Al la enhavo

Por kio euxropanoj bezonas artikolojn?

de troyshadow, 2012-junio-24

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

troyshadow (Montri la profilon) 2012-junio-24 09:49:01

Plejmulto de euxropanaj lingvoj uzas artikoloj,distinge de multaj aliaj lingvoj,p.e. slavaj...Esperanto ankaux havas artikolon "la" tamen Z-o permesis ne uzi gxin.
Mi lernis iom da lingvoj kaj se en ili ekzistas artikolo,mi ellernadis regulojn por gxia uzo kaj plu uzis gxin preskaux senerare,sed e-o havas pri tio nur vastan normon :"kiel en euxropaj lingvoj"-kvankam jenes uzo suficxe distingas...
Do,jen estas mia,eble stulta,demando-por kio vi,artikolon-havanta-lingvo-denaska-parolanto uzas artikolon?kiel vi konas,kiam gxi necesas kaj kiam ne?

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-junio-24 11:29:16

Ni havas, en la hispana, du-tipajn artikolojn:

difinitajn = el, la, lo, los kaj las.
nedifinitajn = un, una, uno, unas kaj unos.

Ĉar ni lernas ilin denaske, kaj uzas ilin ĉiutage kaj ĉiumomente, ni konas per-ĉele kaj nekonscie kiam uzi ilin, samkiel vi perfekte vortigas viajn ruslingvajn deklinaciojn, io absolute stranga al ni.

Do, nur iu kiu ne estas hispanlingvano, sed lernis mian lingvon, povus taŭge respondi al vi.

Amike.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2012-junio-24 11:51:52

Eble vin interesas la jena artikolo de S. Pokrovskij kun longa (tamen ne ĉion klariganta) diskuto.

Tjeri (Montri la profilon) 2012-junio-24 11:54:07

La artikolo eble estas la plej grava eraro de Zamenhof, kiam li konstruis la lingvon... sed nun, jen ĝi tie estas, kaj ni devas uzi ĝin plej bone kiel eble.

troyshadow (Montri la profilon) 2012-junio-24 12:42:12

mi lernis la hispanan,kaj mi ekmemoris kiel uzi artikolojn,sed ne komprenas por kio?
mi refrazas la demandon:se forlasi cxiujn artikolojn el hispana aux franca tekstoj,cxu ili restas kompreneblaj por jen-lingvanoj?
kaj kiel vi uzas artikolojn en e-o,do cxiokaze ja n'ekzistas denaskaj kutimoj?
mi nun uzas gxin pleje kiel plie unu vario de 'tiu' kaj 'jena'.
kromteme:en la rusa deklinacifinajxoj estas senakcentaj kaj ofte apenaux auxdeblaj kaj denaskaj rusanoj lerneje dumlonge lernas kion ili devas prononci kaj skribi...

Tjeri (Montri la profilon) 2012-junio-24 13:55:06

Se oni forigus artikolojn de la franca, tio ege ĝenus mian komprenon.
Sed mi jam lernis senartikolan lingvon, kaj tio tute ne ĝenis min.

Epovikipedio (Montri la profilon) 2012-junio-24 14:26:57

Esperanto estas pli ''perfekta'' lingvo. La gramatiko de la indo-eŭropaj estas plenplena da superfluo. Oni povus uzi nur la nominativon por fari niajn frazojn sed, ĉiuj lingvoj havas siajn precizigojn !

Ni ne bezonas kvar milojn da artikoloj, nur unu plene sufiĉas. Se Zamenhof volis simpligi la lingvon, jen Esperanto estas.

Laŭ mi, la gramatiko de la lingvo Esperanto estas la plej ĝusta ol mi vidis. Estas multe da artikoloj en la aliaj lingvoj ĉar, se ne, la frazoj de ĉi tiuj lingvoj estus nekompreneblaj kaj nekompletaj. Zamenhof ege laboris por fari simplan gramatikon, kun malmulte da artikoloj.

troyshadow (Montri la profilon) 2012-junio-24 16:17:38

sed kial?l'artikolo uzatas kiam oni temas pri jam konita ajxo,sed se oni temas pri jam konita ajxo,por kio oni devas uzi aldonitan vorton por ke esprimi sciecon de tio,kio antauxe sciita???

Epovikipedio (Montri la profilon) 2012-junio-24 16:37:04

troyshadow:sed kial?l'artikolo uzatas kiam oni temas pri jam konita ajxo,sed se oni temas pri jam konita ajxo,por kio oni devas uzi aldonitan vorton por ke esprimi sciecon de tio,kio antauxe sciita???
Mi pardonpetas, sed mi ne komprenas. Bedaŭrinde, la lingvaĵo estas fuŝa.

Sahaquiel (Montri la profilon) 2012-junio-24 16:54:23

antoniomoya:Ni havas, en la hispana, du-tipajn artikolojn:

difinitajn = el, la, lo, los kaj las.
nedifinitajn = un, una, uno, unas kaj unos.
Ni uzas ilin por diferenci vortojn, inaj de viraj, pluralaj de singularaj, inpluralaj de virpluralaj. Kaj por diferenci ĉu la objekto pri kio ni parolas estas konata aŭ ne.

Reen al la supro