Meldinger: 90
Språk: Esperanto
fajrkapo (Å vise profilen) 2012 5 21 21:26:23
hebda999:La pola denaske kaj ĉio. Neniun alian fremdlingvon mi nepre bezonas koni.Sed mi certas ke la angla ĉarmus al vi, vi ne povus eĉ sekundo vivi sen ĝi...

darkweasel (Å vise profilen) 2012 5 22 05:06:23
hebda999:La pola denaske kaj ĉio. Neniun alian fremdlingvon mi nepre bezonas koni.Sed, laŭ viaj mesaĝoj en la tiulingvaj forumpartoj, vi ja scias la anglan kaj la germanan.
hebda999 (Å vise profilen) 2012 5 23 08:13:57
darkweasel:Eble mi havas bonan tradukilon. Mi ne bezonas ilin. Verdire mi ne ŝatas la anglan pro ĝia nemeritinda ĉieesteco.hebda999:La pola denaske kaj ĉio. Neniun alian fremdlingvon mi nepre bezonas koni.Sed, laŭ viaj mesaĝoj en la tiulingvaj forumpartoj, vi ja scias la anglan kaj la germanan.
antoniomoya (Å vise profilen) 2012 5 23 09:31:14
hebda999: Verdire mi ne ŝatas la anglan pro ĝia nemeritinda ĉieesteco.Vi tute pravas, Hebda. Mi pensas kiel vi. Mi ie legis, skribite de iu spertulo, ke la angla estas la plej malfacila lingvo el ĉiuj eŭropaj. Eble pro tio mi nur lernis sufiĉe por legi ĝin. Sed nek skribas, nek parolas, nek voĉ-komprenas ĝin. Kaj tio ne gravas al mi. Ĝis nun mi povis vivi sen ĝi.
Amike.
darkweasel (Å vise profilen) 2012 5 23 09:51:09
antoniomoya:Mi ie legis, skribite de iu spertulo, ke la angla estas la plej malfacila lingvo el ĉiuj eŭropaj.Tion mi treege dubas. Ĝi estas eble pli malfacila ol la itala kaj la hispana, sed certe multege pli facila ol ekzemple la germana!
hebda999 (Å vise profilen) 2012 5 23 10:10:11
darkweasel:La germana estas pli simpla ol la angla. Mi senprobleme komprenas Germanojn. La samon mi ne povas diri pri Angloj/Usonanoj. Ne nur gramatiko gravas. Angla gramatiko estas simpla, sed ne la lingvo, plena da idiotismoj kaj malfacilaĵoj, kiujn oni nepre devas ellerni por bone kompreni la anglalingvanoj. La angla estas tre bona nur por denaskuloj.antoniomoya:Mi ie legis, skribite de iu spertulo, ke la angla estas la plej malfacila lingvo el ĉiuj eŭropaj.Tion mi treege dubas. Ĝi estas eble pli malfacila ol la itala kaj la hispana, sed certe multege pli facila ol ekzemple la germana!
Iufoje mi provis legi ian anglan libron. Problemojn mi havis ĉe preskaŭ ĉiu sentenco. Poste mi trovis la saman libron tradukitan al Esperanto - la legado estis nur ĝojo, kiel flugado en klara aero. Mi senprobleme komprenadis ĉiujn sentencojn. Konkludojn bonvolu trovi mem.
Amike
Hebda
darkweasel (Å vise profilen) 2012 5 23 10:36:52
hebda999:Angla gramatiko estas simpla, sed ne la lingvo, plena da idiotismoj kaj malfacilaĵoj, kiujn oni nepre devas ellerni por bone kompreni la anglalingvanoj.Kaj la germana ne?!
Ĉiuokaze mi nur scias, ke por mi la angla estas ankaŭ pli facila ol la franca.
hebda999 (Å vise profilen) 2012 5 23 10:38:57
hebda999 (Å vise profilen) 2012 5 23 10:45:59
darkweasel:Nenio mirinda. Vi ja estas Aŭstro kaj parolas lingvon apartenantan al la sama grupo - lingvoj ĝermanaj. Same por mi la rusa lingvo estas pli facila ol la germana - Rusoj kaj Poloj estas slavoj - mi lernis (aŭ pli ĝuste estis instruata) la rusan en lernejo.hebda999:Angla gramatiko estas simpla, sed ne la lingvo, plena da idiotismoj kaj malfacilaĵoj, kiujn oni nepre devas ellerni por bone kompreni la anglalingvanoj.Kaj la germana ne?!
Ĉiuokaze mi nur scias, ke por mi la angla estas ankaŭ pli facila ol la franca.
fajrkapo (Å vise profilen) 2012 5 23 10:55:24
hebda999: Nenio mirinda. Vi ja estas Aŭstro kaj parolas lingvon apartenantan al la sama grupo - lingvoj ĝermanaj. Same por mi la rusa lingvo estas pli facila ol la germana - Rusoj kaj Poloj estas slavoj - mi lernis (aŭ pli ĝuste estis instruata) la rusan en lernejo.Jes kaj ne, angla estas stranga germana lingvo, pli bone germana-latina, se vi studas bone la anglan, vi lernos latinan duonvortaron, same ol la rumana inter latinidoj: estas stranga por hispan-franc-ital-portugal-parolantoj, pli bone slava-latina...almenaŭ aspekte