去目錄頁

Exercícios do Fundamento - 34

dombola, 2012年5月26日

讯息: 29

语言: Português

dombola (显示个人资料) 2012年5月26日下午4:23:22

Seguimos aqui com o parágrafo 34 do "Fundamento de Esperanto".

§34

La tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon kaj mi devis uzi mian poŝan tranĉilon. ― Ĉu vi havas korktirilon, por malŝtopi la botelon? ― Mi volis ŝlosi la pordon, sed mi perdis la ŝlosilon. ― Ŝi kombas al si la harojn per arĝenta kombilo. ― En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo. ― Hodiaŭ estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti. ― Per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas. ― Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo. ― Oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranĉilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo. ― En varmega tago mi amas promeni en arbaro. ― Nia lando venkos, ĉar nia militistaro estas granda kaj brava. ― Sur kruta ŝtuparo li levis sin al la tegmento de la domo. ― Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron. ― Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj ŝafoj.

dombola (显示个人资料) 2012年5月26日下午4:32:14

Use a ligação seguinte para acessar a página onde é possível ouvir a pronúncia e fazer exercícios para o aprendizado das palavras dos Exercícios do Fundamento 34.

dombola (显示个人资料) 2012年5月26日下午10:28:04

La tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon kaj mi devis uzi mian poŝan tranĉilon.

A faca estava tão cega, que eu não pude cortar com ela a carne e tive de usar meu canivete.

dombola (显示个人资料) 2012年5月26日下午10:30:21

― Ĉu vi havas korktirilon, por malŝtopi la botelon?

Tens um saca-rolhas, para abrir a garrafa?

dombola (显示个人资料) 2012年5月26日下午10:34:44

― Mi volis ŝlosi la pordon, sed mi perdis la ŝlosilon.

Eu quis fechar a porta, mas perdi a chave.

dombola (显示个人资料) 2012年5月27日下午1:43:17

Ŝi kombas al si la harojn per arĝenta kombilo.

Ela penteia seus cabelos com um pente de prata.

dombola (显示个人资料) 2012年5月27日下午1:54:23

― En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo.

No verão andamos em diversos veículos, e no inverno andamos de trenó.

dombola (显示个人资料) 2012年5月27日下午2:02:04

― Hodiaŭ estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti.

Hoje está um belo tempo glacial, por isto tomarei meus patins e irei patinar.

dombola (显示个人资料) 2012年5月27日下午2:22:58

― Per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas.

Com machado golpeamos, com serra serramos, com enxada cavamos, com agulha costuramos, com tesoura tosamos, com sino tocamos, com apito assobiamos.

dombola (显示个人资料) 2012年5月27日下午2:37:11

― Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo.

Meu material de escrita consta de um tinteiro, um areeiro, algumas penas, um lápis e um mata-borrão.

回到上端