შინაარსის ნახვა

Tutmonda varmiĝo

maximkaaa-ისა და 22 მაისი, 2012-ის მიერ

შეტყობინებები: 28

ენა: Esperanto

Epikuro57 (მომხმარებლის პროფილი) 25 მაისი, 2012 15:40:13

maximkaaa:Ĉu vi pensas ke tutmonda varmiĝo ekzistis? Ĉu ĝi estas problemo? Ĉu ĝi estas kaŭzita per homo? Kaj ĉu ni povas preventi ĝin?

Ĉi tie en Rusio multaj homoj ne kredas grave ke tutmonda varmiĝo estas reala, sed se ĝi estas, ĝi ne estas problemo, ĝi estas ŝanco por Rusio.
Klimata ŝanĝo estas reala, kaj ankaŭ daŭra. Fakte, ĝi ekzistis por milionoj da jaroj. Eŭropanoj inventis la kamentubon en la 12a jarcento ĉar la klimato fridiĝis; ĝis tiam ĝi estis pli varma ol hodiaŭ, por centoj da jaroj. Ne vera sciencisto formas sian opinion laŭ la nombro da aliaj homoj kiuj havas la saman opinion; veraj sciencistoj formas siajn opiniojn nur laŭ la aktualaj faktoj.

dobri (მომხმარებლის პროფილი) 25 მაისი, 2012 15:59:09

mihxil:Jes, povas estis koincido. Sed mi ne vidas mian 'kontraŭdiron'. Male, estas ja tre malverŝajne ke tio estus koincido, precize kiel mi diris.
Ni certe uzas aliajn vortarojn, ĉar vi en la sama frazo asertas, ke povas esti koincido kaj iomete plu vi asertas, ke tio ne estas verŝajna. Ĉu tio ne estas kontraŭdiro?

mihxil (მომხმარებლის პროფილი) 25 მაისი, 2012 16:35:38

dobri:
mihxil:Jes, povas estis koincido. Sed mi ne vidas mian 'kontraŭdiron'. Male, estas ja tre malverŝajne ke tio estus koincido, precize kiel mi diris.
Ni certe uzas aliajn vortarojn, ĉar vi en la sama frazo asertas, ke povas esti koincido kaj iomete plu vi asertas, ke tio ne estas verŝajna. Ĉu tio ne estas kontraŭdiro?
Ne, tio ne estas kontraŭdiro. Ke io 'povas esti' ne signifas ke ĝi ŝajnas vera. Nur ke eventuale ekzistas la eblo.

mihxil (მომხმარებლის პროფილი) 25 მაისი, 2012 16:46:47

maximkaaa:Ĉi tia grafikaĵo demonstras ke estis periodoj de rapida temperatura kresko antaŭe industiiĝo.
Laŭ mi tie temas pri centoj aŭ miloj da jaroj, dum nun la temperaturo ŝanĝiĝas duonan gradon en nur dekoj da jaroj. Laŭ mi la rapido nuntempe efektive estas eksterordinare rapida.

Sed ĉiuokaze, la ekspertoj kun mi samopinias: la nuna ŝanĝo tre verŝajne estas grandparte kaŭzita de homoj. La afero estas sufiĉe kompleksa, ni en ĉi tiu forumo ne povus fari pli bonan estimon.

darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 25 მაისი, 2012 19:08:20

Pli interesa demando estas tamen, ĉu tutmonda varmiĝo estas nepre problemo por la homoj. Ja homoj povas vivi ankaŭ en pli varma ĉirkaŭaĵo, kaj ili povos alkutimiĝi al varmiĝinta tero.

mihxil (მომხმარებლის პროფილი) 25 მაისი, 2012 20:45:54

darkweasel:Pli interesa demando estas tamen, ĉu tutmonda varmiĝo estas nepre problemo por la homoj. Ja homoj povas vivi ankaŭ en pli varma ĉirkaŭaĵo, kaj ili povos alkutimiĝi al varmiĝinta tero.
Kompreneble. Sed varmiĝo estos akompanata kun plialtiĝo de la marnivelo. Ekzistos sufiĉe da loko je pli altaj lokoj, sed translokigi ĉiujn aferojn tien estos sufiĉe multekoste. Sed kompreneble ni povos vivi...

Paulinho (მომხმარებლის პროფილი) 26 მაისი, 2012 19:52:38

Inicia domando estas: Ĉu tutmonda varmiĝo estas kaŭzata per homo? Se ne estas kaŭzata estas pligravigata. Subteneco ne plu estas elekto, sed devizo.

cellus (მომხმარებლის პროფილი) 6 ივნისი, 2012 17:35:01

Estas vero ke okazis periodoj da varmiĝo kaj malvarmiĝo ankaŭ antaŭ la industria revolucio. Post la lasta glaciepoko, Vistulo, estis klimata optimumo ĉirkaŭ 8000 jarjojn antaŭe.Ŝanĝoj en la klimato ofte kaŭzis ŝanĝojn en la istorio. En la 7-a jarcento de nia ero estis malvarma periodo. La vintro 635/636 estis tiel severa ke la akvoj de la Posporo estis glaciigitaj! Estas tiuj kiuj kredas ke tiu vintro donis la ekeston de la vintro Fimbul en la antaŭkristana mitologio de la nordeŭropaj popoloj

Dum la tempo de la Vikingoj la klimato estis relative varma kaj ebligis koloniigon de Grenando far skandinavoj. La malgranda glaciepoko, kiu komencis ĉ. 1350 kaŭzis ke estis tiom da glacio inter Islando kaj Grenlando ke la kontakto kun la skandinavaj kolonioj sur Grenlando estis rompitaj kaj la loĝantoj formortis.

La malgranda glaciepoko finiĝis ĉ. 1650. Poste estis pli varma klimato de nove.

Multaj sciencistoj opinias ke la homoj kontribuas al la varmigo de la tero. Estas ankaŭ tiuj kiuj kontraŭas tion. Ili asertas, kun ĝusteco, ke estis periodoj de pli granda varmiĝo antaŭe, sed oni opinias, se mi bone komprenas la aferon, ke en nia kazo la homo kontribuas al tiu varmiĝo.

ĝuste kiam mi skribas tion, la vetero estas neordinare malvarma, kaj estas malfacile kredi je iu varmiĝo.

enwilson (მომხმარებლის პროფილი) 11 ივნისი, 2012 00:05:27

La iama usona prezidenta kandidato John McCain prezentis la plej prudentan penson (laŭ mi) pri la tutmonda varmiĝo afero dum sia 2008-a kampanjo. Laŭ McCain, se oni purigas la atmosferon de la "forcejajn gasojn" kaj plibonigas la veteron, tiam gratulon, ni savis la homan rason. Sed se tutmonda varmiĝo ne estas kaŭzita de homoj (aŭ eĉ estas vera afero), oni ankoraŭ donos pli spireblan aeron por geknaboj kaj gemaljunuloj. Ambaŭ rezultoj estas venkoj.

mihxil (მომხმარებლის პროფილი) 11 ივნისი, 2012 17:52:23

enwilson:purigas la atmosferon de la "forcejajn gasojn" kaj plibonigas la veteron, tiam gratulon, ni savis la homan rason. Sed se tutmonda varmiĝo ne estas kaŭzita de homoj (aŭ eĉ estas vera afero), oni ankoraŭ donos pli spireblan aeron por geknaboj kaj gemaljunuloj. Ambaŭ rezultoj estas venkoj.
La forcejaj gasoj ne estas venenaj, do la spirebleco ne rekte rilatas. Kvankam mi supozas ke evito de enatmosferigo de tiuj gasoj probable ankaŭ kromefikas je la enatmosferigo de aliaj gasoj kiuj eble ja influas la spireblecon por 'geknaboj kaj gemaljunuloj'.

Aldone efektive eble estas bona ideo ne senpense enŝuti siajn rubgasojn en la aeron de ĉiu.

ზემოთ დაბრუნება