Aller au contenu

Ninĵao aŭ ŝinobo?

de J_Marc, 26 avril 2012

Messages : 51

Langue: Esperanto

cellus (Voir le profil) 24 octobre 2012 15:43:28

Oni povas disputi la aserton ke la parolantoj de la origina lingvo havas la decidrajton pri vorto akceptita en alia lingvo. Kelkfoje tio certe povas esti bone, kaj eĉ dezirinde, sed mi povas imagi vortojn kiuj estas akceptitaj en grupo da lingvoj en erara formo aŭ signifo! Kelkfoje vorto ekvivas sian propran vivon. Tute bona la ekzemplo pri mikrofono ne estas, sed ĝi indikas la problemon. La romianoj kiuj jam parolis latinon eble tute ne akceptus la vorton!

Retour au début