본문으로

Ĉu estas bone resti anonima en la forumo?

글쓴이: robbkvasnak, 2012년 4월 14일

글: 33

언어: Esperanto

robbkvasnak (프로필 보기) 2012년 4월 14일 오후 6:37:04

Mi uzas mian veran nomon kiam mi skribas ĉi-tie. Aliaj anoj uzas kromnomon. Ĉu tio estas bona afero por la diskuto?

dpmsf (프로필 보기) 2012년 4월 14일 오후 7:04:24

Mi pensas, ke tio ne estas grava.
Unue ĉiuj eldonas iliajn opiniojn, tio estas gravo.
Due neniu pensas, ke vi havas vian opinion pro via nomo.
Trie kelkaj personoj ne ŝatas publikigi iliajn nomojn ĉe interreto.
Do malstreĉiĝu, la forumo estas amuza, kial ĉiuj havas diferencajn opiniojn.

Amike,
Daniel

fajrkapo (프로필 보기) 2012년 4월 14일 오후 11:52:07

La gravo ne estas la vera nomo, por kio volas mi scii la veran nomon? sed scii ion pri la deveno, la lando, por povi diskuti en la gepatra lingvo, aŭ helpi alian se estas duboj, pri la aĝo, por scii iomete pri sia vivo, kaj pri la eo-nivelo por havi ideon pri kiel paroli aŭ ne...
La cetero kiu la alia aldonas en sia profilo ankaŭ povas esti utila por koni iomete la alian homon, sed mi opinias ke la vera nomo ne estas necesa, kvankam oni povas diri ĝin, klare, sed por mi estas same ke via nomo estas peter ol Robin, eĉ ne en mia e-poŝto mi havas mian veran nomon...
Ĝis

darkweasel (프로필 보기) 2012년 4월 15일 오전 11:09:06

Laŭ mi oni juĝu sian kundiskutanton laŭ la enhavo de ties skribaĵo. Ĉu por tio gravas iuj ajn personaj informoj? Kaj cetere mi ne certas, ĉu ankaŭ post 20 jaroj mi volos, ke tio, kion mi nun skribas tie ĉi, estu videbla al ĉiu, kiu retserĉas mian realnomon.

jrhowa (프로필 보기) 2012년 4월 15일 오후 6:55:02

Mi samopinias kiel fajrkapo. Mi pensas, ke iom da personaj informoj helpas diskuti inter ni. Sed la vera nomo ne gravas al mi.

novatago (프로필 보기) 2012년 4월 15일 오후 10:36:03

Mi opinias, ke fakte estas nepre uzi kromnomon. Interreto estas tro publika kaj en propra lando/urbo/vilaĝo, ne ĉiam oni rajtas libere opinii, sen ekhavi tial ĉiajn problemojn. Jam estas tre bone sciite, ke multaj havis problemojn por trovi laboron pro uzi veran nomon kunekun intimaj informoj kaj fotaĵoj en feisbuko.

Eble iu povus pensi: "se vi ne estus kaŝita "malantaŭ" kromnomo, vi ne parolus tiel". Tial, uzi verajn nomojn, laŭ mi, tre malhelpus la ideajn interŝangojn.

Uzi verajn nomojn nur helpus kontraŭ interretaj troloj. Sed mi pensas ke eĉ tiel, ili ekzistus.

Ĝis, Novatago.

robbkvasnak (프로필 보기) 2012년 4월 15일 오후 10:57:20

Mi nur uzas mian veran nomon ĉi-tie kaj en mia unua hotmejl-konto - kaj memkompreneble en mia konto ĉe la laboro - mi estas en aliaj, malpli seriozaj babilejoj kaj tie mi uzas kaŝnomon. Ĉi-tie mi ne hontas pri kio mi skribas kaj mi certe ne havus problemojn ĉe la laboro pro tio - verŝajne neniu en mia universitato legas lernu. Kaj se ili legus ĝin mi ne hontus pri miaj opinioj.

novatago (프로필 보기) 2012년 4월 16일 오전 12:42:21

robbkvasnak:Ĉi-tie mi ne hontas pri kio mi skribas kaj mi certe ne havus problemojn ĉe la laboro pro tio - verŝajne neniu en mia universitato legas lernu. Kaj se ili legus ĝin mi ne hontus pri miaj opinioj.
La afero neniel temas pri ĉu mi sentas honton. Fakte, mi sentas grandan fieron pro kelkaj el miaj interretaj aferoj. La afero nur temas pri scii, kiun mi sciigas pri mi eĉ se estas aferoj tute senproblemaj. Loĝi en malgranda urbo (krom fejsbuko, kie cetere, mi neniam ĉeestis) komprenigas onin, ke ju malpli najbaroj scias pri oni mem, des pli bone.

Ĝis, Novatago.

robbkvasnak (프로필 보기) 2012년 4월 16일 오전 1:07:10

Mi loĝas en urbo kun aliaj milionoj da homoj. Sed eĉ la E-klubano ĉe ni ne legas lernu!!!

darkweasel (프로필 보기) 2012년 4월 16일 오전 5:48:03

novatago:
Uzi verajn nomojn nur helpus kontraŭ interretaj troloj. Sed mi pensas ke eĉ tiel, ili ekzistus.
... speciale ĉar trolo povus ekzemple simple aserti, ke ĝi nomiĝas "Markus Bruckner" - aŭ io alia, kio konvenas al ties (laŭaserta) loĝlando kaj denaska lingvo. La malon ne eblas pruvi, same kiel eĉ ne eblas fakte pruvi, ke nia uzanto "robbkvasnak" fakte nomiĝas tiel (krom eble al tiuj, kiuj konas lin persone kaj vidis lin antaŭ sia komputilo, ensalutinta en lernu!). Eĉ eblas, ke pluraj homoj uzas unu konton - mi povus simple doni al iu mian pasvorton kaj tiu tiam skribus per la salutnomo "darkweasel".

다시 위로