У садржају

Samseksemaj gepatroj

од victorvaldires, 10. април 2012.

Поруке: 50

Језик: Esperanto

robbkvasnak (Погледати профил) 15. април 2012. 16.33.53

Li unue insultis min, ne male.

jrhowa (Погледати профил) 15. април 2012. 18.50.22

Mi legadis tiun ĉi fadenon ekde ĝia eko. 'Vidas vandenis' ja atakis unue. Ne indas bedaŭraj esprimoj.

darkweasel (Погледати профил) 15. април 2012. 18.52.15

Se mi havus nur tiajn ĉi zorgojn, mi estus la plej feliĉa homo de l’ mondo.

(responde al la lastaj kelkaj mesaĝoj, ne al la origina temo de la fadeno)

Belmiro (Погледати профил) 15. април 2012. 19.20.13

Ĉu vi estas certa ke li skribis tion kion vi pensas? Ĉu li konfesis esti kulpa? Valoras kvanto da teknikaĵo pli ol lia vorto? Povas esti ke li mensogis sed prefere mi serĉus aliajn pruvojn antaŭ ol diri al li tion kion vi diris. Mi estas maljunulo (ankaŭ laŭ la parolado de iuj) kaj pro tio mi dezirus ke niaj vortoj estu edukita, eleganta kaj milda. Sed ĉiokaze ne ekzistas kialo por tiom da zorgoj.Ni daŭrigu la temon.

robbkvasnak (Погледати профил) 16. април 2012. 00.05.41

Belmiro:Ĉu vi estas certa ke li skribis tion kion vi pensas? Ĉu li konfesis esti kulpa? Valoras kvanto da teknikaĵo pli ol lia vorto? Povas esti ke li mensogis sed prefere mi serĉus aliajn pruvojn antaŭ ol diri al li tion kion vi diris. Mi estas maljunulo (ankaŭ laŭ la parolado de iuj) kaj pro tio mi dezirus ke niaj vortoj estu edukita, eleganta kaj milda. Sed ĉiokaze ne ekzistas kialo por tiom da zorgoj.Ni daŭrigu la temon.
Jes, li skribis tion kaj ŝajne iu ĉe lernu forigis ĝin - sed ne antaŭ ol kelkaj inter ni legis ĝin.

erinja (Погледати профил) 17. април 2012. 01.58.53

robbkvasnak:Jes, li skribis tion kaj ŝajne iu ĉe lernu forigis ĝin - sed ne antaŭ ol kelkaj inter ni legis ĝin.
Mi ricevis plendon pri la mesaĝo; mi kontrolis ĝin, konfirmis ke ĝi malobeas la regulojn de la paĝaro, kaj mi nuligis ĝin. Poste mi sendis mesaĝon por memorigi pri la reguloj de la paĝaro, kaj por averti pri afiŝado de tiaj mesaĝoj.

Ĉiuj uzantoj estu atentaj pri siaj afiŝaĵoj, ĉar ĉi tiu paĝaro forte malpermesas insultajn mesaĝojn, aparte surbaze de raso, religio, nacia deveno, samseksemo, ktp.

Mi petas al ĉiuj legantoj de ĉi tiu forumo - se vi ofendiĝas de mesaĝo, raportu la mesaĝon kiel spamon, kaj la lernu-teamo traktos la aferon.

Plurfoje uzantoj perdis siajn kontojn pro ripeta malobeado de la reguloj de la paĝaro; la teamo atentas al tio. Tamen se ofendita persono respondas al insultoj per insultoj, ankaŭ tiu ofendita persono riskas perdi sian konton, ĉar insulto responde al insulto ankoraŭ estas malpermesita en la paĝaro, kaj persono kiu ne sukcesas regi sin riskas perdi sian konton, eĉ se tiu persono ne komencis la insultadon. Do mi fortege petas al vi - se vi ofendiĝas de io, raportu, ne respondu.

mihxil (Погледати профил) 17. април 2012. 05.31.42

erinja: Mi ricevis plendon pri la mesaĝo; mi kontrolis ĝin, konfirmis ke ĝi malobeas la regulojn de la paĝaro, kaj mi nuligis ĝin. Poste mi sendis mesaĝon por memorigi pri la reguloj de la paĝaro, kaj por averti pri afiŝado de tiaj mesaĝoj.
Baze mi ne estas certa ĉu estu necesa 'nuligi' ion entute. Ĝenerale io ofenda ja ankaŭ estas io stulta, kaj do precipe trafas la ofendanton mem.

Sed se nuligoj okazu, tiam almenaŭ ŝajnus al mi bona ideo ke videblus ke io estas nuligita. Ekzemple en aliaj forumoj oni ofte anstataŭe vidas 'ĉi tiu mesaĝo estas forigita de la administranto'.

darkweasel (Погледати профил) 17. април 2012. 05.52.01

mihxil:
Sed se nuligoj okazu, tiam almenaŭ ŝajnus al mi bona ideo ke videblus ke io estas nuligita. Ekzemple en aliaj forumoj oni ofte anstataŭe vidas 'ĉi tiu mesaĝo estas forigita de la administranto'.
Mi konsentas, tio estus bona ideo kaj malhelpus tiajn enuigajn diskutojn kiel en tiu ĉi fadeno. Ne necesus eĉ aŭtomata mesaĝo kun tio, sufiĉus permana rimarko de la teamano.)

(En tiu ĉi okazo, vi povintus ankaŭ forigi la tutan postan diskuton, kiu ĉiuokaze ne havas sencon sen la nun forigita mesaĝo. Tiuokaze la permana rimarko povus esti "forigis unu ofendan mesaĝon kaj kelkajn ekstertemajn respondojn" aŭ simile.)

mihxil (Погледати профил) 17. април 2012. 07.13.58

darkweasel:(En tiu ĉi okazo, vi povintus ankaŭ forigi la tutan postan diskuton, kiu ĉiuokaze ne havas sencon sen la nun forigita mesaĝo. Tiuokaze la permana rimarko povus esti "forigis unu ofendan mesaĝon kaj kelkajn ekstertemajn respondojn" aŭ simile.)
Mi certe ne konsentus ke oni forigus mesaĝojn nur pro tio ke ili estus 'ekstertemaj'. Kiu decidu tion? En oftaj okazoj iom da deflankiĝo estas neevitebla, kaj laŭ mi ankaŭ ne malbona. Ni ja ĉeestas por iom amuziĝcele interklaĉi, kaj ne vere tiom gravas la preciza titolo kiu ekzakte aperas je la hazarda fadeno en kiu tio okazas.

Kaj fakte mi ankaŭ ne samopinias ke la ĉi-kaza posta diskuto estis 'enuiga'. La fakto ke iu ŝajne simple pretas komplete nei la fakton ke li skribis ion efektive iom interesas min.

darkweasel (Погледати профил) 17. април 2012. 11.55.20

mihxil:Mi certe ne konsentus ke oni forigus mesaĝojn nur pro tio ke ili estus 'ekstertemaj'. Kiu decidu tion? En oftaj okazoj iom da deflankiĝo estas neevitebla, kaj laŭ mi ankaŭ ne malbona. Ni ja ĉeestas por iom amuziĝcele interklaĉi, kaj ne vere tiom gravas la preciza titolo kiu ekzakte aperas je la hazarda fadeno en kiu tio okazas.
Nu, ĝenerale vi eble pravas, tamen estas ankaŭ okazoj (ĉu vi memoras la uzanton "qwertz"?), kie ja necesas esti iom pli strikta pri la regulo, ke oni restu ĉe la temo de la fadeno. Kion mi tamen volis fakte diri, estas, ke, kiam oni forigas mesaĝon, estas bone forigi ankaŭ la diskuton kaŭzitan de ĝi - alie legantoj konfuziĝos.
mihxil:
Kaj fakte mi ankaŭ ne samopinias ke la ĉi-kaza posta diskuto estis 'enuiga'. La fakto ke iu ŝajne simple pretas komplete nei la fakton ke li skribis ion efektive iom interesas min.
Mi ne certas nun, ĉu tiu uzanto eble fakte forgesis pri sia mesaĝo. Mi ne povas scii, evidente.

Koncerne la teaman forigon de insultoj, mi fakte sufiĉe samopinias, ke insultoj trafas ĉefe la insultanton, sed ne ĉiuj homoj estas tiel dikhaŭtaj, kaj el la vidpunkto de la teamo estas ja kompreneble forigi tian mesaĝon - ja estas ankaŭ homoj, kiuj insultite eble rifuzas plu partopreni en forumo.

Вратите се горе