Pri kunmetitaj vortoj.
ya gaboflowers, 2 Mei 2012
Ujumbe: 7
Lugha: Esperanto
gaboflowers (Wasifu wa mtumiaji) 2 Mei 2012 4:44:00 asubuhi
Ekzemplo: Mi povas diri "fiŝkapti", ĉar ĝi signifas "kapti fiŝojn", sed, ĉu mi dirpovas ĉi tion?
Je pli evidenta kaso:
Ĉu mi ĉesdevas kunmetitvortdiri?
(Ĉu mi devas ĉesi je diri kunmetitajn vortojn [kiel mi diras ilin nun]?)
fajrkapo (Wasifu wa mtumiaji) 2 Mei 2012 7:19:44 asubuhi
gaboflowers:Saluton. Mi havas demandon pri kiel uzi kunmetitaj vortoj. Mi jam scias, ke tiuj estas uzita por ŝanĝi la signifo de vorto aŭ specifi ĝin, sed mi ne certscias, se mi povas libere uzi ĝin por diri la akuzativon de ĉiu frazo.Vi dirpovas, sed pli bone ne faru tion, ĉar preskaŭ neniu komprenos vin. La unua celo de Eo kiel lingvo estas la facila kompreno. Vi devas serĉi elegantan kaj komprenan stilon, kaj pli bone ne kunmeti pli ol 2 vortojn. Do, vi devas ĉesi diri kunmetitajn vortojn ĉao!
Ekzemplo: Mi povas diri "fiŝkapti", ĉar ĝi signifas "kapti fiŝojn", sed, ĉu mi dirpovas ĉi tion?
Je pli evidenta kaso:
Ĉu mi ĉesdevas kunmetitvortdiri?
(Ĉu mi devas ĉesi je diri kunmetitajn vortojn [kiel mi diras ilin nun]?)
Kirilo81 (Wasifu wa mtumiaji) 2 Mei 2012 7:23:36 asubuhi
"fiŝkapti" ne signifas "kapti specifajn fiŝojn", sed nomas la prototipan agon; vi do povas fiŝkapti dum horoj ne kaptante eĉ unu fiŝon.
Same "dikfingro" ne estas iu ajn fingro, kiu (pro malsano aŭ ial ajn) dikas, sed estas la prototipe plej dika fingro, nome la polekso.
*Mi korektis malĝustan "krei"; kompreneble nocioj estas kreataj en la mensoj, ne en la lingvo.
fajrkapo (Wasifu wa mtumiaji) 2 Mei 2012 7:36:23 asubuhi
Kirilo81:La senco de kunmetaĵoj estas krei novajn nociojn, ne por mallongigi la frazojn.Kelkfoje ja kunmetaĵoj estas por mallongigi la frazojn.(kelk-foje...)
Kirilo81 (Wasifu wa mtumiaji) 2 Mei 2012 12:44:40 alasiri
fajrkapo:Pravete, nur por mi "kelkfoje" ne estas kunmetaĵo, sed derivaĵo, sed tio forkondukus de la temo.Kirilo81:La senco de kunmetaĵoj estas krei novajn nociojn, ne por mallongigi la frazojn.Kelkfoje ja kunmetaĵoj estas por mallongigi la frazojn.(kelk-foje...)
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 2 Mei 2012 3:21:50 alasiri
Kirilo81:Ĉu tio estas la sama distingo kiel tiu, kiu en PMEG estas la distingo inter "kombinoj" kaj "vortigoj"? (PMEG nomas tamen ambaŭ "kunmetitaj vortoj".)fajrkapo:Pravete, nur por mi "kelkfoje" ne estas kunmetaĵo, sed derivaĵo, sed tio forkondukus de la temo.Kirilo81:La senco de kunmetaĵoj estas krei novajn nociojn, ne por mallongigi la frazojn.Kelkfoje ja kunmetaĵoj estas por mallongigi la frazojn.(kelk-foje...)
Kirilo81 (Wasifu wa mtumiaji) 2 Mei 2012 7:35:50 alasiri
darkweasel:Mi ne kontrolis ĝin, sed se mi bone memoras, jes. La vortkategoriaj finaĵoj ne estas vortoj, pro tio ili ne povas formi kunmetaĵojn (laŭ mia kompreno de "kunmetaĵo", kiu en PMEG estas pli vasta).Kirilo81:Ĉu tio estas la sama distingo kiel tiu, kiu en PMEG estas la distingo inter "kombinoj" kaj "vortigoj"? (PMEG nomas tamen ambaŭ "kunmetitaj vortoj".)fajrkapo:Pravete, nur por mi "kelkfoje" ne estas kunmetaĵo, sed derivaĵo, sed tio forkondukus de la temo.Kirilo81:La senco de kunmetaĵoj estas krei novajn nociojn, ne por mallongigi la frazojn.Kelkfoje ja kunmetaĵoj estas por mallongigi la frazojn.(kelk-foje...)