Към съдържанието

Kiu estas la plej facila natura lingvo?

от Paquillo, 24 април 2012

Съобщения: 98

Език: Esperanto

swalf (Покажи профила) 14 юни 2013, 19:30:26

La demando interesa estas kiu povus esti la pli simpla lingvo kiu denaske oni parolas.
Pli facila ne devige samvaloras simpla, male simpla ofte ne signifas facila.
Onia denaska lingvo estas facila, lingvoj similaj al onia ankaŭ estas facilaj sed ofte oni ne havas konscian scion pri ili.
Simpla estas aĵo reĝita aŭ difinita de malmultaj reguloj kiu ete esceptas.

Do en ĉi-fadeno oni citis La indonezian sed ĝi ne estas propre natura lingvo, ĝi estas fakte normigita formo de la malaja lingvo kaj nur la 7% el la indonezianoj parolas ĝin denaske, la restaĵo parolas ĝin kiel dua lingvo.

Ĉu estas aliaj lingvoj konsiderindaj?

lagtendisto (Покажи профила) 14 юни 2013, 19:36:02

goli:Mi pensas ke la plej facila natura lingvo estas la denaska (se ĝi ne estas esperanto, certe ridulo.gif ). Mi pensas ke ĉiuj konsentus min ridulo.gif
Mi ne konsentas komplete. En mia kadro, tie kelkaj gepatroj nur parolas lingvon germanan 'katastrofecan' al siaj infanoj. Problemo estas. Tiuj gepatroj eĉ ne lernis lingvon germanan denaska. Sed tiu gepatroj lernis kundolore. En germanio, sen taŭga kapablo en lingvo germana oni sole sukcesas ene de la malpagitaj, neamuzaj laboroj. Pri tion ili evitas paroli al iliaj infanoj en sia lingvo denaska, ne malgermane.

x1004 (Покажи профила) 15 юни 2013, 08:50:54

brw1:Mi povas preni via vorto temas sed, kio ĝi provus. Nenio!
Mi malsukcesis vin kompeni. Mi petas, ke eble vi plibonigu vian Esperanton...

yyaann (Покажи профила) 15 юни 2013, 11:10:53

vincas:
yyaann:Tamen, se unu lingvo estas ĉiam pli rapide lernata ol alia lingvo, oni do povas konkludi, ke ekzistas lingvoj objektive pli facilaj ol aliaj.
Ĉu estas iuj sciencaj esploroj pri tio?
Ne. Sed pluraj faktoj fingromontras tiudirekten.

- Gramatike simplaj lingvoj lerniĝas pli rapide.
Hart-Gonzalez kaj Lindemann (1993) averaĝigis la studtempon necesan por atingi la saman nivelon en 43 lingvoj ĉe denaskaj angloparolantoj.
La proksimeco kun la angla ne estis ĉiam sufiĉa faktoro. Ne surprize, la afrikansa, kiu proksimas kulture kaj vortprovize al la angla kaj simplas gramatike, lerniĝis plej rapide. Sed la germana, kiu ankaŭ proksimas kulture kaj vortprovize al la angla sed malsimplas gramatike, postulis preskaŭ la saman kiomon da studhoroj kiel la svahila, kiu estas tute malproksima al la angla kulture kaj vortprovize sed estas simpla gramatike. Lingvoj kaj malproksimaj kaj malsimplaj postulis la plej altan kiomon da studhoroj.

- Regulaj lingvoj estas pli facile lerneblaj.
Smith kaj Tamariz kreis kvar artefaritajn lingvetojn, kiuj estis malsimilaj rilate ilian regulecon, kaj lernigis ilin al pluraj sciencesploratoj.
Ne tre surprize, la rezultoj montris, ke la pli regulaj lingvetoj estis pli facile lernitaj de la sciencesploratoj. Plie, ilia esprimmaniero estis ofte pli regula ol la lingvetoj, kiujn ili lernis. La emo reguligi estas do forta ĉe lingvolernantoj.
Oni ankaŭ povas rimarki, ke la motivo lerni tiujn lingvojn estis simile malalta, ĉar lerni iun ajn el ili estas samgrade senutile.

- La denaskuloj mem faras erarojn en la propra denaska lingvo pro ĝia nereguleco. Kompreneble, ĉi tio ne eblas ĉe regulaj lingvoj.
Marcus kaj al. (1992) mezuris 4%-n da erare troreguligitaj verboj ( ekz. "readed" anstataŭ "read" ) kaj 11%-n da erare troreguligitaj plurecfinaĵoj ( ekz. "foots" anstataŭ "feet" ) ĉe anglodenaskaj infanaj paroladoj. Similaj eraraj troreguligoj ankaŭ observiĝis en la germana (Clahsen & Rothweiler, 1993), la hispana (Clahsen kaj al., 2002), kaj la franca (Royle, 2007).

- Ĉe la denaskuloj mem, ju pli malsimplas la skribsistemo, des pli malfruas ties plena posedo.
Anglodenaskaj infanoj havas multe pli da legadaj problemoj ol samaĝaj germanodenaskuloj (Landerl, 2000), hispanodenaskuloj (Defior,
Martos, kaj Cary, 2002) kaj portugalodenaskuloj (same).

- Neregulaj verbformoj postulas pli da penstempo ol la regulaj.
Fluaj angloparolantoj bezonas pli da tempo por trovi la ĝustan formon de la neregulaj verboj ol tiu de la regulaj. Nick C. Ellis kaj Richard Schmidt (1998) observis, ke komencantoj trovas rapide nur la verbojn, kiujn ili renkontis ofte, senrigarde al ties (ne)reguleco. Sed kiam ili plifluiĝas, la ofteco de renkonto daŭre gravas nur por neregulaj verboj. La regulaj fariĝas facile kaj rapide trovitaj eĉ se ili estas maloftaj. Laŭ la du lingvosciencistoj, ĉi tiu malsimileco klarigiĝas per tio, ke la regulaj verboj postulas logikon, dum la neregulaj postulas memorlaboron.

utku (Покажи профила) 15 юни 2013, 11:39:54

yyaann:...
Tiuj min memorigis pri malnova novaĵo iam aperita en turkia gazeto. Ĝi asertis, ke laŭ esplorado, turkaj infanoj uzas sian denaskan lingvon gramatike ĝuste, plej frue. Ili povas paroli gramatike ĝustan denaskan lingvon ĉirkaŭ 2a aŭ 3a aĝo, pli frue ol germanetoj (4 aŭ 5 jaroj) kaj arabetoj (12 jaroj).

Mi ne scias, kiel fidinda estas tiuj rezultoj. Ekzistas ne nur lingvistikaj, sed ankaŭ kulturaj faktoroj pri kreskigo de infanoj. Krome mi ne scias, kiom da lingvoj estas inkluzivitaj en esploro, ĉar mi ne povis trovi la originala artikolo, kiu ŝajne estas en la germana lingvo. Mi nur trovis kopiojn de tiu novaĵo kaj kelkaj legeblaj diskutoj kiel tiu en la angla.

se (Покажи профила) 15 юни 2013, 13:17:49

Se vi volas legi tiun raporton.

yyaann (Покажи профила) 15 юни 2013, 14:49:15

swalf:Do en ĉi-fadeno oni citis La indonezian sed ĝi ne estas propre natura lingvo, ĝi estas fakte normigita formo de la malaja lingvo kaj nur la 7% el la indonezianoj parolas ĝin denaske, la restaĵo parolas ĝin kiel dua lingvo.

Ĉu estas aliaj lingvoj konsiderindaj?
7% el la indonezianoj egalas 16,66 milionojn da denaskuloj. Ĉu vere nesufiĉe? Se vi tiel opinias, tion mi povas nur konstati kaj akcepti. Sed tiukaze mi aldonu, ke ĉiuj lingvversioj de la malaja aliaj ol la indonezia ankaŭ bonŝance havas la centrajn ecojn, kiuj ebligas facillerneblecon: gramatika simpleco kaj reguleco, multvortfara kunmetebleco de afiksoj (eĉ pli vortfara ol Esperanto), foresto de temp-, seks- aŭ plurec-montraj finaĵoj, malmulto da rolvortetoj, simpla kaj regula skribsistemo, ktp. Alivorte, ne el la normaligo de la indonezia devenas ties reguleco. Tiun econ kunhavas ĉiuj malajaj lingvversioj pro la bona kialo, ke ili ece estas la sama lingvo.
La malsimilecoj inter ili estas precipe skribsistemaj kaj vortprovizaj sed tute ne gramatikaj.
Do laŭ mi ne nur la indonezia, sed ankaŭ ĉiuj malajaj lingvversioj estas kaj restas konsiderindaj.

swalf (Покажи профила) 15 юни 2013, 16:09:31

Mi ne havas malsurfacan scion de la indonezia tial mi devas fidi pri kiu vi diras. Tiu ĉi estas bela informo, ĝi signifas ke iu lingvo simplas kvankam ĝi estas kutime parolata denaske.
Do eblas tenigi ankaŭ la Esperanta sufiĉe simpla, se oni volus.

vincas (Покажи профила) 17 юни 2013, 09:14:56

yyaann:Anglodenaskaj infanoj havas multe pli da legadaj problemoj ol samaĝaj germanodenaskuloj (Landerl, 2000), hispanodenaskuloj (Defior,
Martos, kaj Cary, 2002) kaj portugalodenaskuloj (same).
Sed eble por tio kulpas ne lingvo mem, sed sistemo de eduko.

x1004 (Покажи профила) 17 юни 2013, 09:25:48

vincas:
yyaann:Anglodenaskaj infanoj havas multe pli da legadaj problemoj ol samaĝaj germanodenaskuloj (Landerl, 2000), hispanodenaskuloj (Defior,
Martos, kaj Cary, 2002) kaj portugalodenaskuloj (same).
Sed eble por tio kulpas ne lingvo mem, sed sistemo de eduko.
Por vi la angla estas la plej bona lingvo de la mondo.

Обратно нагоре