Al la enhavo

Prihistoria dialogo necesega

de cellus, 2012-junio-23

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

cellus (Montri la profilon) 2012-julio-13 05:06:52

Kompreneble Altebrilas pravas en tio ke estas sensence indiki kiu komencis la plifortiĝantan spiralon de perforto. Je iu ajn momento oni devas provi solvi la konflikton, kaj principe neniam estis tro malfrue. Estas iom same kiel se oni volas ĉesi fumadon, oni komencu "nun"!

Altebrilas (Montri la profilon) 2012-julio-13 17:46:42

Des pli ke historiistoj ne estas juĝistoj: ili ne devas decidi kiu pravas. Ili nur povas aserti ke, laŭ la dokumentoj pri kiuj ili disponas, tiu aù tiu hipotezo estas pli ebla ol aliaj. Ili eĉ povas citi ĉiujn hipotezojn, dirante, ke ekz. la rusoj asertas tion, la latvoj tion kaj la ceteraj historiistoj emas pensi tion.

Kompreneble, ĉiu povas fari sian propran opinion, enkalkulante la bonvolon de ĉiuj partoj pri disponebligo de la dokumentoj kiujn ili havas.

Reen al la supro