去目錄頁

Pri kunmetitaj vortoj.

gaboflowers, 2012年5月2日

讯息: 7

语言: Esperanto

gaboflowers (显示个人资料) 2012年5月2日上午4:44:00

Saluton. Mi havas demandon pri kiel uzi kunmetitaj vortoj. Mi jam scias, ke tiuj estas uzita por ŝanĝi la signifo de vorto aŭ specifi ĝin, sed mi ne certscias, se mi povas libere uzi ĝin por diri la akuzativon de ĉiu frazo.

Ekzemplo: Mi povas diri "fiŝkapti", ĉar ĝi signifas "kapti fiŝojn", sed, ĉu mi dirpovas ĉi tion?

Je pli evidenta kaso:
Ĉu mi ĉesdevas kunmetitvortdiri?
(Ĉu mi devas ĉesi je diri kunmetitajn vortojn [kiel mi diras ilin nun]?)

fajrkapo (显示个人资料) 2012年5月2日上午7:19:44

gaboflowers:Saluton. Mi havas demandon pri kiel uzi kunmetitaj vortoj. Mi jam scias, ke tiuj estas uzita por ŝanĝi la signifo de vorto aŭ specifi ĝin, sed mi ne certscias, se mi povas libere uzi ĝin por diri la akuzativon de ĉiu frazo.

Ekzemplo: Mi povas diri "fiŝkapti", ĉar ĝi signifas "kapti fiŝojn", sed, ĉu mi dirpovas ĉi tion?

Je pli evidenta kaso:
Ĉu mi ĉesdevas kunmetitvortdiri?
(Ĉu mi devas ĉesi je diri kunmetitajn vortojn [kiel mi diras ilin nun]?)
Vi dirpovas, sed pli bone ne faru tion, ĉar preskaŭ neniu komprenos vin. La unua celo de Eo kiel lingvo estas la facila kompreno. Vi devas serĉi elegantan kaj komprenan stilon, kaj pli bone ne kunmeti pli ol 2 vortojn. Do, vi devas ĉesi diri kunmetitajn vortojn ridulo.gif ĉao!

Kirilo81 (显示个人资料) 2012年5月2日上午7:23:36

La senco de kunmetaĵoj estas nomi* novajn nociojn, ne por mallongigi la frazojn.

"fiŝkapti" ne signifas "kapti specifajn fiŝojn", sed nomas la prototipan agon; vi do povas fiŝkapti dum horoj ne kaptante eĉ unu fiŝon.
Same "dikfingro" ne estas iu ajn fingro, kiu (pro malsano aŭ ial ajn) dikas, sed estas la prototipe plej dika fingro, nome la polekso.

*Mi korektis malĝustan "krei"; kompreneble nocioj estas kreataj en la mensoj, ne en la lingvo.

fajrkapo (显示个人资料) 2012年5月2日上午7:36:23

Kirilo81:La senco de kunmetaĵoj estas krei novajn nociojn, ne por mallongigi la frazojn.
Kelkfoje ja kunmetaĵoj estas por mallongigi la frazojn.(kelk-foje...)

Kirilo81 (显示个人资料) 2012年5月2日下午12:44:40

fajrkapo:
Kirilo81:La senco de kunmetaĵoj estas krei novajn nociojn, ne por mallongigi la frazojn.
Kelkfoje ja kunmetaĵoj estas por mallongigi la frazojn.(kelk-foje...)
Pravete, nur por mi "kelkfoje" ne estas kunmetaĵo, sed derivaĵo, sed tio forkondukus de la temo.

darkweasel (显示个人资料) 2012年5月2日下午3:21:50

Kirilo81:
fajrkapo:
Kirilo81:La senco de kunmetaĵoj estas krei novajn nociojn, ne por mallongigi la frazojn.
Kelkfoje ja kunmetaĵoj estas por mallongigi la frazojn.(kelk-foje...)
Pravete, nur por mi "kelkfoje" ne estas kunmetaĵo, sed derivaĵo, sed tio forkondukus de la temo.
Ĉu tio estas la sama distingo kiel tiu, kiu en PMEG estas la distingo inter "kombinoj" kaj "vortigoj"? (PMEG nomas tamen ambaŭ "kunmetitaj vortoj".)

Kirilo81 (显示个人资料) 2012年5月2日下午7:35:50

darkweasel:
Kirilo81:
fajrkapo:
Kirilo81:La senco de kunmetaĵoj estas krei novajn nociojn, ne por mallongigi la frazojn.
Kelkfoje ja kunmetaĵoj estas por mallongigi la frazojn.(kelk-foje...)
Pravete, nur por mi "kelkfoje" ne estas kunmetaĵo, sed derivaĵo, sed tio forkondukus de la temo.
Ĉu tio estas la sama distingo kiel tiu, kiu en PMEG estas la distingo inter "kombinoj" kaj "vortigoj"? (PMEG nomas tamen ambaŭ "kunmetitaj vortoj".)
Mi ne kontrolis ĝin, sed se mi bone memoras, jes. La vortkategoriaj finaĵoj ne estas vortoj, pro tio ili ne povas formi kunmetaĵojn (laŭ mia kompreno de "kunmetaĵo", kiu en PMEG estas pli vasta).

回到上端