Kwa maudhui

Kiel vi prononcas la nomojn de via lando,de via cxefurbo kaj de aliaj landojn?

ya troyshadow, 13 Juni 2012

Ujumbe: 53

Lugha: Esperanto

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 19 Juni 2012 8:43:43 asubuhi

Vieno estas en la slovaka Viedeň, en la ĉeĥa Vídeň kaj en la pola Wiedeń.

Vienanojn tio pensigas pri unu el la distriktoj de Vieno - la kvara distrikto nomiĝas Wieden, sed iuj slavlingvanoj nomas la tutan urbon tiel. ridulo.gif

troyshadow (Wasifu wa mtumiaji) 19 Juni 2012 11:02:28 asubuhi

darkweasel:Vieno estas en la slovaka Viedeň, en la ĉeĥa Vídeň kaj en la pola Wiedeń.

Vienanojn tio pensigas pri unu el la distriktoj de Vieno - la kvara distrikto nomiĝas Wieden, sed iuj slavlingvanoj nomas la tutan urbon tiel. ridulo.gif
en la rusa lingvo "Vieno" sonas kiel 'vena" kaj tute same kiel "vejno",do ekzistas unu ofta sxerco pri drogemuloj,kiuj povas vojagxi cxiun ajn lokon tra 'Vena'(Vieno/vejno)ridulo.gif

cellus (Wasifu wa mtumiaji) 22 Juni 2012 7:05:45 asubuhi

La sveda nomo de Svedujo estas Sverige (legu /sværje) la tono estas sur la unua silabo. .
svedo = svensk
la sveda (lingvo) svenska
La ĉefurbo estas Stockholm (stok: /olm (k estas longa kaj h ĝenerale ne prononciĝas, eĉ se la plej multaj svedoj kredas ke ili prononcas ĝin.

ruso = ryss (y = lipa i, vi faras u per la lipoj kaj diras i per la lango)
Rusujo = Ryssland
la rusa (lingvo) = ryska.
Incidente svenska kaj ryska ankaŭ signifas svedino, rusino La virino kaj la lingvo ofte havas la saman formon.

Sverige < Svea rike = Regno de la Sveoj. La vorto svea ) de sveoj venas de pronomo svi, komparu la rusan свои!

Probable rige estas danismo, ĉar estis multaj danaj kaj germanaj skribistoj ĉe la sveda kortego. Pure sonhistorie la lando devus nomiĝi Sverke, sed neniu pensas pri tio!

Aliaj landnomoj:
Tyskland = Germanujo
Polen = Polujo
Frankrike = Francujo
Finland = Finlando

La insularo ekster Stokholmo nomiĝas Roslagen, kaj la "ros" tie laŭ niaj spertuloj donis la originon al Rus en Ruslando.

Japan, Kina, Indien.

Hyperboreus (Wasifu wa mtumiaji) 22 Juni 2012 7:23:57 asubuhi

Forigite

fajrkapo (Wasifu wa mtumiaji) 22 Juni 2012 8:34:16 asubuhi

Ah, jes vi pravas Hyperboreus, sed mi ne komprenas do, kial en la itala estas ankaŭ tia transformo, Londra, ĉar la itala evoluis alikiele al la hispana, uomo, femmina, sangue, inguine, ktp , do la nomo en la itala devus esti Londino, aŭ Londina. Eble estis hispana influo nur pri tiu urbonomo.

PS: surprize, ankaŭ france kaj portugale estas Londres, mi ne scias tion, ĉefe de la franca.

fajrkapo (Wasifu wa mtumiaji) 22 Juni 2012 10:53:20 asubuhi

La loĝantoj de la luno, estus nomataj en la hispana Selenitas, el la greka Seleno-Luno, estus esperante lunanoj.
Ludante Trivial-on, kiam ni estis ĉe la universitato, amikino mia respondis al demando: kiel nomiĝus la lunloĝantoj? ŝi unue pensis pri iu formo pri LUN-atik, sed due, vidante ke ne estus tre eble, ĉar lunatik- estus frenezulo, ŝi pensis pri iu angla radiko, tiel ŝi diris Mun, Mon, Mongóliko-! (kiel mongolisma...)

troyshadow (Wasifu wa mtumiaji) 23 Juni 2012 10:44:33 alasiri

ruse devus esti la nomo de lunanoj-"луняне"(lun'ane),mi iam renkontis la formon en iu infana rakonto(nun ne memoris en kiu).Sed jena vorto sonas ne tre bela,do ni uzus frazon 'logxano de Luno"
rusa maniero por formigi la vorton kiu signifas 'logxano de iuajn loko' tre similas la esperantan: 'nomo de loko'+'-(i)an'
la maniero efikas ne tiel regulare nek simple kiel en e-o,kaj estas ne la unusola por esprimi tion,tamen:Anglujo-anglanoj-anglija-anglicxane,Danio-dananoj-danija-datcxane,Marso-marsanoj-mars-marsiane...

Hyperboreus (Wasifu wa mtumiaji) 23 Juni 2012 11:09:08 alasiri

Forigite

troyshadow (Wasifu wa mtumiaji) 24 Juni 2012 12:29:58 asubuhi

Ho,mi ja diris: "ne regulare nek simple"-se oni temas pri pli-malpli proksimaj lokoj,spece pri rusaj urboj,ecx rusanoj mem ne cxiam scias precize kiel vere nomigi iliajn logxantojn,do,fakte,ni havas sur la Tero ion similan al la hispana:
Argentina-argentinec
Ispanija-ispanec
Kuba-kubinec
Kubanj-kubanec
Francija-francuz
Sxvecija-sxved
Polsxa-polak
Finlandija-finn
Mongolija-mongol
Turcija-turok
Vengrija(Hungario)-vengr...
pri rusurblogxantoj:
Novgorod-novgorodec
Nijxnij Novgorod-nijxegorodec
Vologda-vologjxanin
Arhangelogorodsk-arhangelogorodec
Rostov-rostovcxanin
Pskov-pskovicx
Komsomolsk-"logxano de Komsomolsk"
ankaux ni havas iom ridindajn nomojn por:
ukranianoj-hohly
polanoj-ljahi
asianoj-cxurki
kavkazanoj-hacxi
usonanoj-amerikosy

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 1 Julai 2012 9:14:24 asubuhi

Hyperboreus:
Estados Unidos de América - gringo ridulo.gif (fakte gringo kaj немец signifas la saman aĵon: "iu kiu parolas nekompreneble" )
Ĉu ne estadounidense? Tiun vorton mi lernis.

Cetere, la vorto gringo ĉiam pensigas min pri sceno en la televidaĵo "Simpsons", en kiu kelkaj karakteroj volas iri "trans la landlimon" - mi libere tradukas laŭmemore el la germana:
Homer: ¡Buenos días, señor! Ni estas gringoj, ni volas elspezi mucho dinero en via lando.
Oficisto: Bonege! Bonvenon al Kanado!
Homer: Aĉ!

Kurudi juu