Kiu estas la plej facila natura lingvo?
by Paquillo, April 24, 2012
Messages: 100
Language: Esperanto
brw1 (User's profile) April 16, 2013, 9:16:20 PM
yyaann (User's profile) April 16, 2013, 11:36:54 PM
agarrido18:Diru al mi, ĉu vi studis Tagalogon je la estinteco? Mi devas konfesi, ke vi saĝe elektis kaj donis min la vortojn, tiuj havas malsamajn formojn el ĝiaj tradukoj, aŭ la vortojn, tiuj havas neniun tradukon en Tagalogo.Amiko, unue dankegon pro via traduko. Due, bonvolu ne miskompreni min. Miaj intencoj estas plej pacemaj kaj komprenemaj. Mi faris al vi demandon pro nura scivolemo. Mi ne celis starigi iajn ajn malfacilaĵojn por vi. Trie, ne, mi neniam studis la tagalogan.
Fakte, ĉu la Esperantaj kaj tagalogaj vortoj aspektas same aŭ ne, tio ne gravas al mi. La kialo, pro kiu mi petis vin traduki, tio estis, ke mi volis scii, ĉu tagologe oni kunigas vortojn por krei aliajn vortojn, same kiel oni faras en Esperanto. Alivorte, mi scivolis ne pri la grado de vorta sameco, sed ja pri la grado de vortfarada sameco.
Per via traduko, evidentiĝis al mi, ke la tagaloga ja uzas ian vortfaradon. Ekzemple: kalusugan, malusog, magpalusog, maaaring palusugin, hindi maaaring palusugin.
Tre interese!
agarrido18:Ŝi rigardas la urban, noktan vidaĵon foteme.
Mi ne povas kompreni la kuntekston de ĉi tiu frazo.
brw1:Ŝi rigardas la urban, noktan vidaĵon foteme. She sees the town nocturnal phographic view. Mi pensas ke estas kio li volis diri.agarrido18, brw1. Mi pardonpetas. Mi devas agnoski, ke mi skribis per malfacila stilo. Tamen, la radikoj, kiujn mi uzis, estas tre simplaj, kiel vi tuj vidos.
1/ Vid-aĵo estas tio, kion oni vidas ; aĵo vidata.
2/ Se vi rigardas ion fot-eme, tio signifas, ke vi emas foti. Vi deziras fari foton pri tio, kion vi vidas.
Tre malfacilas traduki la vortojn al la angla, sed oni povas fari frazon pli-malpli samsensan: "She is gazing at the urban, nocturnal view, longing to take a picture".
agarrido18 (User's profile) April 17, 2013, 6:29:10 AM
Per la multampleksa analizo je viaj klarigoj, espereble mi povis kompreni vian argumenton. Komence mi ne povis kompreni ĝin, kaj mi certe miskomprenis vian tonon. Krome, mi ĵus ne povis kompreni la duan frazon, ĉar la adverbo 'forteme' ĉefe konfuzis min.
Mi ĵus volas klarigi al tiuj interesitaj, ke la propraj kaj lokaj vortoj de Tagalogo estas ne similaj kun la vortoj de Eo. Ja, certe, la vortojn pruntis el Hispana lingvo estas la vortoj similaj kun la vortoj de Eo. Tamen, ĉar la vortoj estas jam partoj de la Tagalogo leksiko, la tri lingvoj: ES, EO, kaj TL partoprenas kelkaj reciprokaj similecoj. Per tiel, estas la bona ebleco kun lernado tiujn lingvojn facile, por pli bonega scio.
vincas (User's profile) April 17, 2013, 8:20:13 AM
Kiu estas la plej facila natura lingvo gramatike?Angla lingvo, mi pensas
agarrido18 (User's profile) April 17, 2013, 1:19:24 PM
vincas:Bedaŭrinde, al mi, la angla lingvo havas kompleksan gramatikon, kvankam ĝi estas unu el miaj denaskaj lingvoj. Tamen, bonsanĉe mi povis ellerni tiun.
Angla lingvo, mi pensas
Dakila_Sidhi (User's profile) April 17, 2013, 2:36:20 PM
agarrido18:Mi malkonsentas. Laŭ mi, la Filipina kaj la Tagaloga estas du de la pli malfacilaj lingvoj en la mondo.Kiu estas la plej facila natura lingvo gramatike?Al mi, ĝi estas la Filipina lingvo, specife la ĉefa dialekto, Tagalogo. Kiel Esperanto, ĉiuj ĝiaj literoj estas prononcitaj. Estas multaj vortoj, kiuj estas similaj kun Esperanto. Ĝiaj gramatikaj strukturoj ankaŭ estas facilaj.
Bedaŭrinde, al mi, la angla lingvo havas kompleksan gramatikon, kvankam ĝi estas unu el miaj denaskaj lingvoj. Tamen, bonsanĉe mi povis ellerni tiun.
Kaj miaopinie, la Angla facilas gramatike; la Filipina kaj la Tagaloga malfacilas gramatike.
vincas (User's profile) April 17, 2013, 7:53:29 PM
agarrido18:Ha, vi ne lernis la polanvincas:Bedaŭrinde, al mi, la angla lingvo havas kompleksan gramatikon, kvankam ĝi estas unu el miaj denaskaj lingvoj. Tamen, bonsanĉe mi povis ellerni tiun.
Angla lingvo, mi pensas
pdenisowski (User's profile) April 27, 2013, 2:49:09 AM
Paquillo:Laŭ vi:La patrina
Kiu estas la plej facila natura lingvo?
Kiu estas la plej facila natura lingvo gramatike?
Kiu estas la plej facila natura lingvo je ortografio k prononco?
agarrido18 (User's profile) April 27, 2013, 3:40:58 AM
vincas:Jes. Mi ankoraŭ ne lernis polan lingvon. Espereble, je la estonteco, mi studos tiun, kaj ĝian gramatikon. Nu, aŭ tiu estas facila aŭ ne, mi ĉiam pretas por surprizoj!agarrido18:Ha, vi ne lernis la polanvincas:Bedaŭrinde, al mi, la angla lingvo havas kompleksan gramatikon, kvankam ĝi estas unu el miaj denaskaj lingvoj. Tamen, bonsanĉe mi povis ellerni tiun.
Angla lingvo, mi pensas
agarrido18 (User's profile) April 27, 2013, 3:55:42 AM
Dakila_Sidhi:Mi pensas, ke la filipina lingvo estas plej malfacila, koncerne la havebleco de la vortoj. Ekzemple, se vi vidus la tradukon el Eo al Tl, vi rimarkus, ke tekstoj en tagaloga estas tre longaj, ĉar oni devas uzi multaj vortoj por komplete eligi la esencon de la frazo. Ĉu ne?agarrido18:Mi malkonsentas. Laŭ mi, la Filipina kaj la Tagaloga estas du de la pli malfacilaj lingvoj en la mondo.Kiu estas la plej facila natura lingvo gramatike?Al mi, ĝi estas la Filipina lingvo, specife la ĉefa dialekto, Tagalogo. Kiel Esperanto, ĉiuj ĝiaj literoj estas prononcitaj. Estas multaj vortoj, kiuj estas similaj kun Esperanto. Ĝiaj gramatikaj strukturoj ankaŭ estas facilaj.
Bedaŭrinde, al mi, la angla lingvo havas kompleksan gramatikon, kvankam ĝi estas unu el miaj denaskaj lingvoj. Tamen, bonsanĉe mi povis ellerni tiun.
Kaj miaopinie, la Angla facilas gramatike; la Filipina kaj la Tagaloga malfacilas gramatike.
Ĉiu lingvo havas kompleksan gramatikon, specife kiam vi venas, certe, al ĝiaj malsimplaj partoj. Kiel Esperanto, ankaŭ ĝi havas malfacilaĵon en kelkaj partoj, en kiuj mi ankoraŭ havas malfacilon lerni. (Eble, ĉi tio eblas ĉar mi nur estis komencanto)