前往目錄

frekvenco de la uzo de la verboj fine de frazo

貼文者: Suzumiya, 2012年4月19日

訊息: 17

語言: Esperanto

Suzumiya (顯示個人資料) 2012年4月19日上午2:21:55

Salve!

Kiom mi scias, en Esperanto oni povas uzi la verbon fine de frazo ĉar la uzo de akuzativo allasas ni fari ĝin. Se mi ĉiam volas uzi la verbon fine de frazo tial ke mi ŝatas kiun ordo de frazo, ĉu mi povus fari ĝin sen problemoj? Se ĝi estas ebla, kiu estus la ordo konsilinda? precipe kun esprimoej pervortaj(perífrasis verbales) (bizara provo de fari vorton bazata je la etimologio greka xD).

Ekzemple:

Mi nemiam tian aferon estis kaptinta
Mi nemiam tian aferon kaptinta estis
I had never seen such thing.

Kiu?

Mi scias, ke en Esperanto oni preferas ordon de frazon pli simpla, sed, ĝi nur estas por uzi la ''perífrasis verbales''

Dankon!

hebda999 (顯示個人資料) 2012年4月19日上午5:15:06

Suzumiya:...
Mi nemiam tian aferon estis kaptinta
Mi nemiam tian aferon kaptinta estis
I had never seen such thing.
Mi neniam vidis ion similan.

Tjeri (顯示個人資料) 2012年4月19日上午5:31:03

ĉu mi povus fari ĝin sen problemoj?
La problemo estas, ke iuj ne komprenos vin, almenaŭ ne tuj.

kefga_x (顯示個人資料) 2012年4月19日上午5:47:25

hebda999:
Suzumiya:...
Mi nemiam tian aferon estis kaptinta
Mi nemiam tian aferon kaptinta estis
I had never seen such thing.
Mi neniam vidis ion similan.
Mi neniam ion similan vidis.

Alian ordon uzi devas. Ĉi tiu provo estas. Ĉi tiu ordo al mi plaĉas. Amuze kaj malsame estas. Vi kion pensas?

Hyperboreus (顯示個人資料) 2012年4月19日上午5:55:21

Forigite

Kirilo81 (顯示個人資料) 2012年4月19日上午7:00:32

Jen kelkaj nombroj (el la disertaĵo de Wim Jansen pri vortordo en Esperanto):

OSV 1.1% – OVS 6.9% – SOV 0.4% – SVO 90.1% – VOS 1.2% – VSO 0.3%

La fakta baza vortordo (kiel sciate) estas S-V-O. Vi povas senprobleme uzi S-O-V, sed vi havu iun kaŭzon. okulumo.gif

hebda999 (顯示個人資料) 2012年4月19日上午7:30:22

kefga_x:
hebda999:
Suzumiya:...
Mi nemiam tian aferon estis kaptinta
Mi nemiam tian aferon kaptinta estis
I had never seen such thing.
Mi neniam vidis ion similan.
Mi neniam ion similan vidis.

Alian ordon uzi devas. Ĉi tiu provo estas. Ĉi tiu ordo al mi plaĉas. Amuze kaj malsame estas. Vi kion pensas?
Tre bone vi tion faras, Yoda estante.

sudanglo (顯示個人資料) 2012年4月19日上午8:14:53

Ne tro kredu la oftan aserton ke la vorto-ordo en Esperanto estas libera. Ĝi estas iom libera, sed oni ofte devas iom strikte observi certan ordon.

Rilate la diversaj teoriajn ordigojn de S,O,V, en simpla frazo, la kutima ordo (kiel la statistiko de Wim Jansen montris) estas ja SVO.

Se vi devias de tiu ordo, kiam ne estas bona kialo por tio, vi simple malfaciligas la komprenon por via aŭdanto aŭ leganto.

1. Esperanto, parolata ĉie en la mondo, en grandaj kaj malgrandaj landoj, estas

Se mi aŭdas tion, mi atendas daŭrigon de la frazo post la 'estas'.

Aliflanke, la suba frazo ŝajnas kompleta penso.

2. Esperanto estas parolata ĉie en la mondo, en grandaj kaj malgrandaj landoj.

Hyperboreus (顯示個人資料) 2012年4月19日下午5:02:25

Forigite

fajrkapo (顯示個人資料) 2012年4月19日下午5:04:15

hebda999:
Suzumiya:...
Mi nemiam tian aferon estis kaptinta
Mi nemiam tian aferon kaptinta estis
I had never seen such thing.
Mi neniam vidis ion similan.
Ankaŭ eblas Mi neniam vidis ian, por ĝuste uzi la a-korelativojn

回到上端