본문으로

Esperanto parolantoj kaj internaciaj lingvoj

글쓴이: Demian, 2012년 5월 12일

글: 90

언어: Esperanto

fajrkapo (프로필 보기) 2012년 5월 21일 오후 9:26:23

hebda999:La pola denaske kaj ĉio. Neniun alian fremdlingvon mi nepre bezonas koni.
Sed mi certas ke la angla ĉarmus al vi, vi ne povus eĉ sekundo vivi sen ĝi...okulumo.gif

darkweasel (프로필 보기) 2012년 5월 22일 오전 5:06:23

hebda999:La pola denaske kaj ĉio. Neniun alian fremdlingvon mi nepre bezonas koni.
Sed, laŭ viaj mesaĝoj en la tiulingvaj forumpartoj, vi ja scias la anglan kaj la germanan.

hebda999 (프로필 보기) 2012년 5월 23일 오전 8:13:57

darkweasel:
hebda999:La pola denaske kaj ĉio. Neniun alian fremdlingvon mi nepre bezonas koni.
Sed, laŭ viaj mesaĝoj en la tiulingvaj forumpartoj, vi ja scias la anglan kaj la germanan.
Eble mi havas bonan tradukilon. Mi ne bezonas ilin. Verdire mi ne ŝatas la anglan pro ĝia nemeritinda ĉieesteco.

antoniomoya (프로필 보기) 2012년 5월 23일 오전 9:31:14

hebda999: Verdire mi ne ŝatas la anglan pro ĝia nemeritinda ĉieesteco.
Vi tute pravas, Hebda. Mi pensas kiel vi. Mi ie legis, skribite de iu spertulo, ke la angla estas la plej malfacila lingvo el ĉiuj eŭropaj. Eble pro tio mi nur lernis sufiĉe por legi ĝin. Sed nek skribas, nek parolas, nek voĉ-komprenas ĝin. Kaj tio ne gravas al mi. Ĝis nun mi povis vivi sen ĝi.

Amike.

darkweasel (프로필 보기) 2012년 5월 23일 오전 9:51:09

antoniomoya:Mi ie legis, skribite de iu spertulo, ke la angla estas la plej malfacila lingvo el ĉiuj eŭropaj.
Tion mi treege dubas. Ĝi estas eble pli malfacila ol la itala kaj la hispana, sed certe multege pli facila ol ekzemple la germana!

hebda999 (프로필 보기) 2012년 5월 23일 오전 10:10:11

darkweasel:
antoniomoya:Mi ie legis, skribite de iu spertulo, ke la angla estas la plej malfacila lingvo el ĉiuj eŭropaj.
Tion mi treege dubas. Ĝi estas eble pli malfacila ol la itala kaj la hispana, sed certe multege pli facila ol ekzemple la germana!
La germana estas pli simpla ol la angla. Mi senprobleme komprenas Germanojn. La samon mi ne povas diri pri Angloj/Usonanoj. Ne nur gramatiko gravas. Angla gramatiko estas simpla, sed ne la lingvo, plena da idiotismoj kaj malfacilaĵoj, kiujn oni nepre devas ellerni por bone kompreni la anglalingvanoj. La angla estas tre bona nur por denaskuloj.

Iufoje mi provis legi ian anglan libron. Problemojn mi havis ĉe preskaŭ ĉiu sentenco. Poste mi trovis la saman libron tradukitan al Esperanto - la legado estis nur ĝojo, kiel flugado en klara aero. Mi senprobleme komprenadis ĉiujn sentencojn. Konkludojn bonvolu trovi mem.

Amike

Hebda

darkweasel (프로필 보기) 2012년 5월 23일 오전 10:36:52

hebda999:Angla gramatiko estas simpla, sed ne la lingvo, plena da idiotismoj kaj malfacilaĵoj, kiujn oni nepre devas ellerni por bone kompreni la anglalingvanoj.
Kaj la germana ne?!

Ĉiuokaze mi nur scias, ke por mi la angla estas ankaŭ pli facila ol la franca.

hebda999 (프로필 보기) 2012년 5월 23일 오전 10:38:57

Darkweasel. Se vi estas nur turisto, vi ne bezonas koni bone la anglan. Sed estas tute alie, se vi volas vin esprimi internacie kiel verkisto, sciencisto, politikisto. Tiam via lingvo ne povas esti tiel simpla. Vi devas paroli maturan lingvon kiel plenkreskulo. Kaj tie aperas problemo. Tiun nivelon de la lingva kapablo nur kelkaj atingos post multaj jaroj da penplena lernado. Kaj dum vi tiel pene akiradas la lingvon, la anglaparolantoj povas lerni ion alian - matematikon, sciencon, biologion, kaj simile. Kompare al ili via vojo estas aspra, plena da obstakloj. Kaj la unua via kulpo estas tia, ke vi (kiel 95% da aliuloj) naskiĝis en "malangla" parto de la mondo. Ĉu ĉi tia mondo estas justa por ĉiuj? Ĉu en ĉi tia mondo regas egaleco?...

hebda999 (프로필 보기) 2012년 5월 23일 오전 10:45:59

darkweasel:
hebda999:Angla gramatiko estas simpla, sed ne la lingvo, plena da idiotismoj kaj malfacilaĵoj, kiujn oni nepre devas ellerni por bone kompreni la anglalingvanoj.
Kaj la germana ne?!

Ĉiuokaze mi nur scias, ke por mi la angla estas ankaŭ pli facila ol la franca.
Nenio mirinda. Vi ja estas Aŭstro kaj parolas lingvon apartenantan al la sama grupo - lingvoj ĝermanaj. Same por mi la rusa lingvo estas pli facila ol la germana - Rusoj kaj Poloj estas slavoj - mi lernis (aŭ pli ĝuste estis instruata) la rusan en lernejo.

fajrkapo (프로필 보기) 2012년 5월 23일 오전 10:55:24

hebda999: Nenio mirinda. Vi ja estas Aŭstro kaj parolas lingvon apartenantan al la sama grupo - lingvoj ĝermanaj. Same por mi la rusa lingvo estas pli facila ol la germana - Rusoj kaj Poloj estas slavoj - mi lernis (aŭ pli ĝuste estis instruata) la rusan en lernejo.
Jes kaj ne, angla estas stranga germana lingvo, pli bone germana-latina, se vi studas bone la anglan, vi lernos latinan duonvortaron, same ol la rumana inter latinidoj: estas stranga por hispan-franc-ital-portugal-parolantoj, pli bone slava-latina...almenaŭ aspekte

다시 위로