目次へ

Prihistoria dialogo necesega

cellus,2012年6月23日の

メッセージ: 22

言語: Esperanto

cellus (プロフィールを表示) 2012年7月13日 5:06:52

Kompreneble Altebrilas pravas en tio ke estas sensence indiki kiu komencis la plifortiĝantan spiralon de perforto. Je iu ajn momento oni devas provi solvi la konflikton, kaj principe neniam estis tro malfrue. Estas iom same kiel se oni volas ĉesi fumadon, oni komencu "nun"!

Altebrilas (プロフィールを表示) 2012年7月13日 17:46:42

Des pli ke historiistoj ne estas juĝistoj: ili ne devas decidi kiu pravas. Ili nur povas aserti ke, laŭ la dokumentoj pri kiuj ili disponas, tiu aù tiu hipotezo estas pli ebla ol aliaj. Ili eĉ povas citi ĉiujn hipotezojn, dirante, ke ekz. la rusoj asertas tion, la latvoj tion kaj la ceteraj historiistoj emas pensi tion.

Kompreneble, ĉiu povas fari sian propran opinion, enkalkulante la bonvolon de ĉiuj partoj pri disponebligo de la dokumentoj kiujn ili havas.

先頭にもどる