Więcej

Samseksemaj gepatroj

od victorvaldires, 10 kwietnia 2012

Wpisy: 50

Język: Esperanto

victorvaldires (Pokaż profil) 10 kwietnia 2012, 11:05:28

Saluton, jen furora diskutado kiun mi volus proponi: en la angla, kiam geinfanoj havas du patroj kiel gepatroj (gefiloj de samseksema paro), ili povas nomigi unu kiel "dad" kaj alian kiel "papa", por maldusencigi. Ĉu Espererante eble estus alia vorto krom "paĉjo" por kare nomigi patron, tiukaze?

fajrkapo (Pokaż profil) 10 kwietnia 2012, 11:30:28

La infanoj havus iliajn patrojn, ne gepatrojn ĉiokaze...unu paĉjo kaj alia papjo, ekzemple...
ĝis

mihxil (Pokaż profil) 10 kwietnia 2012, 17:25:48

victorvaldires:Saluton, jen furora diskutado kiun mi volus proponi: en la angla, kiam geinfanoj havas du patroj kiel gepatroj (gefiloj de samseksema paro), ili povas nomigi unu kiel "dad" kaj alian kiel "papa", por maldusencigi. Ĉu Espererante eble estus alia vorto krom "paĉjo" por kare nomigi patron, tiukaze?
Mi supozus ke simple eblus uzi la nomon. 'Peĉjo' kaj 'Klaĉjo' aŭ simile.

Altebrilas (Pokaż profil) 11 kwietnia 2012, 08:34:31

Se temas pri urĝa problemo, kial ne "Zaza"? Ĉar Zaza estas patro por ĉiuj esperantistoj...

Pli serioze, la problemo jam ekzistas pri la geavoj pli malpli praaj. Kutime (almenaŭ en la franca), oni aldonas la antaŭnomon aŭ karesnomon: Avo Petro, Anjo Manjo, ktp.

Mi scias, ke en iuj lingvoj, la nomoj de familianoj estas malsamaj pri la patra kaj patrina familio.

darkweasel (Pokaż profil) 11 kwietnia 2012, 12:12:59

Altebrilas:
Mi scias, ke en iuj lingvoj, la nomoj de familianoj estas malsamaj pri la patra kaj patrina familio.
... aŭ, kiam tiel ne estas jam laŭ la lingvo, oni simple starigas ian uzkutimon ene de la familio. Mi kaj mia frato nomas, en la germana, la gepatrojn de nia patrino Omama kaj Opapa, dum tiuj de nia patro estas Omi kaj Opa.

victorvaldires (Pokaż profil) 11 kwietnia 2012, 16:54:16

Dankon al ĉiuj, kiuj respondis. Bone, mi pripensis ankaŭ "tata", ke estas la vorto el la latina por "paĉjo", kaj ja el multe da aliaj lingvoj ankaŭ. La sola problemo, mi kredas, estus ebla konfuziĝado kun la adjektivo rilata al vorto "tato", Esperante, malgraŭ mi eĉ ne scias se estas tiu vorto, mi serĉis en vortaroj kaj tute nenion trovis. En la portugala, ekzemple, ne estas alia vorto por esprimi "paĉjo", tiel mi ne scias kiel tio okazos ĉe la hejmo de portugalparolantojn. Denovadankon, kaj varmajn salutojn el Brazilo al ĉiuj gesamideanoj!

robbkvasnak (Pokaż profil) 11 kwietnia 2012, 18:05:36

Mia edzo estas brazilano. Ni edziĝis en Brazilo lastjare. Sed ni ne havas infanojn do ni ne havas tiun problemon de kiel oni nomu nin. Ni ambaŭ estas edzoj, unu de la alia.

robbkvasnak (Pokaż profil) 11 kwietnia 2012, 21:23:40

La orienteŭropanoj ofte estas tre konservemaj kaj malmodernaj. Ili ne komprenas la okcidenton. Brazilo estas tre progresema lando. Tiu ulo volis impliki ke mi estas "malsana" ĉar mi estas samseksema. Sed imagu se mi edziĝus kun virino kun tiuj sentoj en mia koro! Ni (mi kaj mia edzo) estas kune preskaŭ 18 jarojn. Ni flegas unu la alian kaj lavas la domon kune. Ni estas ĉitie por unu la alia kiam unu el ni estas malfeliĉa, kiel dum la tempo post la morto de mia patro. Eble tiu ulo ne povas kompreni tion.

fajrkapo (Pokaż profil) 11 kwietnia 2012, 22:38:29

robbkvasnak:...Sed imagu se mi edziĝus kun virino kun tiuj sentoj en mia koro! Ni (mi kaj mia edzo) estas kune preskaŭ 18 jarojn. Ni flegas unu la alian kaj lavas la domon kune. Ni estas ĉitie por unu la alia kiam unu el ni estas malfeliĉa, kiel dum la tempo post la morto de mia patro. Eble tiu ulo ne povas kompreni tion.
Oni faris ĉi tiun fadenon por vidi la reagon de iuj lernuanoj...mi estas sekura. Sed bedaŭrinde, ĉiam estos maljunaj, malmodernaj, aŭ la plej malbona, maltoleraj homoj kiuj sekvos konviktante ĉion kion ne estas same ol iliaj vivoj...Ne ludu ilian ludon.

robbkvasnak (Pokaż profil) 11 kwietnia 2012, 22:51:10

Kara fajrokapo - via lando estas tre progresema lando kaj malferma por novaj ideoj. Mi salutas Hispanion kaj ĉiujn landojn kiuj praktikas toleremon kaj respekton por diverseco. Kvazaŭ la tuta okcidenteŭropo, Argentino, Sudafriko, Brazilo kaj Kanado praktikas toleremon. Bedaŭrinde en mia lando, estas nur kelkaj ŝtatoj kiuj estas toleremaj - Florido ne troviĝas inter ili, ĉar oni havas grandan aron da protestantaj frenezuloj ĉe ni.

Wróć do góry