Skip to the content

nova vorto? mi dankus ideojn!

by edmoreira, September 12, 2007

Messages: 2

Language: Esperanto

edmoreira (User's profile) September 12, 2007, 12:11:59 AM

Mi volas tradukti tri vortojn.
viceroy(virrey, viceré, vice-roi, vizekönig)kaj parencvorotjn viceroyalty kaj viceregal.
Mi pensas ke tradukti "viceroy" kaj "viceregal" ne estas tre malfacila. "Vice" signifas anstataŭ. Tial anstataŭreĝo kaj anstataŭreĝa estas bonaj vortoj. Tamen, neniajn ideojn havas mi por tradukti "viceroyalty". Jen estas kelkaj ideoj:
anstataŭreĝio
anstataŭreĝlando
anstataŭreĝteritorio (tro longa)

Krome, mi volus scii se la vorto "koloniepoke" estas korekta. Mi volas diri en la epoko de la kolonio. ("During colonial times")

mnlg (User's profile) September 12, 2007, 8:57:30 AM

vicreĝo, vicreĝeco, vicreĝa.

por teritorio, eble vicregno.

"koloniepoke" aŭ (eble pli bone) "dum kolonia epoko" sonas bona al mi.

Back to the top