Pri ĉina gramatiko (2)
од Demian, 11. мај 2012.
Поруке: 8
Језик: Esperanto
Demian (Погледати профил) 11. мај 2012. 07.07.13
他給她一本書。
= Li donas ŝin libron.
= Li donis ŝin libron.
Mi pensas ke JES, ĉar la lernolibro diras tiel.
Vi bonvole helpu min esti certa.
darkweasel (Погледати профил) 11. мај 2012. 07.26.39
黄鸡蛋 (Погледати профил) 11. мај 2012. 10.53.49
Fakte, por ĉinoj tiu frazo ne havas du signifojn. Nur pensante en alia lingvo (kiel Esperanto) oni povas vidi ĝiajn du signifojn (aŭ eĉ tri aŭ kvar aŭ kvin: Li donos al ŝi libron. Li donu al ŝi libron. Li donus al ŝi libron). En la ĉina oni ofte ne bezonas klare esprimi la tempon se la kunteksto jam indikas tion.
Plue, en la ĉina oni uzas relativan tempon, tial tiu frazo povas simple esti "li donas al ŝi libron" laŭ la vidpunkto de la pasinteco, de la nuno, aŭ de la estonteco.
N-true (Погледати профил) 11. мај 2012. 21.45.27
En simila maniero la angla frazo Mi ŝatas katojn. estas "vague" pri la sekso de la subjekto, sed ne "ambigue". Aliaj lingvoj, kiel la araba aŭ fojfoje la tajlanda montrus la sekson de la subjekto en la frazo. Simple imagu la jenajn tradukojn:
我吃饭。 = Mi manĝ_s.
我吃饭了。 = Mi est_s manĝinta.
Ĉu bona komparado? Sen bona kunteksto oni ne scias, al kiu tempoformo oni traduku la frazon.
darkweasel (Погледати профил) 12. мај 2012. 07.57.11
N-true:mi ne scias, kiel oni esprimu tion plej bone en Esperanto, eble "plursignifo" kaj "nedifiniteco"Ĉu eble plursignifeco kaj svageco?
黄鸡蛋 (Погледати профил) 12. мај 2012. 08.45.00
N-true:La Flava Ovo respondis ...Fakte mi havas Esperanto-nomon "Ĉitano", kiun mi ŝatas.
Kaj pri "plursignifo", ja ekzistas la vorto "ambigueco", kvankam "plursenceco" povas esti sufiĉa.
Demian (Погледати профил) 12. мај 2012. 11.45.02
黄鸡蛋:Fakte, por ĉinoj tiu frazo ne havas du signifojn....謝謝!您給我說明,我認識。(Dankon! Vi donis al mi klarigon, [kaj] mi komprenis.)
Oni devas zorgi pri kunsteksto, ĉar ĝi estas ege grava.
darkweasel:via traduko estas erara en Esperanto - li donas/donis al ŝi libron.Dankon por montri al mi la eraron. Mi ne faros ĝin ree.
黄鸡蛋:mi havas Esperanto-nomon "ĈitanoMia esperantigita nomo estas "Ĉetano".
黄鸡蛋 (Погледати профил) 12. мај 2012. 15.51.18
Demian:Pri tiu frazo: "mi komprenis" estas "我明白了" sed ne "我認識", kiu signifus "mi konas".
謝謝!您給我說明,我認識。(Dankon! Vi donis al mi klarigon, [kaj] mi komprenis.)