Więcej

-ING, la plej malofta afikso

od fajrkapo, 22 maja 2012

Wpisy: 31

Język: Esperanto

fajrkapo (Pokaż profil) 22 maja 2012, 21:28:48

Hyperboreus: unu tagon,
promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de
veturanta vagonaro kaj mortiĝis
Ŝajnas ke li ne sinmortis, nur li akcidente falis, do, kial ne ...veturanta vagonaro kaj mortis?

...pli ol deklari vorton ekzistentan kiel ne ekzistentan, estus deklari nenecesan ĉikuntekste (sed ja ekzistanta kiel samsignifa: sinmorti aŭ mortiĝi)

fajrkapo (Pokaż profil) 22 maja 2012, 21:48:43

Hyperboreus: onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne
mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon,
promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de
veturanta vagonaro kaj mortiĝis.
Eble Z volas esprimi ĉi tie ke li ne falis akcidente...sed la onklo volis mortiĝi aŭ sinmorti...?? (li falis volonte??) .Sed ankaŭ diras ke li ne mortigis sin mem...Mi nun ne komprenas tion.

Ŝajnas stultaĵo, sed la ekzerkaro estas parto de la F, kaj se ĝi estas erara, la F estas en danĝero se iu volas ŝangi ion.

robbkvasnak (Pokaż profil) 22 maja 2012, 23:13:42

Se vi voloas porti kun vi tranĉilon, eble estus pli sekure porti ĝin en "trancilingo", same revolvero devus esti en "revolveringo". Kelkaj japanoj portas kun si "manĝbastonetingojn". Eble kelkaj libroj povus troviĝi en "libringo" unuope (mi havas koranon kio troviĝas en tia ingo). Por ne malpurigi vian kapkusenon, vi devus kovri ĝin per "kapkuseningo". Kompasoj protektiĝas en "kompasingoj". Kiam oni prezentas ringon al iu, multaj prezentas "ringingon" aŭ "ringskatoleto" (ringingo estas pli mallonga vorto). "Ingo" permesas al ni formi vortojn por aĵoj kioj havas tre strangajn nomojn en etnaj lingvoj.

antoniomoya (Pokaż profil) 23 maja 2012, 08:59:58

robbkvasnak:
tranĉilo = tranĉilingo
revolvero = revolveringo
manĝbastoneto = manĝbastonetingo
libro = libringo
kapkuseno = kapkuseningo
Kompaso = kompasingo
ringo = ringingo
Grandan dankon, Rob, pro viaj bonegaj ekzemploj. Tiu sufikso estas malofte uzebla, sed vi bone montris ke ĝi povas esti parto de nia ĉiutaga vivo.

Amike.

darkweasel (Pokaż profil) 23 maja 2012, 09:45:16

robbkvasnak:Kiam oni prezentas ringon al iu, multaj prezentas "ringingon" aŭ "ringskatoleto" (ringingo estas pli mallonga vorto).
Ĉu ne tia aĵo estas ringujo?

fajrkapo (Pokaż profil) 23 maja 2012, 11:09:15

Aliaj grandaj forgesatoj: la poŝtelefoningo, kaj okulvitringo, tiu lasta se estas malfermita aŭ ne tute fermita, ĉar se ne estus okulvitrujo, same al ringujo-ringingo mi supozas...

Kirilo81 (Pokaż profil) 23 maja 2012, 13:04:56

Paquillo:Z ne estis perfekta, kaj ni devas krei korektan stilon por esperanto. uzi "iĝi" kun ne transitivaj verboj ĝenerale ne estas korekta, [...]
Ne tute, kun netranstivaj verboj de stato -iĝ havas sencon similan al ek-, kp. la kutiman sidiĝi.

Mi pensas, ke oni devas kompreni la malbonŝancan mortiĝi en la donitaj du kuntekstoj tiel, ke la morto de la persono okazis pro akcidento, do ne per ena kaŭzo kiel malsano (aŭ volo morti) nek pro konscia ago de alia persono, sed pro ja ekstera, sed necelata forto (kiel trajno).
mortiĝi tiel tre bone egalas perei, per kiu oni ja klarigis ĝin. La sufikso [/i]iĝ[/i] substrekas ĉi tie, ke la ago okazis al la subjekto kaj ke samtempe ne partoprenis alia persono (pro tio, parenteze, mi opinias la plivastiĝantan uzadon de -iĝ kiel ŝajnpasivon problemiga).

erinja (Pokaż profil) 24 maja 2012, 23:10:52

Uzo de -iĝ- kun netransitiva verbo ofte havas signifon kiel "ek-"

Do sidiĝi mi malpli egalas al "eksidi"

Mi mem foje uzas "mortiĝi" por priskribi okazon kiam io mortigis iun. Persono ne simple mortis; io aŭ iu *kaŭzis* tiun morton, kaj tiam mi foje diras "mortiĝas".

mihxil (Pokaż profil) 25 maja 2012, 07:43:13

erinja:Mi mem foje uzas "mortiĝi" por priskribi okazon kiam io mortigis iun. Persono ne simple mortis; io aŭ iu *kaŭzis* tiun morton, kaj tiam mi foje diras "mortiĝas".
Fakte tio ŝajnas al mi iom kontraŭa al la baza signifo de 'iĝ', kiu precize esprimas per-si-mem-econ'. Kvankam kompreneble multo pri tio pekas. Se oni volas emfazi la ĉeeston de alia aganto, tiam probable la pasivaj participoj estus pli taŭgaj. Do 'iu estas mortigita', laŭ mi multe pli klare esprimas ke estis iu kaŭzo ol 'iu mortiĝis', kion mi simple analizus kiel 'iu iĝis morta'. Mi eĉ pensas ke tio pli malpli emfazas senagantecon.

fajrkapo (Pokaż profil) 25 maja 2012, 08:47:01

Alia grava diskriminato: virilingo, la vera esperanta vorto por kondomo ridulo.gif
Kaj maningo, alia kielo diri ganto.

Wróć do góry