“Bonan apetiton!”
viết bởi Ĝamadio, Ngày 12 tháng 4 năm 2012
Tin nhắn: 16
Nội dung: Esperanto
Ĝamadio (Xem thông tin cá nhân) 16:42:54 Ngày 12 tháng 4 năm 2012
antaŭ la manĝado fojfoje la manĝantoj diras unuj al la aliaj: “Bonan apetiton!”. Kion oni devus diri, se ne temus pri manĝado, sed pri trinkado? Ĉu oni ankaŭ uzus la vorton “apetito” aŭ alian?
Dankon por respondoj, kaj se vi manĝas: bonan apetiton,
Ĝ.
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 16:54:14 Ngày 12 tháng 4 năm 2012
Ĝamadio (Xem thông tin cá nhân) 18:08:12 Ngày 12 tháng 4 năm 2012
darkweasel:Ĉu je via sano ne taŭgas almenaŭ iucirkonstance? Tio estas miascie la ekvivalento de la germanlingva "prost".Dankon, tio estas bona diraĵo, sed mi celis iomete alian aferon: Mi scivolas, ĉu ekzistas vorto pri bona ĝuo de trinkaĵo, por ke oni povu diri “Bonan ...-on” aŭ simile, do en unu vorto. Do, mi serĉas trinkaĵan ekvivalenton al la manĝaĵa “apetito”. Ĉu oni povus ankaŭ uzi ekzakte tiun vorton por la ĝuo de trinkaĵoj?
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 18:34:04 Ngày 12 tháng 4 năm 2012
Ĝamadio:Do, mi serĉas trinkaĵan ekvivalenton al la manĝaĵa “apetito”.Eble trinkemo (aŭ trinkoĝuo) iom taŭgas.
sergejm (Xem thông tin cá nhân) 18:37:30 Ngày 12 tháng 4 năm 2012
Dum/antaŭ trunkado oni povas same uzi "Bonan apetiton!"
Se vi volas "Bonan ... !", antaŭ drinkado oni povas ŝerce deziri "Bonan ebriadon!"
Ĝamadio (Xem thông tin cá nhân) 19:20:05 Ngày 12 tháng 4 năm 2012
sergejm:Verŝajne, temas ne pri trinkado, sed pri drinkado.Fakte, mi vere celis “trinkadon”.
Dum/antaŭ trunkado oni povas same uzi "Bonan apetiton!"
Se vi volas "Bonan ... !", antaŭ drinkado oni povas ŝerce deziri "Bonan ebriadon!"
darkweasel:Eble trinkemo (aŭ trinkoĝuo) iom taŭgas.Tio estas bona.
Ondo (Xem thông tin cá nhân) 07:18:47 Ngày 13 tháng 4 năm 2012
Bonan trinkon! Ĝuu la sukon (koktelon, bieron, kion ajn)! Trinkoĝuon! Bonguston! La trinkaĵo (vino ktp.) bongustu al vi! Gajan sensoifigon! Malaperu via soifo! Plezuran trinkadon! Ni trinkemu!
Tio estas nur ekzemploj.
antoniomoya (Xem thông tin cá nhân) 08:16:46 Ngày 13 tháng 4 năm 2012
Ondo:Pri nura trinkado evidente ne ekzistas kutima frazo, simila al "bonan apetiton", sed la lingvo donas al ni senfinan amason da ebloj. Kreu mem vian favoratan bondeziron, aŭ diru:Viaj sugestoj ŝajnas al mi plej taŭgaj. "Bonan trinkon" mi prefere ŝatas, ĉar estas mallonga frazo, simila al "Bonan apetiton".
Bonan trinkon! Ĝuu la sukon (koktelon, bieron, kion ajn)! Trinkoĝuon! Bonguston! La trinkaĵo (vino ktp.) bongustu al vi! Gajan sensoifigon! Malaperu via soifo! Plezuran trinkadon! Ni trinkemu!
Ĉiamaniere, la esprimo "bonan apetiton" ne ŝajnas al mi vere trafa. Mi pensas ke ĝi devenas el la franca "bon appétit", kiu siafoje ne priskribas bone la situacion, do ĝia signifo estas dubsenca. Se vi manĝas, vi tion faras ĉar vi ja havas bonan apetiton, ĉu ne? Ĉar se ne, vi tute ne manĝus!
Do, mi preferus ion similan al "bonan manĝon", "plezuran manĝon", aŭ "ĝuu la manĝon".
Sed, kiel vi sufiĉe trafe diras, kreu vi mem vian favoratan bondeziron.
Amike.
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 08:23:13 Ngày 13 tháng 4 năm 2012
antoniomoya:kaj la germanlingva "guten appetit".
Ĉiamaniere, la esprimo "bonan apetiton" ne ŝajnas al mi vere trafa. Mi pensas ke ĝi devenas el la franca "bon appétit",
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 08:30:31 Ngày 13 tháng 4 năm 2012
Mi atentigu, ke la formulo 'bonan apetiton' kiu imitas similan frazojn en aliaj lingvoj estas, tamen, por anglaj oreloj, komika.
Ĝi ŝajne volas diri, ke la manĝaĵo estas nur ĝuebla se oni estas sufiĉe malsata. (Do necesas deziri al la manĝonto bonan apetiton.)
Aŭdante bonan apetiton, mi pensas - ho ve, mi bezononos apetiton.