ไปยังสารบัญ

Ĉu tiu ĉi frazo estas korekta?

จาก e0richt, 9 พฤษภาคม 2012

ข้อความ 21

ภาษา: Esperanto

Techandra (แสดงโปรไฟล์) 9 พฤษภาคม 2012, 20:26:07

e0richt:Ĉu tiu ĉi frazo estas korekta?

Mi trovas jenan frazon en lernolibro: Nur mi manĝas ovojn dimanĉon
matene.
"mi" - subjekto.
"mang'as" - verbo.
"ovojn" - rekta objekto.

Kia estas "dimanĉon"?
Kial "dimanĉon" ne estas "dimanĉe" kiel "matene"?
La vera demando estas: Ĉu li dum la tuta mateno de dimanĉoj manĝas ovojn? Mi pensas ke la vera eraro estas diri NUR antaŭ la vortoj "mi manĝas" kaj ne antaŭ la vorto "ovojn". Mi dirus mi manĝas nur ovojn dimanĉon matene aŭ eble mi dirus unue la tempon kaj poste la agon (dimanĉon matene mi manĝas nur ovojn). Eble oni povas diri (sed malbele) maten-dimanĉe sed dimanĉe matene... mi dubas, tiel sonus pli bone matene dimanĉe pro la ordo de la adverboj.
Nu... almenaŭ pri la tempo, mi scias ke oni povas uzi la -n anstataŭ la prepoziciojn "dum", "je", kaj aliaj. Ekzemple: "Historie majon okazis multaj revolucioj" anstataŭ "Historie je majo okazis..."

Ĝis.

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 9 พฤษภาคม 2012, 20:46:40

Techandra:
La vera demando estas: Ĉu li dum la tuta mateno de dimanĉoj manĝas ovojn? Mi pensas ke la vera eraro estas diri NUR antaŭ la vortoj "mi manĝas" kaj ne antaŭ la vorto "ovojn". Mi dirus mi manĝas nur ovojn dimanĉon matene aŭ eble mi dirus unue la tempon kaj poste la agon (dimanĉon matene mi manĝas nur ovojn). Eble oni povas diri (sed malbele) maten-dimanĉe sed dimanĉe matene... mi dubas, tiel sonus pli bone matene dimanĉe pro la ordo de la adverboj.
Kio? demando.gif

Hyperboreus (แสดงโปรไฟล์) 9 พฤษภาคม 2012, 21:28:47

Forigite

sudanglo (แสดงโปรไฟล์) 9 พฤษภาคม 2012, 22:00:33

Redzin:Alia afero ...mi scias ke "korekta" venas de "korekti" kiu ne estas la sama al "ĝusta" aŭ "taŭga" ridulo.gif
Kara Redzin, ne ĉiam estas vere en Esperanto ke ĉiuj aliaj formoj konservas la signifon de la vortara kapvorto, kvankam ofte tiel okazas.

En la vortaro vi trovos kapvorte metita 'manĝi', sed 'manĝo' ofte signifas ion alian ol agon. Ĝi signifas kutime ion konkretan (la manĝoj estas bonaj en tiu hotelo).

Korekta povas rilati al korektado, sed tre ofte ĝi signifas konforma al la reguloj.

Tamen, vi pravas dirante ke 'korekta' ne egalas precize 'ĝusta'. Korekta konduto, ĝusta kalkulo.

sudanglo (แสดงโปรไฟล์) 9 พฤษภาคม 2012, 22:12:19

Esperante, ja eblas konstrui verban frazon kun du rektaj objektoj
Ĉu via Zamenhofa citaĵo entenas du rektajn objektojn, HB, mi iom dubas, sed la jena frazo entenas du objektojn.

Mi renkontis lin kaj lian edzinon en Parizo.

Sed la frazo mi renkontis Esperantiston kaj strangulon entenas nur unu, ĉar Esperantisto egalas strangulon.

Hyperboreus (แสดงโปรไฟล์) 9 พฤษภาคม 2012, 23:07:37

Forigite

EldanarLambetur (แสดงโปรไฟล์) 10 พฤษภาคม 2012, 09:09:25

Redzin:Alia...mi scias ke "korekta" estas venas de "korekti" kiu ne estas la sama al "ĝusta" aŭ "taŭga" ridulo.gif
Jen tiu paĝo

Legu de "Aga radiko sed eca signifo", ĝi parolas pri tiu "korekta" temo. ridulo.gif

sudanglo (แสดงโปรไฟล์) 10 พฤษภาคม 2012, 09:13:42

Sed ĉu 'vin' en Mi petas vin, ke vi silentu estas vera rekta objeko?

Ĉu ne la vin egalas 'de vi', aŭ se vi preferas 'al vi'?

Hyperboreus (แสดงโปรไฟล์) 10 พฤษภาคม 2012, 15:25:41

Forigite

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 10 พฤษภาคม 2012, 15:43:10

Ja mirige, kiaj diskutoj devenas el simplegaj demandoj de komencantoj.

กลับไปด้านบน