Al la enhavo

Kiu estas la plej facila natura lingvo?

de Paquillo, 2012-aprilo-24

Mesaĝoj: 100

Lingvo: Esperanto

x1004 (Montri la profilon) 2013-junio-14 04:34:24

brw1:...Mi parolas flua la Anglan sed, Ĝi estas mia denaska lingvo.
Ne temas pri denaskuloj, sed pri lernantoj de tiu ĉi supozeble facila lingvo. Mi ankaŭ parolas flue la polan, ĉu tio pruvas, ke la pola lingvo estas simpla?

vincas (Montri la profilon) 2013-junio-14 10:36:17

x1004:
vincas:
robbkvasnak:Ekde multaj jaroj mi instruas la anglan al novuloj. Ĝi estas - se oni volas paroli ĝin vere flue sen multaj eraroj - ege ege malfacila.
Sed se vi anstataŭ angla, ekzemple, instruus pola aŭ litova la situacio estus la sama?
Sed la polan kaj litovan oni ne rigardas kiel facile lerneblaj, kaj pri la angla multaj faras tiun ĉi aserton.
Nu anglan oni komencas lerni en infaneco kaj ofte aŭdas kaj legas angle. Se ni ĉiuj komencus lerni polan kaj ankaŭ ĝin uzus ofte eble ankaŭ pola fariĝus pli facila.

vincas (Montri la profilon) 2013-junio-14 10:50:42

yyaann:La ideo, ke ne ekzistas lingvoj pli facilaj ol aliaj simple ne estas vera.
En iuj lingvoj, la skribsistemo estas tute simpla kaj regula. En aliaj lingvoj, ne. Ĉina: miloj da ideobildoj. Angla: 26 literoj kiuj valoras malsamajn sonojn laŭ la vorto. Indonezia: 26 literoj, kiuj elparoliĝas ĉiam same.
En iuj lingvoj, oni bezonas koni nur la plej oftajn sonojn komunajn kun aliaj lingvoj por sukcese elparoli. En aliaj lingvoj, oni devas lerni multajn malfacilajn, maloftajn sonojn. Hispana: nur la 5 pli oftaj vokaloj. Angla: 14 vokaloj, multe el kiuj estas maloftaj kaj kiujn multe da lernantoj neniam sukcesas elparoli, kia ajn estas ilia klopodgrado.
En iuj lingvoj, la vortoj restas ĉiam samaj. En aliaj lingvoj, ili transformiĝas ĝis nerekonebleco kaj postulas do multe pli da memorlaboro. Angla: "eat", "eats", "ate", "eaten". Ĉina: "chī" por ĉiuj personoj kaj verbotempoj.
En iuj lingvoj, kio funkcias por unu vorto funkcias por ĉiuj ceteraj. En aliaj lingvoj, ekzistas multe da malpermesaĵoj kaj ekceptoj. Angla: oni povas diri "roommate", "classmate" sed nek "buildingmate" nek "religionmate". Ĉina: oni povas uzi iun ajn modelon de vorta kunmetaĵo por ĉiuj vortoj.
En iuj lingvoj, similaj konceptoj esprimiĝas per similaj vortoj. En aliaj, pli malofte. En la indonezia, ajar = instru-, ajaran = instruaĵo, belajar = lerni, mengajar = instrui, pengajar = instruisto, pembelajaran = lernado, ktp.
En iuj lingvoj, la kiomo da samsencaj vortoj, kiujn oni devas enmemorigi estas malpli granda ol en aliaj lingvoj. Angla: ne sufiĉas ŝcii "freedom", oni devas ankaŭ scii "liberty", "fraternal" + "brotherly", "read" + "peruse", "buy" + "purchase", "unavoidable" + "inevitable", ktp.

Se oni sumigus ĉiujn ĉi distingilojn, la angla verŝajne montriĝus kiel unu el la plej malfacilaj lingvoj kaj la indonezia kiel unu el la pli facilaj.

Se temas pri lernebleco, diversaj lingvoj tute simple ne samnivelas.
Nu malfacileco de lingvoj estas tre subjektiva afero. Nu mi kredas ke ankaŭ indonezia havas ion 'malfacilan' ridulo.gif Ĉiu lingvo havas ion facilan kaj ion malfacilan. Se ni lingvon komencas lerni frue eble ĝi estas pli facila kaj se ni lingvon komencas lerni pli malfrue ĝi eble povas fariĝi pli malfacila. Ankaŭ estas grave kiom ofte ni uzas lingvon.

goli (Montri la profilon) 2013-junio-14 11:04:06

Mi pensas ke la plej facila natura lingvo estas la denaska (se ĝi ne estas esperanto, certe ridulo.gif ). Mi pensas ke ĉiuj konsentus min ridulo.gif

yyaann (Montri la profilon) 2013-junio-14 11:43:59

vincas:

Nu malfacileco de lingvoj estas tre subjektiva afero. Nu mi kredas ke ankaŭ indonezia havas ion 'malfacilan' ridulo.gif Ĉiu lingvo havas ion facilan kaj ion malfacilan.
La mafacileco ja povas esti sento, kiu ŝanĝas laŭ la personeco kaj motivo. Tamen, se unu lingvo estas ĉiam pli rapide lernata ol alia lingvo, oni do povas konkludi, ke ekzistas lingvoj objektive pli facilaj ol aliaj.
Se ni lingvon komencas lerni frue eble ĝi estas pli facila kaj se ni lingvon komencas lerni pli malfrue ĝi eble povas fariĝi pli malfacila. Ankaŭ estas grave kiom ofte ni uzas lingvon.
Se vere temas pri aĝo de eklerno, tiam tre malmulte da homoj, kiuj studis la anglan ekde junaĝo devus havi problemojn kompreni la jenajn artikolo-titolojn (el la retpaĝo de la Financial Times):
Watch out for the rate hike hit to banks
Equity rout gives Japan bulls sharp reality check
Look beneath Iran’s revolutionary veneer
Banks face derivatives shake-up in Asia
The (early) Lunch Wrap
Singapore in market circuit breaker move

Laŭsperte, ne pli ol 3% el ne-denaskaj angloparolantoj kapablas kompreni kaj traduki ĉi tiun tipon de titoloj (mi ne estas inter ili).

Pliajn ekzemplojn donis Claude Piron (ĉiuj el la Time-revuo):
We Don't Knuckle Under
Runway to the Future
A Provoking Face-Off at Sea
Ignore That Bugle
The Stealth Peace Dividend
Polly Has a Crack-Up
Time for the Teeny Tinies?
The Man Who Mumbled
The New Brahmin of Brawn

Ĉu oni povas vere pensi, ke la angla staras inter la facilaj lingvoj se post pli ol dekduo da studjaroj oni jam ne kapablas kompreni gazetajn titolojn?

yyaann (Montri la profilon) 2013-junio-14 12:39:53

vincas:Nu mi kredas ke ankaŭ indonezia havas ion 'malfacilan' ridulo.gif
Ĝi havas multege malpli da malfacilaĵojn ol la angla. Mi havigu al vi la tre konatan frazon "Everyone has the right to freedom of thought, conscience and religion" kiel ekzemplon. Ĝi postulas eviti multe da kaptiloj en la angla, el kiuj la indonezia havas neniun.
I-vortoj konjugaciiĝas je la perfekta prezenco se ĝi esprimas agon kiu ne okazas je preciza temppunkto.
La i-vorto "have" fariĝas "has" kun la tria persono singulara de la perfektprezenca tempo.
La litero "a" povas esti elparolata en pluraj malsamaj manieroj. Ĉe "have", /æ/ estas la ĝusta elparolo.
La litero "s" al la fino de vorto elparoliĝas /s/ aŭ /z/. Ĉe "has", /z/ estas la ĝusta elparolo.
Rolvortetoj ne akcentiĝas. Sekve, ilia vokalo prononciĝas /ə/. Ekzemploj: /ðə/ /tə/ /əv/
Ĉar "right" en "the right to freedom of thought" estas konata, identigita rajto, ĝi postulas la difinitan artikolon "the".
Kelkfoje esprimiĝas stato aŭ kondiĉo per aldono de la sufikso -dom al adjektivo. Tamen, kelkfoje tio ne funkcias kaj oni devas koni vorton, kiu ne similas al la originala vorto. Ĉe "free", ni havas la rajton tion fari -> "freedom".
La konsonantogrupo "th" elparoliĝas jen /ð/ jen /θ/. Ĉe "the", la unua eblo estas la ĝusta.
La konsonantogrupo "gh" havas plurajn elparolojn laŭ la vorto, en kiu ĝi aperas. Ĉe "right", ĝi estas silenta.
La ĝusta esprimo estas "the right to freedom" kaj nek "the right of freedom" nek "the right for freedom".
La o-vorta versio de la i-vorto "think" estiĝas el sia preterito. Ĉi-lasta ne estas regula: oni diras "thought" kaj ne "thinked".
La litergrupo "ough" povas elparoliĝi en pluraj malsamaj manieroj: /u:/, /ɔf/, /oʊ/ aŭ /æʊ/. Kiu estas la ĝusta ĉi-kaze? Feliĉe se temas pri "thought" estas pli facile ĉar "ought" ( kun "t" ) kutime elparoliĝas /ɔt/.
La konsonantogrupo "th" elparoliĝas jen /ð/ jen /θ/. Ĉe "thought", la dua eblo estas la ĝusta.
Kvankam "science" elparoliĝas /saɪəns/, la sama litergrupo elparoliĝas /ʃəns/ en "conscience".
"ion" en "religion" elparoliĝas /ən/ same kiel en "action", ne /aɪən/ kiel en "ion" kaj "Zion".

Antaŭ ol lerni ĉiujn el tiuj ĉi reguloj, oni ne povas fari mem kaj elparoli tiun ĉi tre simplan frazon.

Male, la indonezia havas neniun el la ĉi-supraj malfacilaĵoj:
Ne ekzistas difinita artikolo.
Ekzistas tre malmulte da rolvortetoj, do oni ne dubas pri tiu, kiun oni elektu.
La elparolado estas tute regula, senescepta.
La i-vortoj neniam ŝanĝas kaj neniam estas neregulaj.
Ne ekzistas i-vorttempoj aŭ konjugacioj.
La afiksoj ĉiam rajtas uziĝi. Ne ekzistas malpermesoj.

vincas (Montri la profilon) 2013-junio-14 14:22:45

yyaann:Tamen, se unu lingvo estas ĉiam pli rapide lernata ol alia lingvo, oni do povas konkludi, ke ekzistas lingvoj objektive pli facilaj ol aliaj.
Ĉu estas iuj sciencaj esploroj pri tio?

vincas (Montri la profilon) 2013-junio-14 14:45:47

yyaann:Se vere temas pri aĝo de eklerno, tiam tre malmulte da homoj, kiuj studis la anglan ekde junaĝo devus havi problemojn kompreni la jenajn artikolo-titolojn (el la retpaĝo de la Financial Times):
Watch out for the rate hike hit to banks
Equity rout gives Japan bulls sharp reality check
Look beneath Iran’s revolutionary veneer
Banks face derivatives shake-up in Asia
The (early) Lunch Wrap
Singapore in market circuit breaker move
Tio pruvas, ke naciaj lingvoj estas malfacilaj, sed tio ne pruvas ke angla estas pli malfacila ol aliaj, ekzemple franca, germana.
Mi kredas, ke similajn titolojn oni povus trovi ankaŭ en aliaj naciaj lingvoj.
Aĝo estas grava afero de eklerno sed ĝi ne estas ĉefa (kaj mi tion de diris). Gravas ankaŭ: ĉu vi volas lerni, ĉu vi havas bonajn instruistojn, ĉu metodoj de lernado de fremda lingvo estas bonaj, kiom ofte vi uzas fremdlingvon...[/quote]
Laŭsperte, ne pli ol 3% el ne-denaskaj angloparolantoj kapablas kompreni kaj traduki ĉi tiun tipon de titoloj (mi ne estas inter ili).
Kie vi trovis tiun 3%? Ĉu estas ia esploro?
Ha ha, mi ankaŭ ne estas inter ili :[ Kaj se ni tralegus artikolojn eble ni komprenus la titolojn? :]

brw1 (Montri la profilon) 2013-junio-14 15:31:43

goli:Mi pensas ke la plej facila natura lingvo estas la denaska (se ĝi ne estas esperanto, certe ridulo.gif ). Mi pensas ke ĉiuj konsentus min ridulo.gif
Nenio lingvo estas tute facile kaj ne tute malfacile! Mi estas denaskparolanto en la angla se ĝi estas facile
paroli por mi sed, ĝi ne estas tute facila por mi! Mi kreas ol Grekan estas malfacile sed, ĝi havas ion facila en ĝi. La vera io de lingvoj en mi opinio la plej facila la plej malfacila lernata sed, la plej malfacila la plej facila. Malfacila prenas pli klopodo por lerni la plej facila malplej klopodo kaj kun pli klopodoj lernas pli bona! Pensu pri ĝin!

brw1 (Montri la profilon) 2013-junio-14 15:37:08

x1004:
brw1:...Mi parolas flua la Anglan sed, Ĝi estas mia denaska lingvo.
Ne temas pri denaskuloj, sed pri lernantoj de tiu ĉi supozeble facila lingvo. Mi ankaŭ parolas flue la polan, ĉu tio pruvas, ke la pola lingvo estas simpla?
f
Ne ĝi ne provas! La sola maniero por mi de scias ol la pola lingvo estas pli facila aŭ ne: Mi devas studi ĝin! Mi povas preni via vorto temas sed, kio ĝi provus. Nenio!

Reen al la supro