前往目錄

Prihistoria dialogo necesega

貼文者: cellus, 2012年6月23日

訊息: 22

語言: Esperanto

cellus (顯示個人資料) 2012年6月23日上午6:07:40

Unu el la kaŭzoj ke mi apogas la disvastigon de esperanto estas ke ĝi eble estas pli bona dialogilo ol eĉ tre disvastigita etna lingvo kiel la angla.

Mi cerbumas, ĉu oni povus eviti konfliktojn en la pasinteco, se la hooj scius la historion. Ĝenerale homoj scias la historion pri la malbonaĵoj kiujn faris aliaj landoj al la propra lando, sed oni ne scias pri la malbonaĵoj kiujn faris la propra lando al aliaj landoj.

En iu lando oni ofte povas fari malĝustaĵojn al malplimulto pro tio ke la malplimulto historie estis plimulto kaj tiam traktis ”mian” popolon malbone.

Bonan ekzemplon pri tio mi notis pri la baltaj landoj. Por fariĝi civitano en ekzemple Latvujo vi devas trapasi sufiĉe malfacilan ekzamenon de la latva lingvo kun historio kaj la nacia himno (se mi bone memoras). Laŭ tio kion mi scias, oni lastatempe iom faciligis la ekzamenon pri la lingvo.

En tiu urboparto de Upsalo kie mi loĝis dum mia infanaĝo, estis multe da rifuĝintoj el la baltaj landoj. Mi fakte scipovis kalkuli de 1 a 10 en la estona lingvo antaŭ ol mi sciis tion en la angla!

Do, la baltan flankon de la historio mi konas sufiĉe bone. Legante ruslingvajn retejojn pri la baltaj landoj mi ricevas tute alian bildon. Ĉu estas novaĵo ke la bildoj ne estas similaj?!

Ankaŭ, multaj homoj de la cetera Sovetunio kiujn oni sendis al ekzemple Latvujo ne decidis mem pri tio, ili nur estis senditaj tien, same kiel Latvoj estis senditaj al Siberio post la milito. Estas facile imagi kiel la diversaj etnaj grupoj rigardos unu la alian.

Mi esperas ke tiu ĉi fadeno povas krei interesan dialogon. Oni povus eble ankaŭ nomi ĝin Aŭskultu ankaŭ la alian flankon!

Altebrilas (顯示個人資料) 2012年6月23日上午10:40:51

Tio estas necesega, sed malfacilega.

Imagu, ke iu volas enketi pri kio okazis en la kapo de la germanoj antaŭ la alveno de naziismo: Ŝajnas neebla tasko, ĉar en multaj landoj tio povas esti taksata kiel antisemitisma kaj leĝe punota.

En Turkio, ne eblas demandiĝi ĉu la masakroj de armenoj estis genocido aŭ ne.

En mia lando, Francio, oni devis atendi por paroli pri algeria milito (eĉ la vorto "milito" ne estis oficiala), pri la kolonizado, ktp (bedaŭrinde la listo estus tro longa)...

Eble se oni interesiĝas pri sufiĉe malnova historio, oni povas adopti komunan vidpunkton. Sed tio estas malrapidega procezo. Tio povas esti tamen instrua, ĉar historio ripetiĝas kaj la samaj situacioj provokas la samajn efikojn.

Oni ne forgesu, ke historio apogas sur dokumentoj, kaj ke ĝi komencas kun la skribitaj tekstoj (kvankam ekzistis civilizacioj antaŭe), kaj finas kun la sekreto de la arkivoj. Poste, temas nur pri politiko.

robbkvasnak (顯示個人資料) 2012年6月23日下午9:33:54

En Usono, oni malfacile parolas pri la praamerikanoj de nia hemisfero. Eble Esperant-lingva kompendio kun karaktero de Vikipedio - do al kio ĉiuj Esperantistoj de la mondo povus aldoni siajn vidpunktojn pri historio - estus kleriga. Se oni faras tion en entna lingvo, mi timas ke la denaskaj parolantoj de tiu lingvo "kolorigus" la historion, aparte koncerne siajn proprajn naskiĝlandojn.

auxro (顯示個人資料) 2012年6月27日下午6:25:06

cellus:Ankaŭ, multaj homoj de la cetera Sovetunio kiujn oni sendis al ekzemple Latvujo ne decidis mem pri tio, ili nur estis senditaj tien, same kiel Latvoj estis senditaj al Siberio post la milito.
NE same.
Mi kredas ke vi estas sufiĉe inteligenta persono por kompreni la esencan diferencon en la komparo.

cellus (顯示個人資料) 2012年6月28日上午5:15:16

auxro:
cellus:Ankaŭ, multaj homoj de la cetera Sovetunio kiujn oni sendis al ekzemple Latvujo ne decidis mem pri tio, ili nur estis senditaj tien, same kiel Latvoj estis senditaj al Siberio post la milito.
NE same.
Mi kredas ke vi estas sufiĉe inteligenta persono por kompreni la esencan diferencon en la komparo.
Pri mia eventuala inteligenteco povas esti diversaj opinioj. Mi konstatas nur ke du popolgrupoj en unu lando vidas la historion tute diference kaj ŝajnas nur memori la erarojn de la "aliaj". Ĉiuj devas kompreni ankaŭ sian propran rolon, kaj tiu kompreno mankas.

Mi divenus ke multaj ruslingvanoj en la baltaj landoj bone komprenas la aferon, eble estas tiel ke nur eta laŭtvoĉa grupo, kiu do plej bone aŭdiĝas, ne komprenas. Sed mi ne scias ĉu estas tiel. Ne estas ekskludite ke la saman aferon oni povas diri pri la balta grupo.

vincas (顯示個人資料) 2012年6月28日上午11:18:44

cellus:Bonan ekzemplon pri tio mi notis pri la baltaj landoj. Por fariĝi civitano en ekzemple Latvujo vi devas trapasi sufiĉe malfacilan ekzamenon de la latva lingvo kun historio kaj la nacia himno (se mi bone memoras). Laŭ tio kion mi scias, oni lastatempe iom faciligis la ekzamenon pri la lingvo.
Sed tio estas normo. Se mi volus iĝi civitanto de Svedio mi ankaŭ devus bone scii la svedan lingvon kaj historion de Svedio ĉu jes?

cellus:Ankaŭ, multaj homoj de la cetera Sovetunio kiujn oni sendis al ekzemple Latvujo ne decidis mem pri tio, ili nur estis senditaj tien, same kiel Latvoj estis senditaj al Siberio post la milito.
Ĉu rusoj en Latvio estis veturigitaj per brutvagonaroj?

Altebrilas (顯示個人資料) 2012年7月5日下午2:30:58

La debato enkotiĝas...

La celo ne estas scii kiu pravas, sed kiel interkompreniĝi; kiel skribi mondan historion laŭ maniero akceptebla de ĉiuj.

Ni ne nepre devas esti komplezaj pri la fiagoj de niaj prauloj; ni ne estis jam naskitaj en tiu epoko (plejmulte el ni) ni ne estas kulpaj pri tio, kion ili faris, sed ni ne estas devigataj aprobi aŭ ne kondamni iliajn krimojn.

Kompreneble, estas daŭraj suferoj. Ni devas mildigi ilin, kaj kompreni kial tio okazis por ne revivigi ilin al aliaj viktimoj.

cellus (顯示個人資料) 2012年7月6日上午7:20:58

[quote=vincas)
Sed tio estas normo. Se mi volus iĝi civitanto de Svedio mi ankaŭ devus bone scii la svedan lingvon kaj historion de Svedio ĉu jes?/quote]En Svedio vi ne devas scii la svedan lingvon por fariĝi civitano, sed la liberala partio proponis ke ĉiu kiu volas civitaniĝi devas fari lingvan ekzamenon. Estis tre forta opozicio kontraŭ tiu propono. Estas diverse en diversaj landoj. Se vi volas civitaniĝi en Svislando vi devas scii la lingvon de la parto de la lando kie vi loĝas tre bone, do se vi loĝas en la germanlingva parto de la lando vi devas preskaŭ perfekte scii la svisgermanan lingvon (kiu estas alia ol tiu germana lingvo kiun ni lernas en la lernejo.

Mi opinias ke estas bone ke vi pasas ian ekzamenon en la lingvo, vi devas montri ke vpovas komprenigi vin en la lingvo, kaj se vi faras kurson pri la socio tio estas bona. Eksterlandanoj kiuj venas al Svedio trapasas kurson de sveda lingvo kaj informo pri la sveda socio, kaj por mi atesto de pasado de tia kurso devus sufiĉi.

Sed ĝis nun vi ne devas montri ke vi scias la svedan lingvon!

Pri Latvio mi aŭdis ke oni iom faciligis la lingvan ekzamenon. Se tio estas vera, mi pensas ke estas bona decido.

Cetere la plej grava eble estas ke oni prizorgas ke la ruslingva junularo ankaŭ lernas la latvan lingvon, kaj estas mia impreso ke tio okazas. Junuloj scias la latvan.

Eble oni povas fari kiel en Usono, ke vi ne devas scii la anglan, se vi havas iun handikapon kiu malebligas al vi lerni lingvojn aŭ se vi estas tro maljuna.

cellus:Ankaŭ, multaj homoj de la cetera Sovetunio kiujn oni sendis al ekzemple Latvujo ne decidis mem pri tio, ili nur estis senditaj tien, same kiel Latvoj estis senditaj al Siberio post la milito.
Ĉu rusoj en Latvio estis veturigitaj per brutvagonaroj?
Tion mi ne scias. Tiom mi scias ke certe multaj ne decidis ĉu ili "volas" veturi al Latvio aŭ ne. Kompreni ke "la aliaj" faris erarojn estas faccile, kompreni ke la "propra flanko" ankaŭ faris erarojn estas multe pli malfacila, sed tio estas ege necesa. Popolo kiu ne lernas tion estos facila viktimo por ĉia propaganda manipulado.

vincas (顯示個人資料) 2012年7月6日上午9:45:36

Altebrilas:La celo ne estas scii kiu pravas, sed kiel interkompreniĝi; kiel skribi mondan historion laŭ maniero akceptebla de ĉiuj.
Ĉu tio entute eblas?

cellus:Tiom mi scias ke certe multaj ne decidis ĉu ili "volas" veturi al Latvio aŭ ne. .
Eble estas fonto, kie mi povus legi pri tio. Kaj via komparo kun latvoj en Siberio kaj rusoj en Latvio estas malbona. Latvoj en Siberio ja mortis, ĉu same okazis kun rusoj en Latvio?

cellus:En Svedio vi ne devas scii la svedan lingvon por fariĝi civitano
Sed kiel mi parolus kun svedoj, ĉu angle?

Altebrilas (顯示個人資料) 2012年7月6日下午10:08:52

vincas:
Altebrilas:La celo ne estas scii kiu pravas, sed kiel interkompreniĝi; kiel skribi mondan historion laŭ maniero akceptebla de ĉiuj.
Ĉu tio entute eblas?
Se oni uzas historion kiel propagandilo, ne. Se oni adoptas rigoran metodon, kun kritikema analizo de la fonto, eble. Ĝuste pro tio oni bezonas seriozajn historiistojn.

回到上端