前往目錄

Familia Nomo

貼文者: fajrkapo, 2012年6月3日

訊息: 7

語言: Esperanto

fajrkapo (顯示個人資料) 2012年6月3日下午2:46:51

Alitage, mi legadis artikolon ĉe Vikipedio pri sherlock Holmes, esperantigite kiel Ŝerloko Holmso, pli facila por mi la dua, vere, do mi demandis min pri familiaj nomoj, kaj pensis pri ĝi kvazaŭ la familia nomo estus speco de adjektivo, aŭ a-vorto, ĉar la familia nomo iel, priskribas la devenon aŭ la kaŭzon de tia nomo.

Hispanie fakte, multfoje oni uzas de, ekzemple Antonio de Dios, de Castro, del Valle, ktp, kaj -de- same ol Eo, servas por priskribi la posedanto aŭ la aparteno, kiel adjektivo.

Mi ne tre emas ŝanĝi familian nomojn, sed se oni jam faras ĝin, estus interese havi la eblecon, nur eblecon, povi aldoni -o, aŭ -a. Tiel, per -a, estus ankaŭ utile por malsamigi la nomon kaj la familian nomon, kaj ne finigi ĉiujn nomojn per -o, Ŝerloko Holmsa. Kiam oni vidus propran nomon per -a , oni ekscius ke ĝi estas familia nomo, kaj ne nur nomo. Estas nur ideo ne kontraŭfundamenta, alia ideo de mia ekbrulanta kapo...(iu fine mortos min...ridulo.gif
Ĝisuton!

PD:
Samtempe, oni povus aldoni -a por adjektivigi la familian nomon, ekzemple: tio povus esti Zamenhofaa esprimo...

darkweasel (顯示個人資料) 2012年6月3日下午3:11:20

Personaj nomoj estas personaj nomoj kaj ne vortoj de iu ajn lingvo. Ili restu skribitaj tiel, kiel en sia origina lingvo, krom se temas pri tute alia skribo, kiukaze oni uzu iun ofte uzatan transliterigon.

Pli gravas rekonebleco ol facileco de elparolado.

troyshadow (顯示個人資料) 2012年6月3日下午6:40:31

aldone,p.e. en la rusa familinomoj finigxantaj per '-a' kutime estas inaj-per jena 'a' ili distingas del'viraj

cellus (顯示個人資料) 2012年6月3日下午6:54:22

Se vi nomiĝas Kjell Rehnström vi povas havi problemojn en aliaj landoj ol la skandinaviaj. Mi kelkfoje pensas ke estus bone se oni povus latinigi – aŭ ankoraŭ pli bone, kompreneble – esperantigi sian nomon. Mi tiam nomus min Ĉelo Purfluo. Atendante tiun saĝan eblecon mi faras kompromisojn, dependeante de la lando kie mi estas. Same kiel eksterlandano ricevas ĉinan nomon, kiam ĝi venas al Ĉinio, devus esti same normale ke oni internaciigus sian nomon vojaĝante ekster la limoj de la hejmlando.

Epovikipedio (顯示個人資料) 2012年6月3日下午10:43:07

Mia nomo estus Henriko Fizeto (Enrique Fiset).

troyshadow (顯示個人資料) 2012年6月4日上午8:57:27

mi opinias,ke internaciigo ne devu esti traduko al e-o,cxar indas sxpari rekoneblon de denaskaj nomoj.

antoniomoya (顯示個人資料) 2012年6月4日上午9:22:06

cellus:Se vi nomiĝas Kjell Rehnström vi povas havi problemojn en aliaj landoj ol la skandinaviaj. Mi kelkfoje pensas ke estus bone se oni povus latinigi – aŭ ankoraŭ pli bone, kompreneble – esperantigi sian nomon. Mi tiam nomus min Ĉelo Purfluo. Atendante tiun saĝan eblecon mi faras kompromisojn, dependeante de la lando kie mi estas. Same kiel eksterlandano ricevas ĉinan nomon, kiam ĝi venas al Ĉinio, devus esti same normale ke oni internaciigus sian nomon vojaĝante ekster la limoj de la hejmlando.
Mi tute konsentas kun via rezon-maniero, Ĉelo.

Amike el Hispanujo,
Antono.

回到上端