Poruke: 16
Jezik: Esperanto
Suzumiya (Prikaz profila) 19. travnja 2012. 02:21:55
Kiom mi scias, en Esperanto oni povas uzi la verbon fine de frazo ĉar la uzo de akuzativo allasas ni fari ĝin. Se mi ĉiam volas uzi la verbon fine de frazo tial ke mi ŝatas kiun ordo de frazo, ĉu mi povus fari ĝin sen problemoj? Se ĝi estas ebla, kiu estus la ordo konsilinda? precipe kun esprimoej pervortaj(perífrasis verbales) (bizara provo de fari vorton bazata je la etimologio greka xD).
Ekzemple:
Mi nemiam tian aferon estis kaptinta
Mi nemiam tian aferon kaptinta estis
I had never seen such thing.
Kiu?
Mi scias, ke en Esperanto oni preferas ordon de frazon pli simpla, sed, ĝi nur estas por uzi la ''perífrasis verbales''
Dankon!
hebda999 (Prikaz profila) 19. travnja 2012. 05:15:06
Suzumiya:...Mi neniam vidis ion similan.
Mi nemiam tian aferon estis kaptinta
Mi nemiam tian aferon kaptinta estis
I had never seen such thing.
Tjeri (Prikaz profila) 19. travnja 2012. 05:31:03
ĉu mi povus fari ĝin sen problemoj?La problemo estas, ke iuj ne komprenos vin, almenaŭ ne tuj.
kefga_x (Prikaz profila) 19. travnja 2012. 05:47:25
hebda999:Mi neniam ion similan vidis.Suzumiya:...Mi neniam vidis ion similan.
Mi nemiam tian aferon estis kaptinta
Mi nemiam tian aferon kaptinta estis
I had never seen such thing.
Alian ordon uzi devas. Ĉi tiu provo estas. Ĉi tiu ordo al mi plaĉas. Amuze kaj malsame estas. Vi kion pensas?
Hyperboreus (Prikaz profila) 19. travnja 2012. 05:55:21
Kirilo81 (Prikaz profila) 19. travnja 2012. 07:00:32
OSV 1.1% – OVS 6.9% – SOV 0.4% – SVO 90.1% – VOS 1.2% – VSO 0.3%
La fakta baza vortordo (kiel sciate) estas S-V-O. Vi povas senprobleme uzi S-O-V, sed vi havu iun kaŭzon.
hebda999 (Prikaz profila) 19. travnja 2012. 07:30:22
kefga_x:Tre bone vi tion faras, Yoda estante.hebda999:Mi neniam ion similan vidis.Suzumiya:...Mi neniam vidis ion similan.
Mi nemiam tian aferon estis kaptinta
Mi nemiam tian aferon kaptinta estis
I had never seen such thing.
Alian ordon uzi devas. Ĉi tiu provo estas. Ĉi tiu ordo al mi plaĉas. Amuze kaj malsame estas. Vi kion pensas?
sudanglo (Prikaz profila) 19. travnja 2012. 08:14:53
Rilate la diversaj teoriajn ordigojn de S,O,V, en simpla frazo, la kutima ordo (kiel la statistiko de Wim Jansen montris) estas ja SVO.
Se vi devias de tiu ordo, kiam ne estas bona kialo por tio, vi simple malfaciligas la komprenon por via aŭdanto aŭ leganto.
1. Esperanto, parolata ĉie en la mondo, en grandaj kaj malgrandaj landoj, estas
Se mi aŭdas tion, mi atendas daŭrigon de la frazo post la 'estas'.
Aliflanke, la suba frazo ŝajnas kompleta penso.
2. Esperanto estas parolata ĉie en la mondo, en grandaj kaj malgrandaj landoj.
Hyperboreus (Prikaz profila) 19. travnja 2012. 17:02:25
fajrkapo (Prikaz profila) 19. travnja 2012. 17:04:15
hebda999:Ankaŭ eblas Mi neniam vidis ian, por ĝuste uzi la a-korelativojnSuzumiya:...Mi neniam vidis ion similan.
Mi nemiam tian aferon estis kaptinta
Mi nemiam tian aferon kaptinta estis
I had never seen such thing.