Kwa maudhui

Ĉu estas bone resti anonima en la forumo?

ya robbkvasnak, 14 Aprili 2012

Ujumbe: 33

Lugha: Esperanto

robbkvasnak (Wasifu wa mtumiaji) 18 Aprili 2012 1:33:45 asubuhi

Kaj vi rajtas insulti min kaj esti malĝentila en via vortelekto. Mi bedaŭras sed mi ne plu respondos al viaj insultoj.

Desit1 (Wasifu wa mtumiaji) 18 Aprili 2012 1:42:37 asubuhi

robbkvasnak:Kaj vi rajtas insulti min kaj esti malĝentila en via vortelekto. Mi bedaŭras sed mi ne plu respondos al viaj insultoj.
Kio??!! Kiam mi insultis vin?? Diru, mi defias vin, vere, kiam mi insultis vin???

antoniomoya (Wasifu wa mtumiaji) 18 Aprili 2012 7:57:32 asubuhi

Denove la sama kaj ripetita afero videbla en pluraj forumoj de Lernu, nome: miskompreno, malbona etoso kaj koleroj.

Ĉu ni iam lernos konduti nin kiel saĝaj, ĝentilaj kaj respektemaj forumanoj? (Sufiĉas flegi kaj mezuri niajn vortojn) ridulo.gif

Amike.

novatago (Wasifu wa mtumiaji) 18 Aprili 2012 8:37:56 asubuhi

Mi vidis nek insulton de Desit1 al robbkvasnak, nek insulteman intencon.

robbkvasnak:Tiel oni ne insultas unu la alian, kiel okazis al mi ĉi-tie pere de iu kromnomulo kiu nun nei esti farinta tion. La estraro de lernu forviŝis lian insulton sed ĝi restis en la komputiloj de aliaj anoj.
Nun mi komprenas la devenon de la fadeno. La teamo de Lernu! rajtas kaj nuligi mesaĝojn, kaj nuligi kontojn. Komprenble, neniel tio garantias ke iu ne insultos sed sendube tio helpas.

Mi ne scias ĝuste kiel funkcias aferojn en Usono. Laŭ mia scio, tie ne estas devige havi ian nacian identigilon, tamen por ne seriozaj aferoj estas relative facile akiri malveran identigilon por uzi ĝin, kaj eble ĝi estas uzebla eĉ por seriozaj aferoj. En Hispanio, estas devige havi identigilon, mi ne scias ĉu estas facile akiri malveran identigilon, ĉar tion nur oni bezonus por tute kontraŭleĝajn aferojn, kaj laŭ mia scio, neniu riskus sin per akiro de malveran identigilon nur por aĉeti alkoholon aŭ simila afero (eble mi eraras); tamen, ankaŭ eblas akiri malveran identigilon. Mi ne komprenas kiel vi volas ke lernu! kontrolu identoj, se nur por komenci, ĉiu lando havas sian propran leĝon pri persona identigado.

Vi diros ke vi ne parolis pri tio. Tamen, se lernu iel postulus veran nomon, lernu neniam havus realan ŝancon por kontroli verecon de tiu nomo.

Ĝis, Novatago.

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 18 Aprili 2012 9:05:34 asubuhi

novatago:Tamen, se lernu iel postulus veran nomon,
tiam mi forigus mian konton.

fajrkapo (Wasifu wa mtumiaji) 18 Aprili 2012 10:26:07 asubuhi

darkweasel:
novatago:Tamen, se lernu iel postulus veran nomon,
tiam mi forigus mian konton.
ĉiu estas libera fari tion kio oni volas ene demokratiaj landoj, kiuj pro tio ili estas demokratiaj, ene la respekto kaj la libero de ĉiuj por ĉiuj. Oni Povas esti anonime aŭ ne.
Mi ne komprenas por kio fari malfacile tion kio estas facile.
ĝis

robbkvasnak (Wasifu wa mtumiaji) 18 Aprili 2012 11:55:43 asubuhi

Ŝajne mi vivas en kulturo kie oni povas diskuti sen ataki persone al la aliaj diskuktantoj. Ĉi-tie oni kredas ke ataki persone estas rajto.

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 18 Aprili 2012 1:49:09 alasiri

robbkvasnak:Ŝajne mi vivas en kulturo kie oni povas diskuti sen ataki persone al la aliaj diskuktantoj. Ĉi-tie oni kredas ke ataki persone estas rajto.
Kiu precize atakis vin persone en tiu ĉi fadeno?

Desit1 (Wasifu wa mtumiaji) 18 Aprili 2012 2:53:04 alasiri

Tio jam ŝajnas persona afero de Robb kontraŭ mi :/ eĉ kiam mi ne scias certe pri kio li parolas. Mi diris nenion malafablan, "ellernu korelativojn" ne estas insulto, ĉu jes? Kaj oni petis min peti pardonon al li pro mia insultemo, sed mi ne faros, ĉar mi ne emis insulti lin, li estis kiu sentis sin ofendita pro mia anonimeco, kaj jam, fino! Damne...Li kreas malbonan famon al si mem.

Paquillo (Wasifu wa mtumiaji) 18 Aprili 2012 6:08:43 alasiri

Mi ŝatus ke ĉi tie oni povus tute libere paroli, sen iaj kontrolantoj, tio estus libereco. mi neniam sentiĝis ofendita pro atakoj kontraŭ mi, tio nur montras la personan kvaliton de la atakantoj, ne de la atakitoj. administrantoj devus esti pli toleremaj kaj lasi ke ĉi tio disvolviĝu kiel la reala vivo. la forumoj ne devus esti kiel fantaziaj mondoj en kiuj ĉiuj estas bonaj devige, pro timo al la administrantoj. la kanzono "the wall" diras ion pri ĉi tio.

Kurudi juu