Skip to the content

Moderatoro?

by Chainy, April 21, 2012

Messages: 88

Language: Esperanto

fajrkapo (User's profile) April 26, 2012, 6:26:22 PM

Ĉi tie tiu kiu admininistras, pli similas al profesio, kiel ĉiutaga tasko, ol homo kiu foje administras, do estus pli trafe -isto ol anto, kvankam ni estas pli alkutimiĝitaj al administranto, sed esperanto ne estas kutimlingvo sed logiklingvo.
bkm

Chainy (User's profile) April 27, 2012, 12:54:48 PM

sudanglo:Moderatoro ne ĉiam deĵoras kaj dum li deĵoras tiu rolas kiel moderiganto - same por administranto.

Ju pli mi pripensas la aferon, des pli mi trovas bizare, paroli pri istoj rilate tiujn funkciojn.
Estas interese, ke per serĉo en la Tekstaro, oni trovas nur 11 trafojn por 'administristo', sed 110 trafojn por 'administranto'. Klare, tiu lasta estas la pli populara varianto. Ankaŭ en tiu ĉi forumo de Lernu, mi plej ofte legas la vorton 'administrAnto' - la teamanoj de Lernu ankaŭ uzas tiun varianton. Interese, kial estas tiel?

Pro tio, ke mi kutime renkontas la formon 'administranto', mi eble preferus tion uzi anstataŭ la ista varianto. Darkweasel menciis, ke la ista varianto povus esti utila pro tio, ke ĝi ankaŭ havas adjektivan formon, sed mi traserĉis ĉiujn dosierojn de nia traduko, kaj ni nur trifoje uzis tian adjektivon:

1. Administration Login = Administrista ensaluto
(index.esperanto-utf8.php, ĉeno 75)

2. Admin approval = Administrista akcepto
(Login.esperanto-utf8.php, ĉeno 60)

3. Admin panel = Administrista panelo
(Search.esperanto-utf8.php, ĉeno 58)

----

Rilate 'moderator', en la diskutlisto 'Tradukado' ĝis nun tri homoj ankaŭ sugestis 'moderiganto'. Neniu sugestis la istan formon de tiu vorto. Mi ne povas doni bonan klarigon, kial estas tiel kun la vortoj 'administranto' kaj 'moderiganto', sed ŝajne estas ĝenerale certa prefero por tiaj formoj.

darkweasel (User's profile) April 27, 2012, 1:09:16 PM

Chainy:sed mi traserĉis ĉiujn dosierojn de nia traduko, kaj ni nur trifoje uzis tian adjektivon
Nia terminaro estos tamen uzata ankaŭ de uzantoj de SMF-forumoj diskutantaj pri io, kio okazas en forumo, kaj ni ne povas diri, kiel ofte tiaj uzantoj bezonos adjektivan formon.

Ĉe la lernu!-a termino lingvohelpanto estas simile - antaŭ nelonge mi bezonis ion kiel *lingvohelpanta korespondo, kaj poste mi elturniĝis per la ne tre plaĉa termino lingvohelpa korespondo. Tio ĉi tute ne estus problemo, se la termino estus lingvohelpisto. Eble la kreintoj de la termino lingvohelpanto pensis same, ke en neniu ĉeno de lernu! mem okazas adjektiva formo - kaj jen la rezulto.

Fojfoje necesas kuraĝi kontraŭi la kutimon favore al la logiko (jes, mi opinias tiujn rolojn senpagaj profesioj, do estas tute logike uzi -ist) kaj oportuneco.

Chainy (User's profile) April 27, 2012, 1:15:45 PM

Jen vi povas vidi la respondojn ĉi-teme en la diskutlisto 'Tradukado':

1. Moderator?
2. Moderator
3. -isto / -anto / -ulo

darkweasel (User's profile) April 27, 2012, 1:22:16 PM

Chainy:Jen vi povas vidi la respondojn ĉi-teme en la diskutlisto 'Tradukado':

1. Moderator?
2. Moderator
3. -isto / -anto / -ulo
Dankon pro la ligiloj - ankaŭ mi nun aliĝis tiun grupon.

Ĉiuokaze la sola argumento kontraŭ -ist, kiun mi trovis tie (krom la kutimo), estas:

Fakte temas ne pri profesioj por uzi -isto-n, ankaux ne temas pri nuntempa ago.

Tamen jen PMEG: IST:
IST = “persono, kiu ofte okupiĝas pri io (eble profesie)”. Komparu kun AN kaj ISM. Tio, kio staras antaŭ IST, ĉiam estas tio, pri kio okupiĝas la persono.

Estas ofta miskompreno, ke IST egalas al “profesiulo”, sed ĝia vera signifo estas pli vasta:


Ĉu ne do ĝuste por tio, kion ni celas tie ĉi, ekzistas -ist?

Chainy (User's profile) April 27, 2012, 1:31:34 PM

darkweasel:Ĉe la lernu!-a termino lingvohelpanto estas simile - antaŭ nelonge mi bezonis ion kiel *lingvohelpanta korespondo, kaj poste mi elturniĝis per la ne tre plaĉa termino lingvohelpa korespondo.
= Korespondado de lingvohelpantoj

Do, tio ne estas granda problemo, ĉu ne?

darkweasel (User's profile) April 27, 2012, 1:56:19 PM

Chainy:
darkweasel:Ĉe la lernu!-a termino lingvohelpanto estas simile - antaŭ nelonge mi bezonis ion kiel *lingvohelpanta korespondo, kaj poste mi elturniĝis per la ne tre plaĉa termino lingvohelpa korespondo.
= Korespondado de lingvohelpantoj

Do, tio ne estas granda problemo, ĉu ne?
Efektive temis ne pri ago korespondi, sed pri unuopa mesaĝo sendita per la lingvohelpantejo (ili nomiĝas korespondoj en la terminaro de lernu!).

Se uzi de, tio rezultigas korespondo de lingvohelpanto, sed ĉar de kutime signifas apartenon, ŝajnis strange al mi uzi de lingvohelpanto, kiam temis pri unu el miaj korespondoj. Tio ŝajnis al mi parolado pri si mem per la tria persono.

sudanglo (User's profile) April 27, 2012, 7:49:44 PM

Darkweasel menciis, ke la ista varianto povus esti utila pro tio, ke ĝi ankaŭ havas adjektivan formon
Mi ne kaptas la argumenton.

Evidente oni povas derivi la adjektivon administranta, kio ne absolute devas nur signifi 'administering'. Ĝi povas ankau signifi administrant(o)-a (depende de la kunteksto).

Ĉu progresinta klaso nur povas signifi klaso kiu progresis? Mi pensas, ke tute klare tio povas signifi klasoj por progresintoj.

Cetere, se 'Administranta ensaluto' ĝenas, oni povas tute bone diri Administra ensaluto, aŭ ensaluto de Adminstranto, aŭ Administranto-ensaluto - eĉ Administracia ensaluto.

Tio iom revizitas la diskuton pri vestejo. Se mi bone memoras, ni konkludas, ke tio povas signifi kaj vest(i)ejo kaj vest(o)ejo. Do la derivo estas de la vortoj - vesti kaj vesto, respektive.

Same, matenmanĝa salono/horo estas derivo de 'matenmanĝo' ne de 'manĝi'.

Edit: En Esperanto Kinematografio kaj Aŭtomobilo mallongiĝis al Kino kaj Aŭto respektive. Do se oni mallongigus al Admin-ensaluto tio eble ne tro ŝokus.

darkweasel (User's profile) April 27, 2012, 8:08:50 PM

sudanglo:
Evidente oni povas derivi la adjektivon administranta, kio ne absolute devas nur signifi 'administering'. Ĝi povas ankau signifi administrant(o)-a (depende de la kunteksto).

Ĉu progresinta klaso nur povas signifi klaso kiu progresis? Mi pensas, ke tute klare tio povas signifi klasoj por progresintoj.
PMEG: Problemoj pri O-finaĵaj participoj malkonsentas.
sudanglo:
Cetere, se 'Administranta ensaluto' ĝenas, oni povas tute bone diri Administra ensaluto, aŭ ensaluto de Adminstranto, aŭ Administranto-ensaluto - eĉ Administracia ensaluto.
Evidente eblas iel elturniĝi, sed ĉu ne estas pli bone uzi formon, ĉe kiu tio ne necesas? Speciale se tiu formo eĉ esprimas la celataĵon pli bone ...
sudanglo:
Edit: En Esperanto Kinematografio kaj Aŭtomobilo mallongiĝis al Kino kaj Aŭto respektive. Do se oni mallongigus al Admin-ensaluto tio eble ne tro ŝokus.
ridulo.gif

erinja (User's profile) April 28, 2012, 12:47:55 AM

sudanglo:Bone, Erinja. Tio subtenas mian argumenton, ke oni ne uzu -isto rilate al administranto kaj moderiganto de forumo.
Tute ne. Mi diris ke tio povus esti regula okupo, kaj laŭ mi, tiuj kiuj administras forumon faras tion sufiĉe regule. Laŭ mi tio estas bona argumento por uzo de -ist-.

Tamen ĉu -ant-, ĉu -ist-, mi ne havas aparte fortan opinion pri ĉi tiu specifa situacio.

Back to the top