Sisu juurde

Anglemuloj invadante liberajn spacojn

kelle poolt Paquillo, 1. mai 2012

Postitused: 16

Keel: Esperanto

Paquillo (Näita profiili) 1. mai 2012 9:10.47

Mi povis konstati ke la defendantoj de lingvegoj kiel la ĉina, la rusa, la araba, ktp estas tre respektemaj kaj dignaj, kaj preskaŭ neniam parolas pri siaj lingvoj.
Tamen anglemulaj propagandistoj respektas neniun spacon. Ilia fanatika propagando atingas ĉiujn lokojn de la tero, ili ekz. libere uzas spacojn por paroli nur pri eo en lernu.net, kaj neniam hontas, eĉ se ili bezonas invadi landon por atingi siajn celojn.

robbkvasnak (Näita profiili) 5. mai 2012 21:11.07

Jes, vi pravas - sed ekzistas certa elito en la mondo kiu ŝatas uzi la anglan por diri al siaj kunloĝantoj: "Rigardu ke mi povas uzi la anglan kaj vi estas ĉiuj tiom stultaj ke vi ne komprenas!" Eble antaŭ cent jaroj la franclingvemuloj agis simile.

lagtendisto (Näita profiili) 5. mai 2012 21:36.44

Mi ne sentas minacigis de angla lingvo.

robbkvasnak (Näita profiili) 5. mai 2012 21:55.55

Tiuj kiuj parolas denaske ĝermanan lingvon havas avantaĝon - la gramatikoj de la ĝermanaj lingvo - kaj la angla estas ĝermana lingvo - ege similas. Por la denaskaj parolantoj de aliaj lingvoj la angla estas tre malfacila lingvo. Sed eĉ la parolantoj de la germana uzas la vortojn de la angle tre mise. Mi rigardas Deutsche Welle en la germana ĉitie en Florido. Mi kaj mia edzo ofte ridas pri la uzo de anglaj vortoj en la germana en misa maniero. La trejnisto de piedpilka teamo diris pri ludo kontraŭ alia tre forta teamo "Mi ĝojas ke tiu 'highlight' (akcento) estas malantaŭ ni!" Li volis diri 'hurdle' (hurdo), mi kredas.

lagtendisto (Näita profiili) 5. mai 2012 23:10.12

robbkvasnak:Tiuj kiuj parolas denaske ĝermanan lingvon havas avantaĝon - la gramatikoj de la ĝermanaj lingvo - kaj la angla estas ĝermana lingvo - ege similas.
Do. Jes. Tamen, la angla kaj la germana lingvo ne havas "dialektecan parencon". Ekzemple. Multaj vortoj de la nederlanda lingvo. Mi povas "kompreni laŭ supozo". Tiu ne funkcias kun angla lingvo. (Mi estas germanan denaskulon.)

robbkvasnak:Sed eĉ la parolantoj de la germana uzas la vortojn de la angle tre mise.
Mi konsentas. Kun uzo de ELF. Tiel oni ofte ne orientas laŭ la reguloj de anglaj denaskuloj.

sudanglo (Näita profiili) 6. mai 2012 9:51.55

La vidpunkto de la ordinara anglo, se li eĉ pensas pri la afero, estas ke se fremduloj volas lerni la anglan kaj uzi ĝin kiel internacian lingvon, do tio estas ilia decido.

Cetere, pri la invado en certajn landojn lastatempe, ne ĉiuj angloj facilanime akceptis tion, kaj estis surstrataj manifestacioj kontraŭ la decidoj de la angla parlamento.

Feliĉe, tamen, nia registaro decidis resti ekster la Eŭro-zono, preferante reteni la pundon.

Mi trovas, ke vi iom troigas Paquillo.

darkweasel (Näita profiili) 6. mai 2012 10:17.31

Al tiuj, kiuj eble legas tiun ĉi fadenon sen tiu kunteksto: Al mi ŝajnas, ke tiu ĉi fadeno estas rezulto de tio, ke en la hispanlingva forumparto de lernu! estas kelkaj fadenoj pri lernado de la angla, kaj en tiuj fadenoj Paquillo montris sian malintereson pri fadenoj pri la angla en forumo pri Esperanto.

erinja (Näita profiili) 6. mai 2012 11:42.32

Ŝajnas al mi ke la fadeno pri la angla plejparte havas mesaĝojn kiuj parolas pri la malfacileco de la angla. Eble tio estas taŭga, por tiuj kiuj interesiĝas pri pli facila internacia lingvo (Esperanto, kompreneble). Kelkaj partoprenantoj en tiu fadeno re-direktis la atenton al Esperanto - kio estas tre bona.

Do mi ne vidas apartan problemon pri tiu fadeno, krom ekzemple la malĝentilajn mesaĝojn de Paquillo. Bonŝance la aliaj forumanoj ignoris ilin, anstataŭ respondi al ili per alia malĝentila mesaĝo.

Paquillo (Näita profiili) 6. mai 2012 11:48.49

erinja:Ŝajnas al mi ke la fadeno pri la angla plejparte havas mesaĝojn kiuj parolas pri la malfacileco de la angla. Eble tio estas taŭga, por tiuj kiuj interesiĝas pri pli facila internacia lingvo (Esperanto, kompreneble). Kelkaj partoprenantoj en tiu fadeno re-direktis la atenton al Esperanto - kio estas tre bona.

Do mi ne vidas apartan problemon pri tiu fadeno, krom ekzemple la malĝentilajn mesaĝojn de Paquillo. Bonŝance la aliaj forumanoj ignoris ilin, anstataŭ respondi al ili per alia malĝentila mesaĝo.
ŝajnas ke mi estas nun la sola malĝentilulo de la forumo!!

Paquillo (Näita profiili) 6. mai 2012 12:02.57

eble mi estas malĝentilulo, mi iam parolis pri eblaj malbonaj kondutoj de aliuloj, sed tamen mi neniam menciis la nomon de tiuj personoj. neniam mi atakis persone iun ajn, sed nur mi menciis ke "io" ne estas korekta.

Tamen, kiel iu hispana verkisto diris: "ke ili parolu pri vi, eĉ malbone". do, mi adoptas la saman filozofion kiun havas tiuj propagandistoj de la angla.

Tagasi üles