Al la enhavo

Kial diras "konsenti" sed ne KUN~SENTI?

de eitanulo, 2012-majo-17

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

eitanulo (Montri la profilon) 2012-majo-17 02:24:11

La logiko estas klara. La Esperanta vorto "konsent(i)" evidente en la fonta lingvo (Mi supozas.. la Franca) estis la rezulto de junto de du signifoj:

La Latina vorto 'CONSENT' estas komponaĵo de du diversaj vortoj- CON (Esperante: "kun" ) + SENT (Esperante: "sent(i)" )

Do, en la origina senco ĝi simple sekvis vulgara logiko en la alpreno ke por konsenti kun iu ajn, vi necesas KUN-senti lin.
Volas diri ke- estis stranga ke Zamenhof intence elpruntis tiun vorton en ĝia origina formo, kvankam nur se li ŝanĝis unu literon, ("o" al "u" ) ĝi estis konsistigita de jam-ekzistantaj Esperanto radikoj, kaj ekestis malpli unu vorto lerni.. Por KUNSENTI ekzisti kiel aparta vorto kiu signifas~ "To feel together" ŝajnas malnecesa kaj ridinda por mi, kiam la du vortaj signifoj estas preskaŭ identaj.

Tial, mi proponas ke "kunsenti" anstataŭigu "konsenti" por esprimi reciproka kompreno.

Mi raviĝos aŭdi viajn opiniojn.

.. Ĝis!^^

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2012-majo-17 07:07:38

Vi pravas laŭ mi. Sed konsenti ne estas la sola de tiaj vortoj. Jen kelkaj ekzemploj:

- kompreni
- akcepti (anstataŭ alpreni)
- ricevi (anstataŭ repreni)

Denisov (Montri la profilon) 2012-majo-17 09:11:47

eitanulo:

La Latina vorto 'CONSENT' estas komponaĵo de du diversaj vortoj- CON (Esperante: "kun" ) + SENT (Esperante: "sent(i)" )
"Konsenti", kaj multaj aliaj vortoj, estas nek franca, nek latina. Ĝi estas esperanta vorto, kaj vivas laŭ esperantaj leĝoj. Ne necesas ripari tion, kio ne estas rompita.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-majo-17 09:15:46

Denisov:Ne necesas ripari tion, kio ne estas rompita.
+1

Cetere, kunsenti jam signifas ion alian, vidu en ReVo.

eitanulo (Montri la profilon) 2012-majo-17 11:31:56

darkweasel:
Denisov:Ne necesas ripari tion, kio ne estas rompita.
+1

Cetere, kunsenti jam signifas ion alian, vidu en ReVo.
Ho vere?.. Nu, laŭ ReVo ĝi nur signifas tiu nuanco de "To feel TOGETHER".. Diru al mi, kioma foje estas ke vi bezonegas uzi ĝin en ordinara interparolado?

cellus (Montri la profilon) 2012-majo-17 13:24:40

Estas diferenco:
konsenti = mi pensas kiel vi, mi akceptas vian sintenon.
Mi kunsentas kun vi signifas ke me dividas viajn sentojn .
Mi kunsentas kun vi en via malfacila situacio.
Mi konsentas ke vi povos preni mian aŭton morgaŭ.
Estas la sama diferenco inter
konvenas = estas laŭ la ĝenerala opnio, estas ĝenerale akceptata
kunvenas = homoj kolektiĝas ie.

Mi komprenas vin, sed mi kunprenas miajn librojn.

Kjell R

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-majo-17 15:52:35

Ĉiufoje eĉ en la latina ne ekzistas cum-sentire, sed consensus, subtantivo, aŭ consentire, verbo, kiuj signifas decidi, pensi aŭ senti unumaniere, unukiele, sed ne kune. Estas diferenco, malgranda, sed estas, kunsenti signifas senti kune, kaj konsenti signifas havi la saman opinion , havi la saman senton, sed ne kune. Mi konsentas kun vi signifas ke mi pensas ke vi pravas, vi opinias, aŭ vi sentas kiel mi, sed ne kun mi.

Same, Eo ja havas kun-labori, kaj ne kolabori aŭ konlabori, kiel la franca, angla aŭ hispana, collaborer, collaborate aŭ colaborar. Kaj kunlabori ja estas labori kune.

Same Universitato, el universitas-universitatis, ne signifas eco de universa aŭ universala, sed maksimuma studcentro, alia malsama signifo, kvankam origine eble universitas signifis tion universalan, universalan aĵon...

Resume, estas malgrandaj malsamoj lingvaj, kiuj ne multe gravas. Ripeti ne estas ekzakte same al re-peti: oni petas dufoje, sed ripeti estas fari aĵojn dufoje.

eitanulo (Montri la profilon) 2012-majo-17 18:54:29

Bone, Ni asertu do, ke tiu ĉi nuanco tre gravas.
Mi ne kunsentas aŭ mi ne konsentas..
Sed, vi ne komprenis ke tiu-ĉi vorto kiun vi tiom obstine defendas, fakte estas ankaŭ nuanco. Ĝi inkluzivas du jam ezkistantaj Esperantaj radikoj, kaj malpli logika- KON(I) + SENT(I), kaj ĝi havas la senco de "To know the feeling".
Nun, kion vortduopo vi preferas..? Ne redigu min, ke vi ankoraŭ sentas ligita al tiu vorto. Kaj en alia afero, se vi uzus "kunsenti", vi ne bezonus refoje aligi la prepozicio -kun poste, ĉar la unua apero estus kalkulita.

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-majo-17 19:25:23

eitanulo: Ĝi inkluzivas du jam ezkistantaj Esperantaj radikoj, kaj malpli logika- KON(I) + SENT(I), kaj ĝi havas la senco de "To know the feeling".
Nun, kion vortduopo vi preferas..? Ne redigu min, ke vi ankoraŭ sentas ligita al tiu vorto. Kaj en alia afero, se vi uzus "kunsenti", vi ne bezonus refoje aligi la prepozicio -kun poste, ĉar la unua apero estus kalkulita.
konsenti ne estas kunmetita vorto, nek kun-, nek koni-.
kunsenti ja estas kunmetaĵo, mi konsentas kun vi pri la reuzo de kun, sed neniu-o estas perfekta.

Epovikipedio (Montri la profilon) 2012-majo-17 22:35:45

kunsenti signifas "to feel together"

konsenti signifas "to agree, to consent, to accede"

Reen al la supro