Tin nhắn: 60
Nội dung: Esperanto
fajrkapo (Xem thông tin cá nhân) 12:51:13 Ngày 23 tháng 6 năm 2012
Chainy (Xem thông tin cá nhân) 13:13:29 Ngày 23 tháng 6 năm 2012
fajrkapo:Ĵakuzon ne estas en PIV; do, ĉu ĝi estus rajta?La vortaro de Wells enhavas 'kirlbano', kiu ŝajnas bona solvo. Mi aldonis tion al la angla-Esperanta vortaro de Lernu.
Kirlbano bonas, sed eble kirlobano pli facila.
fajrkapo (Xem thông tin cá nhân) 22:00:59 Ngày 25 tháng 7 năm 2012
Chainy (Xem thông tin cá nhân) 22:43:32 Ngày 25 tháng 7 năm 2012
fajrkapo:Ĉu iu scias la nomon de la loteriparto kiam neniu gajnas, kaj ĝi restas por alia tago? Hispane estas bote, el bote, kaj ekzemple nun en Eŭromiliono estas "Bote" kun 135 milionoj por vendredo!!Ŝajne vi parolas pri la ĉefpremio de loterio, kiu en la kazo de "Eŭromilionoj" povas kreski semajnon post semajno se neniu ĝuste divenas ĉiujn ciferojn. En la angla tio nomiĝas 'Rollover jackpot'. Ĉu necesas aparta nomo por tio? Eble 'ĉefpremio' sufiĉas?
fajrkapo (Xem thông tin cá nhân) 22:56:04 Ngày 25 tháng 7 năm 2012
Chainy: vi parolas pri la ĉefpremio de loterio, kiu en la kazo de "Eŭromilionoj" povas kreski semajnon post semajno se neniu ĝuste divenas ĉiujn ciferojn. En la angla tio nomiĝas 'Rollover jackpot'. Ĉu necesas aparta nomo por tio? Eble 'ĉefpremio' sufiĉas?Jes, sed estas la ĉiusemajna premio, kiu estus la ĉefpremio, kaj krom la parto de la pasinta semajno, kiu estas la "krompremio" (hispane bote). Kelkfoje, multfoje, nur estas la ĉefpremio, kaj ne estas "krompremio", ĉar iu jam gajnis dum la pasinta fojo aŭ semajno.
Ĉiel, dankon Chainy (eble krompremio bonus).
PS: multfoje la krompremio estas pli granda aŭ multe pli granda ol la ĉefpremio...kiel ĉisemajne, ĉar normale la premio, o ĉefpremio havas 15 milionojn, kaj nun havas 135.
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 11:25:35 Ngày 26 tháng 7 năm 2012
Ankaŭ oni povus paroli pri la akumuliĝo de la premio.
Notu la perfektan uzon de la kondicionala participlo en la esprimo 'gajnunta kombino'.
fajrkapo (Xem thông tin cá nhân) 11:45:23 Ngày 26 tháng 7 năm 2012
sudanglo:Kiam oni prokrastas premion en loterio al la venonta semajno (ĉar neniuj venditaj biletoj respondas al la gajnunta kombino) oni povus paroli pri transrulita premio.Ĉu -unt oficialas-korektas-uzeblas?
Ankaŭ oni povus paroli pri la akumuliĝo de la premio.
Notu la perfektan uzon de la kondicionala participlo en la esprimo 'gajnunta kombino'.
Nu, "trans"(rulita premio) estus bone.
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 12:22:19 Ngày 26 tháng 7 năm 2012
fajrkapo:Oficialas - ne.
Ĉu -unt oficialas-korektas-uzeblas?
Korektas - kion ĝi korektu?
Uzeblas - certe, sed mi ne scias, ĉu ĉiuj konas ĝin.
fajrkapo (Xem thông tin cá nhân) 13:04:41 Ngày 26 tháng 7 năm 2012
darkweasel:Ne korektas, sed korekta, jes.fajrkapo:Oficialas - ne.
Ĉu -unt oficialas-korektas-uzeblas?
Korektas - kion ĝi korektu?
Uzeblas - certe, sed mi ne scias, ĉu ĉiuj konas ĝin.
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 11:06:56 Ngày 27 tháng 7 năm 2012
Aliel oni estus devinta diri 'tiu tirita kombino kiu gajnigus en la kazo ke vendita bileto estus havinta la respondan ciferaron (sed tio ne okazis)'.
Mi kredas ke oni ne bezonus aparte lerni pri 'unta'. La signifo estas tuj memevidenta, eĉ se neniam antaŭe renkontita, ĉu ne?
Se hispanlingvano kiel vi, Fajrokapo, trovas akceptebla 'transrulita premio', tiam ŝajne tio ankaŭ estus komprenebla por ali-lingvanoj - do ne tro anglisma.