Al la enhavo

Pri ĉina gramatiko (2)

de Demian, 2012-majo-11

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Demian (Montri la profilon) 2012-majo-11 07:07:13

Ĉu la suba frazo havas du signifojn?

他給她一本書。
= Li donas ŝin libron.
= Li donis ŝin libron.

Mi pensas ke JES, ĉar la lernolibro diras tiel.

Vi bonvole helpu min esti certa.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-majo-11 07:26:39

Sendepende de la ĉina, via traduko estas erara en Esperanto - li donas/donis al ŝi libron.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2012-majo-11 10:53:49

Ĉu tiu frazo havas du signifojn?

Fakte, por ĉinoj tiu frazo ne havas du signifojn. Nur pensante en alia lingvo (kiel Esperanto) oni povas vidi ĝiajn du signifojn (aŭ eĉ tri aŭ kvar aŭ kvin: Li donos al ŝi libron. Li donu al ŝi libron. Li donus al ŝi libron). En la ĉina oni ofte ne bezonas klare esprimi la tempon se la kunteksto jam indikas tion.

Plue, en la ĉina oni uzas relativan tempon, tial tiu frazo povas simple esti "li donas al ŝi libron" laŭ la vidpunkto de la pasinteco, de la nuno, aŭ de la estonteco.

N-true (Montri la profilon) 2012-majo-11 21:45:27

La Flava Ovo respondis tre ĝuste kaj mi nur volis aldoni, ke ekzakte tiu estas la malsamo inter la anglaj vortoj "ambiguity" kaj "vagueness" (mi ne scias, kiel oni esprimu tion plej bone en Esperanto, eble "plursignifo" kaj "nedifiniteco"​)​. La ĉina frazo estas ne "ambigue", sed "vague", ĉar ĝi ne enhavas iun eldiron pri tempo.

En simila maniero la angla frazo Mi ŝatas katojn. estas "vague" pri la sekso de la subjekto, sed ne "ambigue". Aliaj lingvoj, kiel la araba aŭ fojfoje la tajlanda montrus la sekson de la subjekto en la frazo. Simple imagu la jenajn tradukojn:

我吃饭。 = Mi manĝ_s.
我吃饭了。 = Mi est_s manĝinta.

Ĉu bona komparado? Sen bona kunteksto oni ne scias, al kiu tempoformo oni traduku la frazon. ridulo.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2012-majo-12 07:57:11

N-true:mi ne scias, kiel oni esprimu tion plej bone en Esperanto, eble "plursignifo" kaj "nedifiniteco"​
Ĉu eble plursignifeco kaj svageco?

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2012-majo-12 08:45:00

N-true:La Flava Ovo respondis ...
Fakte mi havas Esperanto-nomon "Ĉitano", kiun mi ŝatas.

Kaj pri "plursignifo", ja ekzistas la vorto "ambigueco", kvankam "plursenceco" povas esti sufiĉa.

Demian (Montri la profilon) 2012-majo-12 11:45:02

黄鸡蛋:Fakte, por ĉinoj tiu frazo ne havas du signifojn....
謝謝!您給我說明,我認識。(Dankon! Vi donis al mi klarigon, [kaj] mi komprenis.)
Oni devas zorgi pri kunsteksto, ĉar ĝi estas ege grava.

darkweasel:via traduko estas erara en Esperanto - li donas/donis al ŝi libron.
Dankon por montri al mi la eraron. Mi ne faros ĝin ree. ridulo.gif

黄鸡蛋:mi havas Esperanto-nomon "Ĉitano
Mia esperantigita nomo estas "Ĉetano". okulumo.gif

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2012-majo-12 15:51:18

Demian:

謝謝!您給我說明,我認識。(Dankon! Vi donis al mi klarigon, [kaj] mi komprenis.)
Pri tiu frazo: "mi komprenis" estas "我明白了" sed ne "我認識", kiu signifus "mi konas".

Reen al la supro