去目錄頁

-ING, la plej malofta afikso

fajrkapo, 2012年5月22日

讯息: 33

语言: Esperanto

fajrkapo (显示个人资料) 2012年5月22日下午3:43:07

El ĉiuj la afiksoj, -ing estas la malplej uzata, mi opinias. Nur mi scius uzi ĝin por ovo-ovingo, kaj fingro-fingringo, aŭ glavo-glavingo. Mi rigardis en la serĉilo, eĉ ne estas unu mesaĝo pri -ingo.
Ankaŭ ne multe mi komprenas la malsamon kun -ejo- ekzemple SE estus ovejo, aŭ fingrejo, aŭ glavejo. Sed mi ankaŭ ne vidas multe da malsamo inter -ujo kaj -ejo, monujo-monejo por mi estus baze samsignifaj.
Ankaŭ mi opinias ke iĝ kaj -ig estas tro oftaj, kaj kelkfoje mi ne komprenas tiom da uzado, ekzemple, kial ne mi naskis en Hispanio? anstataŭ mi naskiĝis en Hispanio, kial naskiĝis? mi ne naskigis mi mem...mi uzus malpli ig kaj iĝ, ili ne plaĉas multe al mi.

darkweasel (显示个人资料) 2012年5月22日下午4:15:57

fajrkapo:El ĉiuj la afiksoj, -ing estas la malplej uzata, mi opinias.
Kaj vi verŝajne pravas.

fajrkapo: Nur mi scius uzi ĝin por ovo-ovingo, kaj fingro-fingringo, aŭ glavo-glavingo.
Mi scias ankaŭ kandelingo.

fajrkapo:
Ankaŭ ne multe mi komprenas la malsamon kun -ejo- ekzemple si estus ovejo, aŭ fingrejo, aŭ glavejo.
Ovejo eble estus loko kun kokinoj demetantaj ovojn. Glavejo oni eble povus nomi ian lokon, kie troviĝas multaj neuzataj glavoj. Kio estus eble fingrejo, mi ne scias.

fajrkapo: Sed mi ankaŭ ne vidas multe da malsamo inter -ujo kaj -ejo, monujo-monejo por mi estus baze samsignifaj.
Ĉu monejo estas alia vorto por banko?

fajrkapo:Ankaŭ mi opinias ke iĝ kaj -ig estas tro oftaj, kaj kelkfoje mi ne komprenas tiom da uzado, ekzemple, kial ne mi naskis en Hispanio?
Nu, laŭ via profilo vi estas viro, do mi dubas, ke vi naskis en Hispanujo. Tamen povas esti, ke vi iam havis seksoŝanĝan operacion, antaŭ kiu vi naskis en Hispanujo.

Kirilo81 (显示个人资料) 2012年5月22日下午4:45:30

Se vi uzas E-on por ĉiutagaĵoj (kiel ekz. mi kun nia filo) vi trovos kelkajn utilajn okazojn por -ing, ekz. kontaktilingo/konektingo.
Jes ja, ĝia signifo estas tre speciala (tenilo, ujo por parto de objekto), mi opinias ĝin tamen utila. -ej kaj -uj ofte estus tro ĝeneralaj.

Scalex (显示个人资料) 2012年5月22日下午4:51:46

fajrkapo:Ankaŭ mi opinias ke iĝ kaj -ig estas tro oftaj, kaj kelkfoje mi ne komprenas tiom da uzado, ekzemple, kial ne mi naskis en Hispanio? anstataŭ mi naskiĝis en Hispanio, kial naskiĝis? mi ne naskigis mi mem...mi uzus malpli ig kaj iĝ, ili ne plaĉas multe al mi.
- Iu, kiu naskas estas patrino. Ŝi naskas bebon.
- Aldonante la iĝ- sufikson, oni povas priparoli la bebon; ke li naskiĝas.
- Naskigo ankaŭ havas signifon, ekz: se la gravedino malsanas, eble ŝi naskus tro frue, naskigita per la malsano.

fajrkapo (显示个人资料) 2012年5月22日下午5:13:28

darkweasel:
Ovejo eble estus loko kun kokinoj demetantaj ovojn.

Ĉu monejo estas alia vorto por banko?

fajrkapo:Ankaŭ mi opinias ke iĝ kaj -ig estas tro oftaj, kaj kelkfoje mi ne komprenas tiom da uzado, ekzemple, kial ne mi naskis en Hispanio?
Nu, laŭ via profilo vi estas viro, do mi dubas, ke vi naskis en Hispanujo. Tamen povas esti, ke vi iam havis seksoŝanĝan operacion, antaŭ kiu vi naskis en Hispanujo.
Jes, bona ebla difino por ovejo, kaj ankaŭ por banko.
Nun mi komprenas, naski ne estas same ol la hispana nacer, naskiĝi estas nacer, kaj naski estas havi bebon.
Dankon

Sahaquiel (显示个人资料) 2012年5月22日下午5:49:29

Mi vidis ĝin en la paĝo pri sufiksoj de mia vortaro kaj nenie plu

Paquillo (显示个人资料) 2012年5月22日下午5:54:09

oni ofte uzas erare iĝ kaj ig, unue oni devas vidi ĉu la verbo estas transitiva aŭ ne transitiva.
ez.
morti (ne tr.). li mortis (él murió), li mortigis (él mató). sed li mortiĝis ne ekzistas.

ami (tr.) li amas (él ama). li amigas ŝin (el hace que ella ame). li amiĝas (él se ama)

fajrkapo (显示个人资料) 2012年5月22日下午6:02:04

Paquillo:oni ofte uzas erare iĝ kaj ig, unue oni devas vidi ĉu la verbo estas transitiva aŭ ne transitiva.
ez.
morti (ne tr.). li mortis (él murió), li mortigis (él mató). sed li mortiĝis ne ekzistas.

ami (tr.) li amas (él ama). li amigas ŝin (el hace que ella ame). li amiĝas (él se ama)
Bonaj ekzemploj Paquillo, dankon, ankaŭ al antaŭaj ĉiuj.

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年5月22日下午6:51:34

Forigite

Paquillo (显示个人资料) 2012年5月22日下午8:32:55

Hyperboreus:
Paquillo:li mortiĝis ne ekzistas.
fajrkapo:Bonaj ekzemploj Paquillo
Bona ekzemplo sed malĝusta. Ja ekzistas "mortiĝi". Tiu formo estas eĉ fundamenta kaj troviĝas en la Ekzercaro:

L.L.Zamenhof:Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne
mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon,
promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de
veturanta vagonaro kaj mortiĝis.
Aŭ vidu sur vortaro.net:
*mortiĝi (evi) = iĝi morta, perei
(La steleto indikas fundamentan vorton.)
kiu estus laŭ vi, la diferenco inter morti kaj mortiĝi?

回到上端