Contribuții/Mesaje: 28
Limbă: Esperanto
Epikuro57 (Arată profil) 25 mai 2012, 15:40:13
maximkaaa:Ĉu vi pensas ke tutmonda varmiĝo ekzistis? Ĉu ĝi estas problemo? Ĉu ĝi estas kaŭzita per homo? Kaj ĉu ni povas preventi ĝin?Klimata ŝanĝo estas reala, kaj ankaŭ daŭra. Fakte, ĝi ekzistis por milionoj da jaroj. Eŭropanoj inventis la kamentubon en la 12a jarcento ĉar la klimato fridiĝis; ĝis tiam ĝi estis pli varma ol hodiaŭ, por centoj da jaroj. Ne vera sciencisto formas sian opinion laŭ la nombro da aliaj homoj kiuj havas la saman opinion; veraj sciencistoj formas siajn opiniojn nur laŭ la aktualaj faktoj.
Ĉi tie en Rusio multaj homoj ne kredas grave ke tutmonda varmiĝo estas reala, sed se ĝi estas, ĝi ne estas problemo, ĝi estas ŝanco por Rusio.
dobri (Arată profil) 25 mai 2012, 15:59:09
mihxil:Jes, povas estis koincido. Sed mi ne vidas mian 'kontraŭdiron'. Male, estas ja tre malverŝajne ke tio estus koincido, precize kiel mi diris.Ni certe uzas aliajn vortarojn, ĉar vi en la sama frazo asertas, ke povas esti koincido kaj iomete plu vi asertas, ke tio ne estas verŝajna. Ĉu tio ne estas kontraŭdiro?
mihxil (Arată profil) 25 mai 2012, 16:35:38
dobri:Ne, tio ne estas kontraŭdiro. Ke io 'povas esti' ne signifas ke ĝi ŝajnas vera. Nur ke eventuale ekzistas la eblo.mihxil:Jes, povas estis koincido. Sed mi ne vidas mian 'kontraŭdiron'. Male, estas ja tre malverŝajne ke tio estus koincido, precize kiel mi diris.Ni certe uzas aliajn vortarojn, ĉar vi en la sama frazo asertas, ke povas esti koincido kaj iomete plu vi asertas, ke tio ne estas verŝajna. Ĉu tio ne estas kontraŭdiro?
mihxil (Arată profil) 25 mai 2012, 16:46:47
maximkaaa:Ĉi tia grafikaĵo demonstras ke estis periodoj de rapida temperatura kresko antaŭe industiiĝo.Laŭ mi tie temas pri centoj aŭ miloj da jaroj, dum nun la temperaturo ŝanĝiĝas duonan gradon en nur dekoj da jaroj. Laŭ mi la rapido nuntempe efektive estas eksterordinare rapida.
Sed ĉiuokaze, la ekspertoj kun mi samopinias: la nuna ŝanĝo tre verŝajne estas grandparte kaŭzita de homoj. La afero estas sufiĉe kompleksa, ni en ĉi tiu forumo ne povus fari pli bonan estimon.
darkweasel (Arată profil) 25 mai 2012, 19:08:20
mihxil (Arată profil) 25 mai 2012, 20:45:54
darkweasel:Pli interesa demando estas tamen, ĉu tutmonda varmiĝo estas nepre problemo por la homoj. Ja homoj povas vivi ankaŭ en pli varma ĉirkaŭaĵo, kaj ili povos alkutimiĝi al varmiĝinta tero.Kompreneble. Sed varmiĝo estos akompanata kun plialtiĝo de la marnivelo. Ekzistos sufiĉe da loko je pli altaj lokoj, sed translokigi ĉiujn aferojn tien estos sufiĉe multekoste. Sed kompreneble ni povos vivi...
Paulinho (Arată profil) 26 mai 2012, 19:52:38
cellus (Arată profil) 6 iunie 2012, 17:35:01
Dum la tempo de la Vikingoj la klimato estis relative varma kaj ebligis koloniigon de Grenando far skandinavoj. La malgranda glaciepoko, kiu komencis ĉ. 1350 kaŭzis ke estis tiom da glacio inter Islando kaj Grenlando ke la kontakto kun la skandinavaj kolonioj sur Grenlando estis rompitaj kaj la loĝantoj formortis.
La malgranda glaciepoko finiĝis ĉ. 1650. Poste estis pli varma klimato de nove.
Multaj sciencistoj opinias ke la homoj kontribuas al la varmigo de la tero. Estas ankaŭ tiuj kiuj kontraŭas tion. Ili asertas, kun ĝusteco, ke estis periodoj de pli granda varmiĝo antaŭe, sed oni opinias, se mi bone komprenas la aferon, ke en nia kazo la homo kontribuas al tiu varmiĝo.
ĝuste kiam mi skribas tion, la vetero estas neordinare malvarma, kaj estas malfacile kredi je iu varmiĝo.
enwilson (Arată profil) 11 iunie 2012, 00:05:27
mihxil (Arată profil) 11 iunie 2012, 17:52:23
enwilson:purigas la atmosferon de la "forcejajn gasojn" kaj plibonigas la veteron, tiam gratulon, ni savis la homan rason. Sed se tutmonda varmiĝo ne estas kaŭzita de homoj (aŭ eĉ estas vera afero), oni ankoraŭ donos pli spireblan aeron por geknaboj kaj gemaljunuloj. Ambaŭ rezultoj estas venkoj.La forcejaj gasoj ne estas venenaj, do la spirebleco ne rekte rilatas. Kvankam mi supozas ke evito de enatmosferigo de tiuj gasoj probable ankaŭ kromefikas je la enatmosferigo de aliaj gasoj kiuj eble ja influas la spireblecon por 'geknaboj kaj gemaljunuloj'.
Aldone efektive eble estas bona ideo ne senpense enŝuti siajn rubgasojn en la aeron de ĉiu.