Skip to the content

Ne-vortaraj aŭ malserĉeblaj vortoj

by fajrkapo, May 31, 2012

Messages: 61

Language: Esperanto

fajrkapo (User's profile) June 19, 2012, 8:59:17 PM

darkweasel:
...skribis faJRKapo. ridulo.gif lango.gif
Ĉu vi vere trovas fajrkapo-n komplika? Estas kiel fairkapo, aŭ fajr´kapo.. estus estite pli bone nomiĝi Pako, aŭ Pepe-Pepo ridulo.gif
Ps: aŭ Pakopepo, ĝi estas tre amuza esperante

fajrkapo (User's profile) June 23, 2012, 12:51:13 PM

Mi scias nun ke domokupado estas la movado por okupi domojn, do ĉu vi scias kiel estas la persono kiu ĝin faras, eble (dom)okupanto, aŭ (dom)okupulo, en la hispana estas okupa, sed mi ne scias ĉu en la amerikana hispana oni diras ankaŭ tiel. Ankaŭ mi ne scias ĉu en aliaj landoj estas tiu vorto aŭ samsignifa aŭ simila.

Chainy (User's profile) June 23, 2012, 1:13:29 PM

fajrkapo:Ĵakuzon ne estas en PIV; do, ĉu ĝi estus rajta?
Kirlbano bonas, sed eble kirlobano pli facila.
La vortaro de Wells enhavas 'kirlbano', kiu ŝajnas bona solvo. Mi aldonis tion al la angla-Esperanta vortaro de Lernu.

fajrkapo (User's profile) July 25, 2012, 10:00:59 PM

Ĉu iu scias la nomon de la loteriparto kiam neniu gajnas, kaj ĝi restas por alia tago? Hispane estas bote, el bote, kaj ekzemple nun en Eŭromiliono estas "Bote" kun 135 milionoj por vendredo!!

Chainy (User's profile) July 25, 2012, 10:43:32 PM

fajrkapo:Ĉu iu scias la nomon de la loteriparto kiam neniu gajnas, kaj ĝi restas por alia tago? Hispane estas bote, el bote, kaj ekzemple nun en Eŭromiliono estas "Bote" kun 135 milionoj por vendredo!!
Ŝajne vi parolas pri la ĉefpremio de loterio, kiu en la kazo de "Eŭromilionoj" povas kreski semajnon post semajno se neniu ĝuste divenas ĉiujn ciferojn. En la angla tio nomiĝas 'Rollover jackpot'. Ĉu necesas aparta nomo por tio? Eble 'ĉefpremio' sufiĉas?

fajrkapo (User's profile) July 25, 2012, 10:56:04 PM

Chainy: vi parolas pri la ĉefpremio de loterio, kiu en la kazo de "Eŭromilionoj" povas kreski semajnon post semajno se neniu ĝuste divenas ĉiujn ciferojn. En la angla tio nomiĝas 'Rollover jackpot'. Ĉu necesas aparta nomo por tio? Eble 'ĉefpremio' sufiĉas?
Jes, sed estas la ĉiusemajna premio, kiu estus la ĉefpremio, kaj krom la parto de la pasinta semajno, kiu estas la "krompremio" (hispane bote). Kelkfoje, multfoje, nur estas la ĉefpremio, kaj ne estas "krompremio", ĉar iu jam gajnis dum la pasinta fojo aŭ semajno.
Ĉiel, dankon Chainy (eble krompremio bonus).

PS: multfoje la krompremio estas pli granda aŭ multe pli granda ol la ĉefpremio...kiel ĉisemajne, ĉar normale la premio, o ĉefpremio havas 15 milionojn, kaj nun havas 135.

sudanglo (User's profile) July 26, 2012, 11:25:35 AM

Kiam oni prokrastas premion en loterio al la venonta semajno (ĉar neniuj venditaj biletoj respondas al la gajnunta kombino) oni povus paroli pri transrulita premio.

Ankaŭ oni povus paroli pri la akumuliĝo de la premio.

Notu la perfektan uzon de la kondicionala participlo en la esprimo 'gajnunta kombino'.

fajrkapo (User's profile) July 26, 2012, 11:45:23 AM

sudanglo:Kiam oni prokrastas premion en loterio al la venonta semajno (ĉar neniuj venditaj biletoj respondas al la gajnunta kombino) oni povus paroli pri transrulita premio.

Ankaŭ oni povus paroli pri la akumuliĝo de la premio.

Notu la perfektan uzon de la kondicionala participlo en la esprimo 'gajnunta kombino'.
Ĉu -unt oficialas-korektas-uzeblas?

Nu, "trans"(rulita premio) estus bone.

darkweasel (User's profile) July 26, 2012, 12:22:19 PM

fajrkapo:
Ĉu -unt oficialas-korektas-uzeblas?
Oficialas - ne.
Korektas - kion ĝi korektu?
Uzeblas - certe, sed mi ne scias, ĉu ĉiuj konas ĝin.

fajrkapo (User's profile) July 26, 2012, 1:04:41 PM

darkweasel:
fajrkapo:
Ĉu -unt oficialas-korektas-uzeblas?
Oficialas - ne.
Korektas - kion ĝi korektu?
Uzeblas - certe, sed mi ne scias, ĉu ĉiuj konas ĝin.
Ne korektas, sed korekta, jes.

Back to the top