Al la enhavo

Kiu estas la plej facila natura lingvo?

de Paquillo, 2012-aprilo-24

Mesaĝoj: 100

Lingvo: Esperanto

x1004 (Montri la profilon) 2013-junio-05 09:19:24

La gramatiko ne difinas la malfacilecon de lingvo. Ni devas ankaŭ konsideri la prononcon, skribsistemon kaj vortoprovizon kun idiotismoj, kaj tiuj estas aparte malfacilaj en la angla. Oni ne povas paroli la anglan flue, se oni ne asimilis la sinonimojn de multaj vortoj (read - peruse, freedom - liberty, go - walk - stride...). Por la lingvo ili estas riĉeco, sed por la lernantoj ili estas nur jugo.

sencerbulo (Montri la profilon) 2013-junio-05 12:11:03

Neniu natura lingvo estas facila, neniu, neniel. Belaj, interesaj, mirindaj sed neniam facilaj. La malfacileco ne estas malbona afero, nek la gramatiko aŭ la nereguleco. Lingvoj ne estas nur gramatiko kaj sonoj, tial lingvoj estas mirindaĵoj ridulo.gif.

vincas (Montri la profilon) 2013-junio-05 12:16:49

x1004:La gramatiko ne difinas la malfacilecon de lingvo.
Jes, sed mi volis diri, se iu lingvo estas malfacila ie, la sama lingvo estas facila en alia loko.

x1004:Ni devas ankaŭ konsideri la prononcon, skribsistemon kaj vortoprovizon kun idiotismoj, kaj tiuj estas aparte malfacilaj en la angla.
Prononco, eble jes. sed mi ne pensas, ke angla lingvo estas multe pli malfacila ol aliaj lingvoj. Oni devas simple lerni ĝin. Ekzemple por mi pli malfacilaj lingvoj ol angla estas rusa kaj pola. Kaj eble pola skribsistemo estas pli malfacila ol angla. Sed eble tiel estas, ke mi anglan lingvon uzas ofte kaj polan kaj rusan nun preskaŭ ne uzas. Ankaŭ pola prononco esta malfacila. Mi fojfoje eĉ pensas, ke pola prononco estas pli malfacila ol angla. Nu tiel al mi ŝajnas ridulo.gif

robbkvasnak (Montri la profilon) 2013-junio-05 14:20:27

Ekde multaj jaroj mi instruas la anglan al novuloj. Ĝi estas - se oni volas paroli ĝin vere flue sen multaj eraroj - ege ege malfacila. Por demandi simple kie estas necesejo ĝi estas simpla. Mi ofte havis studentojn kiuj parolis jam aliajn lingvojn. Mi konstatis ke la germana ŝajne estas tre malfacila je la komenco sed poste multaj eksterlandanoj lernas ĝin kun pli precizo ol ili havas post multaj jaroj en la angla. Ĉu eble ĉar la germana ankaŭ estas iomete arte farita lingvo?

x1004 (Montri la profilon) 2013-junio-05 15:47:09

robbkvasnak:... Por demandi simple kie estas necesejo ĝi estas simpla. Mi ofte havis studentojn kiuj parolis jam aliajn lingvojn. Mi konstatis ke la germana ŝajne estas tre malfacila je la komenco sed poste multaj eksterlandanoj lernas ĝin kun pli precizo ol ili havas post multaj jaroj en la angla. Ĉu eble ĉar la germana ankaŭ estas iomete arte farita lingvo?
Mi ankaŭ tion rimarkis. La angla ŝajnas esti komence facila, sed poste ĝi fariĝas monstro. Tial nur malmultaj parolas ĝin vere flue je matura nivelo. La germana estas mia dua favorata lingvo (la unua estas Esperanto).

brw1 (Montri la profilon) 2013-junio-05 15:57:28

x1004:
robbkvasnak:... Por demandi simple kie estas necesejo ĝi estas simpla. Mi ofte havis studentojn kiuj parolis jam aliajn lingvojn. Mi konstatis ke la germana ŝajne estas tre malfacila je la komenco sed poste multaj eksterlandanoj lernas ĝin kun pli precizo ol ili havas post multaj jaroj en la angla. Ĉu eble ĉar la germana ankaŭ estas iomete arte farita lingvo?
Mi ankaŭ tion rimarkis. La angla ŝajnas esti komence facila, sed poste ĝi fariĝas monstro. Tial nur malmultaj parolas ĝin vere flue je matura nivelo. La germana estas mia dua favorata lingvo (la unua estas Esperanto).
Mi parolas flua la Anglan sed, Ĝi estas mia denaska lingvo.

vincas (Montri la profilon) 2013-junio-05 16:23:56

robbkvasnak:Ekde multaj jaroj mi instruas la anglan al novuloj. Ĝi estas - se oni volas paroli ĝin vere flue sen multaj eraroj - ege ege malfacila.
Sed se vi anstataŭ angla, ekzemple, instruus pola aŭ litova la situacio estus la sama?

troyshadow (Montri la profilon) 2013-junio-05 17:03:15

En unu rusa lingvoforumo mi legis pri t.n. 'bariero de eniro'-iuj lingvoj estas suficxe 'facilaj' por ke oni rapide ellernu iliajn 'fundamentojn' kaj tuj komencu konstrui senerarajn simplajn frazojn-p.e. la angla,kaj tion oni povas nomi 'malalta bariero de eniro'.Alisortaj lingvoj devigas ellerni konjugaciojn kaj deklinaciojn sen kiuj oni ne povas korekte diri ecx simplajn frazojn-do tion povas oni nomi 'alta bariero de eniro'.
Sed la plej grava konkludo en menciita forumo,kun kiu mi ankaux tute konsentas,ke oni rajtas diskuti nur pri alta aux malalta bariero de eniro en iun lingvon,kaj tion oni povas percepti kiel 'facilecon' kaj 'malfacilecon' de lingvo,sed efektive ne ekzistas pli aux malpli facilaj lingvoj

yyaann (Montri la profilon) 2013-junio-14 03:32:22

La ideo, ke ne ekzistas lingvoj pli facilaj ol aliaj simple ne estas vera.
En iuj lingvoj, la skribsistemo estas tute simpla kaj regula. En aliaj lingvoj, ne. Ĉina: miloj da ideobildoj. Angla: 26 literoj kiuj valoras malsamajn sonojn laŭ la vorto. Indonezia: 26 literoj, kiuj elparoliĝas ĉiam same.
En iuj lingvoj, oni bezonas koni nur la plej oftajn sonojn komunajn kun aliaj lingvoj por sukcese elparoli. En aliaj lingvoj, oni devas lerni multajn malfacilajn, maloftajn sonojn. Hispana: nur la 5 pli oftaj vokaloj. Angla: 14 vokaloj, multe el kiuj estas maloftaj kaj kiujn multe da lernantoj neniam sukcesas elparoli, kia ajn estas ilia klopodgrado.
En iuj lingvoj, la vortoj restas ĉiam samaj. En aliaj lingvoj, ili transformiĝas ĝis nerekonebleco kaj postulas do multe pli da memorlaboro. Angla: "eat", "eats", "ate", "eaten". Ĉina: "chī" por ĉiuj personoj kaj verbotempoj.
En iuj lingvoj, kio funkcias por unu vorto funkcias por ĉiuj ceteraj. En aliaj lingvoj, ekzistas multe da malpermesaĵoj kaj esceptoj. Angla: oni povas diri "roommate", "classmate" sed nek "buildingmate" nek "religionmate". Ĉina: oni povas uzi iun ajn modelon de vorta kunmetaĵo por ĉiuj vortoj.
En iuj lingvoj, similaj konceptoj esprimiĝas per similaj vortoj. En aliaj, pli malofte. En la indonezia, ajar = instru-, ajaran = instruaĵo, belajar = lerni, mengajar = instrui, pengajar = instruisto, pembelajaran = lernado, ktp.
En iuj lingvoj, la kiomo da samsencaj vortoj, kiujn oni devas enmemorigi estas malpli granda ol en aliaj lingvoj. Angla: ne sufiĉas scii "freedom", oni devas ankaŭ scii "liberty", "fraternal" + "brotherly", "read" + "peruse", "buy" + "purchase", "unavoidable" + "inevitable", ktp.

Se oni sumigus ĉiujn ĉi distingilojn, la angla verŝajne montriĝus kiel unu el la plej malfacilaj lingvoj kaj la indonezia kiel unu el la pli facilaj.

Se temas pri lernebleco, diversaj lingvoj tute simple ne samnivelas.

x1004 (Montri la profilon) 2013-junio-14 04:31:57

vincas:
robbkvasnak:Ekde multaj jaroj mi instruas la anglan al novuloj. Ĝi estas - se oni volas paroli ĝin vere flue sen multaj eraroj - ege ege malfacila.
Sed se vi anstataŭ angla, ekzemple, instruus pola aŭ litova la situacio estus la sama?
Sed la polan kaj litovan oni ne rigardas kiel facile lerneblaj, kaj pri la angla multaj faras tiun ĉi aserton.

Reen al la supro