Kio estas Dio ?
de Paquillo, 2012-aprilo-10
Mesaĝoj: 164
Lingvo: Esperanto
mihxil (Montri la profilon) 2012-majo-01 19:46:21
cellus:Multaj kredantoj je la abrahamidaj religioj diras ke Dio estas tiel granda ke ni ne povas kompreni ĝin. Por mi kiel ateisto tio estas sufiĉe saĝa konkludoMi fakte ne samopinias. Laŭ mi tiu konkludo ne estas 'saĝa', sed malkuraĝa kaj evitema. Kion oni povas diri pri la grandeco de iu aŭ io kiu eĉ ne evidente ekzistas? Simple ne multe senchavas.
darkweasel (Montri la profilon) 2012-majo-01 20:15:05
Paulinho:"Weil wir Brüder sind" (ĉar ni estas gefratoj).Fakte Brüder estas nur fratoj, ne gefratoj.
mihxil (Montri la profilon) 2012-majo-02 05:02:49
spreecamper: Hipotezoj ne estas pruvo de iu "klariĝis vero".Neniu diris tion, mi tute ne uzis la vorton 'pruvo'. Vi diris ke hipotezoj estas ekperimentorezultoj. Mi diris ke vi malpravas, kaj klarigis ke hipotezoj ne estas tio, sed ili estas proponataj klarigoj. Kaj nun vi volas korekti min pri tio kaj fakte prezentas nun difinon kiu tre similas mian. Mi ne havas la impreson ke ni komunikas jene.
spreecamper:Vi tre enamiĝis en la religio "la realo", ĉu ne?La realo ne estas religio. Ne ŝanĝu la signifon de vortoj.
spreecamper:Ankaŭ teĥnikaj aparatoj povas enhavi eraraj Regelkreis (memreguligcirkloj).Jes, sed ni parolis pri haluciniĝoj kaj fantazioj. Misagordita aparato ne samas al tio. Mezurilo povas esti fuŝa aŭ malperfekta. Tio ne estas fantazio aŭ haluciniĝo. Termometroj ne 'haluciniĝas', eĉ ne se ili eraras. Via logiko estas en miaj okuloj komplete fuŝa, vi ne povas montri ke termometroj povas haluciniĝi per klarigi ke ili povas erari. Ĉar erari ne estas la sama afero kiel haluciniĝi. Se ili estus la sama afero, tiam ni probable uzus la saman vorton, ĉu ne...
spreecamper:Kio estas iluzio. Mi sole mem rajtas decidi, ĉu ne?Ne, tion kio estas iluzio difinas vortaroj, ne vi. Iluzio estas malprave konsideri ion nerealan reala. Vi ankaŭ ne mem rajtas decidi kio estas reala kaj kio ne estas reala. Ĉar tio ne estas iu libera elekto. Se vi kredas ion kio ne estas reala, tiam vi iluzias, ĉu tio plaĉas aŭ ne.
spreecamper:Ne parolu al mi: Vi ne povas ŝarĝi mentalece "la vero". Germane: verkraften.[/quote]Mi ne parolus tiel, ĉar mi eĉ ne komprenis. 'ŝarĝi mentalece'?
spreecamper: Kial fantazio estus iu de problemo?Fantazio en si mem ne estas problemo. La problemo ekzistas kiam oni konsideras siajn (aŭ aliajn) fantaziojn realaj. Mi havas neniun problemon pri la rakonto de Pinokjo. Mi havas problemon se iu pensas ke lignaj pupoj vere povas viviĝi, kreskigi longan nazon, kaj konduti kiel bubo.
Mekomo (Montri la profilon) 2012-majo-02 06:11:10
AlfRoland (Montri la profilon) 2012-majo-02 06:15:12
Mekomo:Dio ne ekzistas, ĉu vere estas tro malfacila akcepti tion!?Ne!
hebda999 (Montri la profilon) 2012-majo-02 07:38:39
Mekomo:Dio ne ekzistas, ĉu vere estas tro malfacila akcepti tion!?Bonvolu rimarki, ke la fadeno ne temas pri la ekzisto de la Dio.
Vi nur parolas malpruveblaĵojn. Se estas alie, pruvu tion ĉi, tiam mi akceptos vian aserton. Ĝis tiam: DIO EKZISTIS, EKZISTAS kaj ĉiam EKZISTOS.
mihxil (Montri la profilon) 2012-majo-02 08:19:56
hebda999: Vi nur parolas malpruveblaĵojn. Se estas alie, pruvu tion ĉi, tiam mi akceptos vian aserton. Ĝis tiam: DIO EKZISTIS, EKZISTAS kaj ĉiam EKZISTOS.Jen pli malpli resumo de via tuta kazo. Simple majuskle aserti ion vera, sen iu ajn spuro de evidento, kaj sen eĉ iel difini pri kio precize vi parolas.
sergejm (Montri la profilon) 2012-majo-02 11:46:35
hebda999:Kial Mekomo devas pruvi ke Dio ne ekzistas, sed ne vi ke Li ekzistas?Mekomo:Dio ne ekzistas, ĉu vere estas tro malfacila akcepti tion!?Bonvolu rimarki, ke la fadeno ne temas pri la ekzisto de la Dio.
Vi nur parolas malpruveblaĵojn. Se estas alie, pruvu tion ĉi, tiam mi akceptos vian aserton. Ĝis tiam: DIO EKZISTIS, EKZISTAS kaj ĉiam EKZISTOS.
Uzado de majusklaj literoj ne estas pruvo.
Interalie, jam Hegel pruvis ke ne eblas pruvi ĉu ekzistas Dio aŭ ne.
Sed tio dependas de difino, kio estas Dio - Hegel uzis sian propran difinon.
erinja (Montri la profilon) 2012-majo-03 02:16:36
Paquillo (Montri la profilon) 2012-majo-03 09:21:21
Ŝajnas ke ĉi tio estas kiel futbola matĉo, kie iuj povas venki kaj aliaj malvenki, aŭ kiel politika batalo en kiu oni devas montri ke mia partio estas pli bona. sed tio ne interesas al mi. mi estas en neniu el la du flankoj, ĉar mi nur serĉas la veron
mi volus scii kio estas dio. kio estas la homo? kia estas la religia menso psikologie? kiom da malsamaj religiaj mensoj ekzistas (psikologie)? ĉu religiuloj povas alporti ion ultilan al mi?