Vai all’indice

Kial ne ekzistas Google-Irano ?

di Demian, 12 aprile 2012

Messaggi: 24

Lingua: Esperanto

Fenris_kcf (Mostra il profilo) 12 aprile 2012 23:24:24

omid17:Pripensu, ke vi estus en la pozicio de iu Irana ret-uzanto kiu vidas ĉi tiun mesaĝon:

"Kvankam ĉi tio estas senkosta libera programaro, sed hmm, pardonon, ĉar vi estas el Irano, vi ne povas uzi ĝin!"
Mi trovus tion feka - kompreneble. Sed refoje: Tio certe ne estas pro la rasoj. Kiaj rasoj ĝenerale? Ĉu la plejparto de la Irananoj ne estas eŭropidaj ĝuste kiel la plejparto de Usonanoj? Mi ne scias pri la kaŭzoj, kial Google malpermesas rektan elŝuton de Chromium aŭ aliaj programaroj de tiuj. Kiel vi povas scii?

Sed por solvi vian problemon: Kiel vi provas elŝuti na Chromium? Eble vi provu elŝuti la font-kodon kaj kompili ĝin mem aŭ uzi operaciumon kun pakaĵ-mastrumado, kiu enhavas na Chromium (ekzemple per "aptitude install chromium" en Debian aŭ "pacman -S chromium" en Arch).

omid17 (Mostra il profilo) 12 aprile 2012 23:47:35

Ĉi tio estas la mesaĝo kiu aperas sur la ekrano kiam iu uzanto de Irano volas elŝuti Google kromon. Nur baziĝas sur IP adresoj, do uzante programon kiel "TOR", estas tre facile ŝanĝi la IP kaj sekve erarigi Google. Por mi persone, ĉi tio kreas neniun problemon, ĉar mi ĉiame uzas Fajrfokson kiu estas miaopinie pli bona kaj pli stabila softvaro. Fakte mi delonge ne uzas Kromon, sed auxdis ke ĝi lastatempe estis multe plibonigita kaj ĝia uzo rapide kreskadas.

Fenris_kcf (Mostra il profilo) 13 aprile 2012 00:22:26

Tio rememoras min je io... Ha, jes: YouTube en Germanio: Tie la "GEMA" malpermesas vidi multajn videojn - plejofte muzik-videojn. Tio pensigas min al alia eventualaĵo: Eble Google ne rajtas provizi na Chrome al Irananoj, ĉar la Irana estraro malpermesas ĝin. Estas konata, ke Chrome spionas ĝiajn uzantojn. Eble la Irana estraro volas ŝirmi la popolon kontraŭ Google kaj la Usono. Kiu scias?

Demian (Mostra il profilo) 13 aprile 2012 05:05:39

omid17:Vi eraras. La Persa versio de Google jam delonge funkcias.
Mi vidis la persan varianton. Sed ĝenas min la demando, kial ne ekzistas Google-Irano? Kaj kiun serĉilon irananoj uzas ĝenerale kiam ili ŝercas sur interreto. Ĉu ili uzas Google.com aŭ la persan varianton, kiun vi mencias?

@ Omid kaj @ Fenris_kcf:

Kiam mi legis vian diskuton, okazis ke venis la ideo ke eble la kialo ne estas en Irano. Eble la kialo estas en Usono, aŭ la leĝoj de tiu nacio.

Legante tiun ĉi raporton (ne estas neŭtrala) ĉe la retejo de Reuters, mi trovis ke:
  • Ekde kelkaj jaroj, usonaj entreprenoj estas malpermesitaj [de la usona registaro] labori kun Irano.
Eble tiu klarigas kial Google ne kreis iranan varianton por la nacio.

(Tiu estas nur hipotezo. Mi ne certas. Bonvole korekti min se mi eraras.)

darkweasel (Mostra il profilo) 13 aprile 2012 06:12:53

omid17:
darkweasel:Se oni retserĉas "google iran", oni fakte trovas, ke Google estas malpermesita en Irano. La novaĵ-artikoloj pri tio aĝas nur 2 tagojn, do tio ŝajnas esti nova.
Vi malpravas. Google ne estas filtrita ĉi tie.
Mi devas konfesi, ke mi legis nur la titolojn de tiuj novaĵ-artikoloj - ŝajne ĝi ankoraŭ ne estas malpermesita, sed ekzistas planoj por tio.

Mi ĉiuokaze miras pri la problemo kun Google Chrome: Kial la usona entrepreno Google devas iel respekti Iranajn leĝojn, se ĝi ne havas subentreprenon en Irano?

Demian (Mostra il profilo) 13 aprile 2012 06:28:50

darkweasel:...Kial la usona entrepreno Google devas iel respekti Iranajn leĝojn, se ĝi ne havas subentreprenon en Irano?
Mi pensas ke per malpermesi irananojn elŝuti Chrome, Google respektas usonajn leĝojn. Usonoj leĝoj malpermesas kondukti komercon kun Irano. Eble tial, ili ne permesas ke irananoj elŝutu siajn produktojn.

darkweasel (Mostra il profilo) 13 aprile 2012 06:49:30

Demian:
darkweasel:...Kial la usona entrepreno Google devas iel respekti Iranajn leĝojn, se ĝi ne havas subentreprenon en Irano?
Mi pensas ke per malpermesi irananojn elŝuti Chrome, Google respektas usonajn leĝojn. Usonoj leĝoj malpermesas kondukti komercon kun Irano. Eble tial, ili ne permesas ke irananoj elŝutu siajn produktojn.
Ah - nun mi komprenas, dankon!

omid17 (Mostra il profilo) 13 aprile 2012 07:15:06

Povas esti ke laŭ Usonaj leĝoj, Google estas malpermesita de komerco kun Irana registaro. Sed ĉi tio estas senkosta libera softvaro por ordinara uzo de ĉiuj homoj. La rilato inter tiu leĝo kaj malpermesi Iranajn civitanojn de uzi tiaj produktoj estas tre malforta. Krome, ne temas pri "komerco", ĉar ĉi tio estas neprofitocela programo, kaj doni ĝin al aliuloj ne nomiĝas komerco.

omid17 (Mostra il profilo) 13 aprile 2012 07:25:39

Demian:
Mi vidis la persan varianton. Sed ĝenas min la demando, kial ne ekzistas Google-Irano? Kaj kiun serĉilon irananoj uzas ĝenerale kiam ili ŝercas sur interreto. Ĉu ili uzas Google.com aŭ la persan varianton, kiun vi mencias?
Se Google estas malpermesita de labori aŭ komerci kun Irano, tio bone eksplikas kial ne ekzistas Google-Irano.

Persa versio de Google estas vaste uzata en Irano. Kiam unue oni malfermas Google.com, oni aŭtomate estos kondukita al la Persa versio laŭ la IP-adreso. Kompreneble multaj uzas la anglan version ankaŭ, ĉar kiam oni serĉas por anglajn frazojn, la rezultoj de angla versio estas pli bonaj.

Demian (Mostra il profilo) 13 aprile 2012 13:01:34

omid17:Povas esti ke laŭ Usonaj leĝoj, Google estas malpermesita de komerco kun Irana registaro. Sed ĉi tio estas senkosta libera softvaro por ordinara uzo de ĉiuj homoj. La rilato inter tiu leĝo kaj malpermesi Iranajn civitanojn de uzi tiaj produktoj estas tre malforta. Krome, ne temas pri "komerco", ĉar ĉi tio estas neprofitocela programo, kaj doni ĝin al aliuloj ne nomiĝas komerco.
Ĉu vi konas la vorton "hipokreteco" ?



Ĉu vi iam aŭdis la faman diraĵon: "ĉio estas permesita en amo kaj milito" ?

Ili uzas tiujn antikvajn teĥnikojn.

Torna all’inizio