შეტყობინებები: 24
ენა: Esperanto
Fenris_kcf (მომხმარებლის პროფილი) 12 აპრილი, 2012 23:24:24
omid17:Pripensu, ke vi estus en la pozicio de iu Irana ret-uzanto kiu vidas ĉi tiun mesaĝon:Mi trovus tion feka - kompreneble. Sed refoje: Tio certe ne estas pro la rasoj. Kiaj rasoj ĝenerale? Ĉu la plejparto de la Irananoj ne estas eŭropidaj ĝuste kiel la plejparto de Usonanoj? Mi ne scias pri la kaŭzoj, kial Google malpermesas rektan elŝuton de Chromium aŭ aliaj programaroj de tiuj. Kiel vi povas scii?
"Kvankam ĉi tio estas senkosta libera programaro, sed hmm, pardonon, ĉar vi estas el Irano, vi ne povas uzi ĝin!"
Sed por solvi vian problemon: Kiel vi provas elŝuti na Chromium? Eble vi provu elŝuti la font-kodon kaj kompili ĝin mem aŭ uzi operaciumon kun pakaĵ-mastrumado, kiu enhavas na Chromium (ekzemple per "aptitude install chromium" en Debian aŭ "pacman -S chromium" en Arch).
omid17 (მომხმარებლის პროფილი) 12 აპრილი, 2012 23:47:35
Fenris_kcf (მომხმარებლის პროფილი) 13 აპრილი, 2012 00:22:26
Demian (მომხმარებლის პროფილი) 13 აპრილი, 2012 05:05:39
omid17:Vi eraras. La Persa versio de Google jam delonge funkcias.Mi vidis la persan varianton. Sed ĝenas min la demando, kial ne ekzistas Google-Irano? Kaj kiun serĉilon irananoj uzas ĝenerale kiam ili ŝercas sur interreto. Ĉu ili uzas Google.com aŭ la persan varianton, kiun vi mencias?
@ Omid kaj @ Fenris_kcf:
Kiam mi legis vian diskuton, okazis ke venis la ideo ke eble la kialo ne estas en Irano. Eble la kialo estas en Usono, aŭ la leĝoj de tiu nacio.
Legante tiun ĉi raporton (ne estas neŭtrala) ĉe la retejo de Reuters, mi trovis ke:
- Ekde kelkaj jaroj, usonaj entreprenoj estas malpermesitaj [de la usona registaro] labori kun Irano.
(Tiu estas nur hipotezo. Mi ne certas. Bonvole korekti min se mi eraras.)
darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 13 აპრილი, 2012 06:12:53
omid17:Mi devas konfesi, ke mi legis nur la titolojn de tiuj novaĵ-artikoloj - ŝajne ĝi ankoraŭ ne estas malpermesita, sed ekzistas planoj por tio.darkweasel:Se oni retserĉas "google iran", oni fakte trovas, ke Google estas malpermesita en Irano. La novaĵ-artikoloj pri tio aĝas nur 2 tagojn, do tio ŝajnas esti nova.Vi malpravas. Google ne estas filtrita ĉi tie.
Mi ĉiuokaze miras pri la problemo kun Google Chrome: Kial la usona entrepreno Google devas iel respekti Iranajn leĝojn, se ĝi ne havas subentreprenon en Irano?
Demian (მომხმარებლის პროფილი) 13 აპრილი, 2012 06:28:50
darkweasel:...Kial la usona entrepreno Google devas iel respekti Iranajn leĝojn, se ĝi ne havas subentreprenon en Irano?Mi pensas ke per malpermesi irananojn elŝuti Chrome, Google respektas usonajn leĝojn. Usonoj leĝoj malpermesas kondukti komercon kun Irano. Eble tial, ili ne permesas ke irananoj elŝutu siajn produktojn.
darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 13 აპრილი, 2012 06:49:30
Demian:Ah - nun mi komprenas, dankon!darkweasel:...Kial la usona entrepreno Google devas iel respekti Iranajn leĝojn, se ĝi ne havas subentreprenon en Irano?Mi pensas ke per malpermesi irananojn elŝuti Chrome, Google respektas usonajn leĝojn. Usonoj leĝoj malpermesas kondukti komercon kun Irano. Eble tial, ili ne permesas ke irananoj elŝutu siajn produktojn.
omid17 (მომხმარებლის პროფილი) 13 აპრილი, 2012 07:15:06
omid17 (მომხმარებლის პროფილი) 13 აპრილი, 2012 07:25:39
Demian:Se Google estas malpermesita de labori aŭ komerci kun Irano, tio bone eksplikas kial ne ekzistas Google-Irano.
Mi vidis la persan varianton. Sed ĝenas min la demando, kial ne ekzistas Google-Irano? Kaj kiun serĉilon irananoj uzas ĝenerale kiam ili ŝercas sur interreto. Ĉu ili uzas Google.com aŭ la persan varianton, kiun vi mencias?
Persa versio de Google estas vaste uzata en Irano. Kiam unue oni malfermas Google.com, oni aŭtomate estos kondukita al la Persa versio laŭ la IP-adreso. Kompreneble multaj uzas la anglan version ankaŭ, ĉar kiam oni serĉas por anglajn frazojn, la rezultoj de angla versio estas pli bonaj.
Demian (მომხმარებლის პროფილი) 13 აპრილი, 2012 13:01:34
omid17:Povas esti ke laŭ Usonaj leĝoj, Google estas malpermesita de komerco kun Irana registaro. Sed ĉi tio estas senkosta libera softvaro por ordinara uzo de ĉiuj homoj. La rilato inter tiu leĝo kaj malpermesi Iranajn civitanojn de uzi tiaj produktoj estas tre malforta. Krome, ne temas pri "komerco", ĉar ĉi tio estas neprofitocela programo, kaj doni ĝin al aliuloj ne nomiĝas komerco.Ĉu vi konas la vorton "hipokreteco" ?
Aŭ
Ĉu vi iam aŭdis la faman diraĵon: "ĉio estas permesita en amo kaj milito" ?
Ili uzas tiujn antikvajn teĥnikojn.