До змісту

Samseksemaj gepatroj

від victorvaldires, 10 квітня 2012 р.

Повідомлення: 50

Мова: Esperanto

Chainy (Переглянути профіль) 13 квітня 2012 р. 10:27:09

vidas vandenis:Strange, sed en mia komputilo tiu mesaĝo ne ekzistas. Tiudate mi skribis tri mesaĝojn, sed sen 'resaniĝu'.
Estas amuze, ke vi neas tion. Via origina mesaĝo konserviĝis en mia RSS-aplikaĵo:

darkweasel (Переглянути профіль) 13 квітня 2012 р. 14:19:59

vidas vandenis:
Chainy:
vidas vandenis:Strange, sed en mia komputilo tiu mesaĝo ne ekzistas. Tiudate mi skribis tri mesaĝojn, sed sen 'resaniĝu'.
Estas amuze, ke vi neas tion. Via origina mesaĝo konserviĝis en mia RSS-aplikaĵo:
Jes, estas amuze! Sed kial en mia komputilo tio ne estas? Eble iu sperta komputilisto povas ekspliki kiel tio fariĝis?
Mi ne estas sperta komputilisto, sed mi tamen povas: teamano de lernu! forigis ĝin! Chainy kaj mihxil povas ankoraŭ vidi tion, ĉar por ili tion konservis programo.

whysea (Переглянути профіль) 13 квітня 2012 р. 18:01:13

Mi ankaŭ vidis la mesaĝon "Resaniĝu"...

robbkvasnak (Переглянути профіль) 13 квітня 2012 р. 21:24:46

La londona tagĵurnalo reportis tiun citaĵon de la tiea urbestro kiu parolis pri proponitaj reklamoj por la aŭtobusoj de la urbo:

It is clearly offensive to suggest that being gay is an illness that someone recovers from and I am not prepared to have that suggestion driven around London on our buses."

--London Mayor Boris Johnson

Esperante: Estas klare ofende proponi ke esti geja estus malsano de kio oni saniĝas kaj mi ne estas preparata permesi anoncon cirkulantan en Londono kun tiu propono sur la aŭtobusoj." Londona Urbestro Boris Johnson.

mihxil (Переглянути профіль) 14 квітня 2012 р. 14:08:01

vidas vandenis:Verŝajne vi pravas, ĉar mi ricevis averton de teamo.
Ekzistas diversaj ebloj:
- Vi simple forgesis ke vi faris tion
- Vi efektive ne faris, sed iu alia en via hejmo
- Pro iu teknika fuŝo tiu mesaĝo aperis vianome, kvankam verdire iu alia faris
- Vi mensogas. Vi ankoraŭ rememoras ke vi faris, sed nun iom hontas kaj preferas ŝajnigi vin ignora.

Mi diru ke ĉi-momente la lasta eblo ŝajnus al mi plej verŝajna, sed kion vi pensas? Ĉu vi emas forgesi ĉi tiajn aferojn? Ĉu eble vi tiun tagon ebriis? Ĉu vian komputilon uzas aliaj?

darkweasel (Переглянути профіль) 14 квітня 2012 р. 14:42:54

mihxil:Ĉu vian komputilon uzas aliaj?
Ne nepre devas esti la komputilo - skript-infaneto en 2007 eltrovis mian tiaman (ĉiean) pasvorton (verŝajne) per atingo al datumbazo de unu forumo plus inversa MD5-serĉo. Bonŝance li tiam nur malkovris tion al mi kaj ne faris ion pli malbonan, kaj do mi povis rapide ŝanĝi miajn pasvortojn.

robbkvasnak (Переглянути профіль) 14 квітня 2012 р. 18:09:56

Mi kredas ke li mensogas ĉar li nun hontas pri tio.

fajrkapo (Переглянути профіль) 15 квітня 2012 р. 13:47:12

Bonvolu ĉiuj forgesi ĉion kion okazus kaj repreni la temon de ĉi tiu fadeno
Paĉjo-papao, paĉjo-dado

Belmiro (Переглянути профіль) 15 квітня 2012 р. 14:38:33

Mi bedaŭras la krudecon kiu suferigis Vidas Vandenis’on. Mi esperas ke li ne foriros!

mihxil (Переглянути профіль) 15 квітня 2012 р. 15:32:37

Belmiro:Mi bedaŭras la krudecon kiu suferigis Vidas Vandenis’on. Mi esperas ke li ne foriros!
Do, la krudeco de nomi aliajn malsanaj tute ne estas bedaŭrinda? Ĉu mi tiel bone komprenis?

Назад до початку