Contenido

Kiaj eksterlandaj lingvoj estas la pli instruataj en via lando?

de morico, 1 de junio de 2012

Aportes: 38

Idioma: Esperanto

darkweasel (Mostrar perfil) 6 de junio de 2012 10:08:43

cellus:
darkweasel:
cellus:la fakto ke loĝas multaj hispaneparolontaj homoj en tie
En Svedujo? Kiu libervole migrus de varma lando al malvarma? rido.gif shoko.gif
Ni vivas en stranga mondo sendube. Sed mi ne kredas ke la vintra klimato en Svedujo tiom diferencas de la klimato en pli altaj partoj de Aŭstrujo.
Vi verŝajne pravas, sed ankaŭ la vintra klimato de Aŭstrujo estas ofte por mi iom tro malvarma. ridulo.gif Eble mi iam migru suden.

Sed nu, la klimata diskuto fakte tute ne rilatas al la eksterlandaj lingvoj ...

antoniomoya (Mostrar perfil) 6 de junio de 2012 10:24:03

Demian:La sola lingvo, je kiu ĉiuj baratanoj (>90%) konsentus kiel nia nacia lingvo, estus la sanskrita. Ĉiuj baratanoj alte estimas ĝin. Kaj ofte oni donas ekzemplon de Israelo; se ili povas revivigi la hebrean, kial ni ne povas rekomenci uzi la sanskritan?
Mi ja ŝatus ke en Barato oni parolu, kiel nacian lingvon, la sanskritan, kaj ne la anglan, kiu estas nur (kiel diris Hebda) la stranga kaj fremda lingvo de iuj konkerintoj.

Ĉiu ŝtato, lando aŭ nacio rajtas paroli la lingvon historie heredita de siaj antaŭuloj, ne iun lingvon trudita de eksteraj invadantoj.

Faru do reklamon por la revivigo de la sanskrita!!

Amike.

Demian (Mostrar perfil) 6 de junio de 2012 13:08:36

hebda999:Kaj tio estus bona solvo de lingva problemo - la uzo de la angla estas tute malĝusta - ĝi ne estas via lingvo, sed la lingvo de konkerintoj.
antoniomoya: Mi ja ŝatus ke en Barato oni parolu, kiel nacian lingvon, la sanskritan, kaj ne la anglan, kiu estas nur (kiel diris Hebda) la stranga kaj fremda lingvo de iuj konkerintoj.
Doloras min, kiam oni diras ke la "angla ne estas via lingvo."

Estas vero, ke oni trudis ĝin al tiu ĉi nacio. Sed tio okazis antaŭ pli ol du jarcentoj. Nun, la situacio estas ke la plej populara gazeto en la angla lingvo en la tuta mondo nomiĝas The Times of India.

Tio ne estas nova. Antaŭ la angla, oni trudis la persa al tiu ĉi nacio. Kaj la plej fama poemisto de tiu periodo, Mirza GHALIB, verkis en la persa. Ekzemple:

O Molavio*, permesu min drinki en moskeo,
Aŭ diru al mi la nomon de loko, kie ne troviĝas la Alaho.

Molavi* = moskea preĝejisto

antoniomoya: Faru do reklamon por la revivigo de la sanskrita!!
Mi ŝatus kiam tio okazus.

Bedaŭrinde, la revivigo de la sanskrita eble kolerigos islamanojn kaj kristanojn. Kaj nenie loĝas pli islamanoj, krom Indonezio, ol en Barato. Kristanoj faras plimulton da loĝantaro en kelkaj ŝtatoj.

Mi ne pensis pri tio antaŭe. Norda Barato kaj Suda Barato ambaŭ akceptos la sanskritan. Sed tio eble timigos naciajn malplimultajn gentojn, religianojn...

cellus (Mostrar perfil) 6 de junio de 2012 13:48:52

Kritikante la uzon de la angla en Barato oni memoru ke la uzo de la lingvo de la kolonizantoj ne estas novaĵo. En Mozambiko oni uzas la portugalan, same kiel en Angolo kaj Bisaŭio. Tuta Brazilo estas ekzemplo de tio kiel ĉiuj ekparolas portugale. La hispaneparolantaj landoj en Ameriko estas alia ekzemplo. Kaj la hispanoj iam estis konkeritaj far la romianoj kaj komencis paroli la latinan.

Krome odoras iom da apartheido kiam iu diras al iu alia ke li ne rajtas uzi ian lingvon ol ke tiu lingu ne estas lia. ĉiu kiu volas uzi lingvon, uzos, kaj uzu ĝin.

Kaj pensu pri ĉiuj landoj kiuj devis akcepti la araban lingvon post la araba ekspansio!

Mi ne estas certaj ke la egiptanoj ĝojus, se iu irus al ili kaj dirus ke vi ne devas uzi la lingvon de la imperialistoj, transiru al la kopta ol la praegipta lingvo!

cellus (Mostrar perfil) 6 de junio de 2012 14:09:07

Pri esperanto:
Almenaŭ laŭ la malnova eduka plano por la gimnazioj (mezlernejoj) en Svedujo vi rajtis aranĝi instruadon de esperanto se vi povus kolekti 21 lernantojn kaj personon kun la rajto instrui ĝin.

Demian (Mostrar perfil) 6 de junio de 2012 15:16:45

cellus:Tuta Brazilo estas ekzemplo de tio kiel ĉiuj ekparolas portugale. La hispaneparolantaj landoj en Ameriko estas alia ekzemplo.
Estas ega malsamo inter la situacio de Latina Ameriko kaj ekse koloniitaj landoj de Azio kaj Afriko. La Latin-amerikaj kolonioj estis settler-colonies. Sed la kolonioj de Eŭropaj nacioj en Azio kaj Afriko (Sudafriko estas escepto) plejparte ne estis settler-colonies.

Tiu ĉi estas malsamo inter settler-colonies kaj non-settler-colonies:

Ekzemplo de Settler-colonies:

La persoj, araboj, turkanoj atakis Baraton. Ili koloniis tiun ĉi nacion. Sed ili miksiĝis kaj tiel estiĝis baratanoj. Ili konstruis Taj Mahal, GT Road, nova literaturo... tiel ili riĉigis tiun ĉi nacion.

Ekzemplo de non-Settler-colonies:

La angloj (eŭropanoj) plejparte predis, kaj prenis multe da riĉeco el la nacio. Oni ofte diras, ke "it was the plunder of Bengal that financed the Industrial Revolution in England." (rabado de Bengalo financis la Industrian Revolucion en Anglujo.) Ili neniam miksiĝis kaj kondutis al loka loĝantaro kiel duaj klasaj civitanoj.

====

En Settler-colonies, la lingvo de kolonianto estiĝas la lingvo de koloniatoj. En non-Settler-colonies, tiu okazas post longaaa tempo. Estas malfacile trovi parolantojn de la portugala en Goao, kvankam la Portugaloj reĝis la landon dum 450 jaroj. Komparu la situacion al Brazilo. okulumo.gif

cellus:Mi ne estas certaj ke la egiptanoj ĝojus, se iu irus al ili kaj dirus ke vi ne devas uzi la lingvon de la imperialistoj, transiru al la kopta ol la praegipta lingvo!
Konsentas.

cellus (Mostrar perfil) 6 de junio de 2012 17:10:00

Demian:
En Settler-colonies, la lingvo de kolonianto estiĝas la lingvo de koloniatoj. En non-Settler-colonies, tiu okazas post longaaa tempo. Estas malfacile trovi parolantojn de la portugala en Goao, kvankam la Portugaloj reĝis la landon dum 450 jaroj. Komparu la situacion al Brazilo. okulumo.gif
Fakte mi nur renkontis unu personon el Goa, kaj li parolis la portugalan sed ankaŭ la anglan. Li diris al mi ke li eklernis la anglan jam en la aĝo de 4 jarojn. Kiel tipa li estas, mi kompreneble ne povas diri.

Koracio (Mostrar perfil) 7 de junio de 2012 16:24:17

La kristanoj ne kolerigas por la sankskrita, kiu estas nur lingvo. La kristanoj kolerigas, ĉar ili estas persekutitaj en Bharato.

Volver arriba