目次へ

“Bonan apetiton!”

Ĝamadio,2012年4月12日の

メッセージ: 16

言語: Esperanto

Ĝamadio (プロフィールを表示) 2012年4月12日 16:42:54

Saluton,

antaŭ la manĝado fojfoje la manĝantoj diras unuj al la aliaj: “Bonan apetiton!”. Kion oni devus diri, se ne temus pri manĝado, sed pri trinkado? Ĉu oni ankaŭ uzus la vorton “apetito” aŭ alian?

Dankon por respondoj, kaj se vi manĝas: bonan apetiton,
Ĝ.

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年4月12日 16:54:14

Ĉu je via sano ne taŭgas almenaŭ iucirkonstance? Tio estas miascie la ekvivalento de la germanlingva "prost".

Ĝamadio (プロフィールを表示) 2012年4月12日 18:08:12

darkweasel:Ĉu je via sano ne taŭgas almenaŭ iucirkonstance? Tio estas miascie la ekvivalento de la germanlingva "prost".
Dankon, tio estas bona diraĵo, sed mi celis iomete alian aferon: Mi scivolas, ĉu ekzistas vorto pri bona ĝuo de trinkaĵo, por ke oni povu diri “Bonan ...-on” aŭ simile, do en unu vorto. Do, mi serĉas trinkaĵan ekvivalenton al la manĝaĵa “apetito”. Ĉu oni povus ankaŭ uzi ekzakte tiun vorton por la ĝuo de trinkaĵoj?

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年4月12日 18:34:04

Ĝamadio:Do, mi serĉas trinkaĵan ekvivalenton al la manĝaĵa “apetito”.
Eble trinkemo (aŭ trinkoĝuo) iom taŭgas.

sergejm (プロフィールを表示) 2012年4月12日 18:37:30

Verŝajne, temas ne pri trinkado, sed pri drinkado.
Dum/antaŭ trunkado oni povas same uzi "Bonan apetiton!"
Se vi volas "Bonan ... !", antaŭ drinkado oni povas ŝerce deziri "Bonan ebriadon!"

Ĝamadio (プロフィールを表示) 2012年4月12日 19:20:05

sergejm:Verŝajne, temas ne pri trinkado, sed pri drinkado.
Dum/antaŭ trunkado oni povas same uzi "Bonan apetiton!"
Se vi volas "Bonan ... !", antaŭ drinkado oni povas ŝerce deziri "Bonan ebriadon!"
Fakte, mi vere celis “trinkadon”.

darkweasel:Eble trinkemo (aŭ trinkoĝuo) iom taŭgas.
Tio estas bona.

Ondo (プロフィールを表示) 2012年4月13日 7:18:47

Pri nura trinkado evidente ne ekzistas kutima frazo, simila al "bonan apetiton", sed la lingvo donas al ni senfinan amason da ebloj. Kreu mem vian favoratan bondeziron, aŭ diru:

Bonan trinkon! Ĝuu la sukon (koktelon, bieron, kion ajn)! Trinkoĝuon! Bonguston! La trinkaĵo (vino ktp.) bongustu al vi! Gajan sensoifigon! Malaperu via soifo! Plezuran trinkadon! Ni trinkemu!

Tio estas nur ekzemploj.

antoniomoya (プロフィールを表示) 2012年4月13日 8:16:46

Ondo:Pri nura trinkado evidente ne ekzistas kutima frazo, simila al "bonan apetiton", sed la lingvo donas al ni senfinan amason da ebloj. Kreu mem vian favoratan bondeziron, aŭ diru:

Bonan trinkon! Ĝuu la sukon (koktelon, bieron, kion ajn)! Trinkoĝuon! Bonguston! La trinkaĵo (vino ktp.) bongustu al vi! Gajan sensoifigon! Malaperu via soifo! Plezuran trinkadon! Ni trinkemu!
Viaj sugestoj ŝajnas al mi plej taŭgaj. "Bonan trinkon" mi prefere ŝatas, ĉar estas mallonga frazo, simila al "Bonan apetiton".

Ĉiamaniere, la esprimo "bonan apetiton" ne ŝajnas al mi vere trafa. Mi pensas ke ĝi devenas el la franca "bon appétit", kiu siafoje ne priskribas bone la situacion, do ĝia signifo estas dubsenca. Se vi manĝas, vi tion faras ĉar vi ja havas bonan apetiton, ĉu ne? Ĉar se ne, vi tute ne manĝus!

Do, mi preferus ion similan al "bonan manĝon", "plezuran manĝon", aŭ "ĝuu la manĝon".

Sed, kiel vi sufiĉe trafe diras, kreu vi mem vian favoratan bondeziron.

Amike.

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年4月13日 8:23:13

antoniomoya:
Ĉiamaniere, la esprimo "bonan apetiton" ne ŝajnas al mi vere trafa. Mi pensas ke ĝi devenas el la franca "bon appétit",
kaj la germanlingva "guten appetit".

sudanglo (プロフィールを表示) 2012年4月13日 8:30:31

Je via sano estas la kutima formulo.

Mi atentigu, ke la formulo 'bonan apetiton' kiu imitas similan frazojn en aliaj lingvoj estas, tamen, por anglaj oreloj, komika.

Ĝi ŝajne volas diri, ke la manĝaĵo estas nur ĝuebla se oni estas sufiĉe malsata. (Do necesas deziri al la manĝonto bonan apetiton.)

Aŭdante bonan apetiton, mi pensas - ho ve, mi bezononos apetiton.

先頭にもどる