Messages: 28
Language: Português
dombola (User's profile) May 27, 2012, 5:27:35 PM
§35
Vi parolas sensencaĵon, mia amiko. ― Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitaĵo. ― Akvo estas fluidaĵo. ― Mi ne volis trinki la vinon, ĉar ĝi enhavis en si ian suspektan malklaraĵon. ― Sur la tablo staris diversaj sukeraĵoj. ― En tiuj ĉi boteletoj sin trovas diversaj acidoj: vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj. ― Via vino estas nur ia abomena acidaĵo. ― La acideco de tiu ĉi vinagro estas tre malforta. ― Mi manĝis bongustan ovaĵon. ― Tiu ĉi granda altaĵo ne estas natura monto. ― La alteco de tiu monto ne estas tre granda. ― Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo. ― Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo. ― Glaciaĵo estas dolĉa glaciigita frandaĵo. ― La riĉeco de tiu ĉi homo estas granda, sed lia malsaĝeco estas ankoraŭ pli granda. ― Li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco kaj boneco. ― Lia heroeco tre plaĉis al mi. ― La tuta supraĵo de la lago estis kovrita per naĝantaj folioj kaj diversaj aliaj kreskaĵoj. ― Mi vivas kun li en granda amikeco.
dombola (User's profile) May 27, 2012, 5:32:47 PM
dombola (User's profile) May 28, 2012, 2:10:08 AM
Estás dizendo uma bobagem, meu amigo.
dombola (User's profile) May 28, 2012, 2:12:56 AM
Tomei chá com bolo e doce.
dombola (User's profile) May 28, 2012, 2:15:10 AM
Água é um líquido.
dombola (User's profile) May 28, 2012, 2:19:01 AM
Eu não quis beber o vinho, porque havia nele uma coisa escura suspeita.
dombola (User's profile) May 28, 2012, 2:22:08 AM
Em cima da mesa havia diversos doces.
dombola (User's profile) May 28, 2012, 3:45:38 PM
Nestes frascos acham-se diversos ácidos: vinagre, ácido sulfúrico, ácido azótico e outros.
dombola (User's profile) May 28, 2012, 3:49:13 PM
Vosso vinho é apenas uma coisa azeda detestável.
dombola (User's profile) May 28, 2012, 3:52:22 PM
A acidez deste vinagre é muito fraca.