريل، 2012

المشاركات: 164

لغة: Esperanto

darkweasel (عرض الملف الشخصي) 15 أبريل، 2012 11:06:16 ص

hebda999:
Ĉu la Sankta Biblio nomas la Dion Ŝi aŭ Ĝi (|Oni eble?)? Se ne, kial mi devas fari tion?
Ĉu vi scias, ĉu ankaŭ la hebrelingva originalo havas tian distingon? (Mi mem fakte ne scias.)

zaratustro (عرض الملف الشخصي) 15 أبريل، 2012 11:23:52 ص

Nun mi estas leganta libron pri la temo de tiu ĉi fadeno. Tiu libro estis verkita de la aŭtoro - Beltrand Russell, kaj ĝi estas legebla ankaux en la Esperanta. Se iu volas legi ĝin senpage, la ligilo estas :

Russell, Bertrand - Kial mi ne estas kristano

Chainy (عرض الملف الشخصي) 15 أبريل، 2012 1:54:30 م

mihxil:
hebda999:do nenion novan vi povas aldoni.
Ni atendas la ion novan kion vi aldonos.
Ni?! Do vi nun pensas, ke vi povas paroli por ĉiuj?

Cetere, se vi ion novan atendas, ŝajnas delonge tute evidente, ke oni ne trovos tion en tiu ĉi diskuto. Ne de ajna el la du flankoj.

darkweasel (عرض الملف الشخصي) 15 أبريل، 2012 2:30:21 م

Chainy:
Cetere, se vi ion novan atendas, ŝajnas delonge tute evidente, ke oni ne trovos tion en tiu ĉi diskuto. Ne de ajna el la du flankoj.
rido.gif (jen la momentoj, kiam mankas "dikfingro-supren"-vizaĝeto en tiu ĉi forumo!)

mihxil (عرض الملف الشخصي) 15 أبريل، 2012 2:54:37 م

Chainy:Ni?! Do vi nun pensas, ke vi povas paroli por ĉiuj?
Nur estas stilfiguro. Kaj cetere 'ni' ne nepre signifas 'ĉiujn'.

Kaj cetere estis ironie. Eĉ mi atendas nenion novan el li.

Paquillo (عرض الملف الشخصي) 15 أبريل، 2012 5:12:37 م

Laŭ la evangelio, nur jesuo estas la filo de Dio. kaj la aliaj, kio ni estas??

mihxil (عرض الملف الشخصي) 15 أبريل، 2012 5:38:14 م

Paquillo:Laŭ la evangelio, nur jesuo estas la filo de Dio. kaj la aliaj, kio ni estas??
Mi supozeble ne komprenas la demandon. Evidente ni estas la gefiloj de niaj gepatroj. Kion vi celas?

Paquillo (عرض الملف الشخصي) 15 أبريل، 2012 6:29:42 م

mihxil:
Paquillo:Laŭ la evangelio, nur jesuo estas la filo de Dio. kaj la aliaj, kio ni estas??
Mi supozeble ne komprenas la demandon. Evidente ni estas la gefiloj de niaj gepatroj. Kion vi celas?
Ĉi tio estis demando por kristanoj. Mi volas scii kio La aliaj homoj estas por ili se nur jesuo estas la filo de Dio. Kaj, Ĉu ni povas saviĝi nur per jesuo? Lasu respondi al ili.

hebda999 (عرض الملف الشخصي) 15 أبريل، 2012 7:27:15 م

darkweasel:
hebda999:
Ĉu la Sankta Biblio nomas la Dion Ŝi aŭ Ĝi (|Oni eble?)? Se ne, kial mi devas fari tion?
Ĉu vi scias, ĉu ankaŭ la hebrelingva originalo havas tian distingon? (Mi mem fakte ne scias.)
Fakte la Dio estas senseksa. La uzo de Li montras nur respekton, ne la seksecon de la Dio. En antikvaj tempoj virinoj ne estis estimataj same kiel viroj - eĉ hodiaŭ ekzistas nacioj kiuj ne estimas virinojn egale kun viroj.

Paulinho (عرض الملف الشخصي) 15 أبريل، 2012 10:34:55 م

Paquillo skribis: [Laŭ la evangelio, nur jesuo estas la filo de Dio.
kaj la aliaj, kio ni estas??]

Ni estas gefiloj en la FILO. Al ĉiuj kiuj kredas je
sia nomo li donis la povon de fariĝi filo de dio... (Evangelio laŭ Johano 1,12)

عودة للاعلى